Sub kvaranteno la Grand-Hotelo [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «Sub kvaranteno la Grand-Hotelo [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
– Sed estas tre verŝajne.
– Mi tial ne diras pli multon, ĉar diri la rezulton de la esploro aŭ suspektadi, estas du malsamaj aferoj.
– Ĉu vi do havas suspektaton rilate la murdiston de doktoro Ranke?
– Jes,
– Ĉu ĝi estas ia supozo?
– Ne: mi scias, kiu estas la murdisto! Mi certe scias tion jam ek de la unua tago.
– Sed kial vi ne diras tion?
– Ĉar mi ne havas pruvaĵon. Ni iru al Bruns.
XXXII
Bruns sidis en brakseĝo kun sulfur-flava vizaĝo, ĉirkaŭ liaj okuloj estis bluaj, profundaj faldoj. La morto! Tio venis en la kapon de Elder, kiam ili enpaŝis.
– Mi ŝatus demandi vin, sinjoro Bruns, kiam vi estis en la ĉambro n-ro 102? – demandis la ĉefinspektoro.
Bruns ĝemis.
– Kiu ĝi estas?
– Supre sur la etaĝo. Ĝia plafono estas difektita.
– Mi neniam estis tie.
– Sed tiu cigaredstumpo apartenas al via provizo.
Li rigardis ĝin.
– Ĝi estas la mia.
– Ĉu vi kutimas doni cigaredon al aliuloj?
– Jes mi kutimas. Kiu ne donas?
– Hm… Ĉu mi vidas bone, ke vi havas malbonan humoron, sinjoro Bruns?
– Vi bone vidas tion! Mi estas malsana!
– Ĉu mi povas demandi, kio estas via problemo?
– Tio ne koncernas vin. Ĉu eble ankaŭ tio apartenas al la afero?
– Ne tiel impete! – admonis la kapitano lin. – Ĉu eble se vi ŝanĝus la tonon?
– Lasu lin, sinjoro kapitano, sinjoro Bruns rajte estas incitiĝema… Ej… Kie on gurdas?…
– Ankaŭ tio estas malbenita afero – furiozis la malsanulo, – dum la tuta tago iu muzikaĉas ĉi-proksime.
Elder iris al la banĉambro, de kie aŭdiĝis la sonoj.
– Ne tie oni muzikas – diris Bruns rapide, – vidalvide en la korteto.
Elder premis la klinkon…
– Nu! – diris iu interne.
– Kiu estas tie? – demandis la kapitano.
– Hacker – respondis la koncernulo el interne. – Kion vi volas? Mi banas min.
– Ĉu vi havas gaston? – demandis Elder de Bruns.
– Jes! Ĉu eble ankaŭ al tio vi havas ion komunan? Havenlaboristo, nomita Hacker, kiu devis resti ĉi tie pro la kvaranteno. Li estas mia malnova amiko, li venas ĉi tien por bani sin kaj legas revuojn.
– Nu… bone… ne estu jam tiel kolera, sinjoro Bruns. Mi deziras paroli kun via amiko Hacker.
Bruns iris al la pordo de la banĉambro kaj piedbatis ĝin.
– He! Elvenu, sed rapide.
– Bone! Sed kial vi kriegas, vi…
– Vi ne devas fini tion! La polico estas ĉi tie.
La kapitano fingre frotis sian frunton. Langvora premo sidis sur liaj nervoj.
Estis ĉirkaŭ la kvara horo. Tuj ekpluvegos… Antaŭ la pluvo oni sentis tiel, kvazaŭ liaj nervoj hirtiĝus, kiel la haroj de kato.
La pordo de la banĉambro malfermiĝis, kaj Hacker elvenis en okulblindige multkolora piĵamo.
– Kion vi deziras – li demandis elegante kaj elprenis cigaredon „Bruns” el sia poŝo.
– Kion vi serĉis supre en la ĉambro n-ro 102? – alkriis lin Elder kolere.
– Tiu voĉtono…
– Fermu vian buŝon, ĉar mi batos ĝin tiel, ke viaj dentoj elfalos! Demetu tiun cigaredon, kiam vi staras antaŭ mi!
La vortoj de Elder efikis admirinde. La konduto de Hacker tuj ŝanĝiĝis. Li estingis la cigaredon per kutima movo de apaĉo.
– Mi petas vin… sinjoro ĉefinspektoro… mi tute ŝanĝiĝis…
– Silentu!
– Ne parolu kun mia gasto tiel – interrompis Bruns.
– Vi pravas. Venu kun mi en la lavoĉambron, nu, vi vidos, fripono, kiel draste mi traktos vin!
– Mi petas vin, sinjoro ĉefinspektoro… ni iru nenien… ĉarmi rakontos ĉion al vi… se sinjoro Bruns konsentos, ke… vi demandu min ĉi tie…
– Kompreneble… – diris Bruns.
– Bone. Sed lasu nin solaj, sinjoro Bruns, ĉar povas okazi, ke mi draste draŝos tiun sinjoron, kaj tiam mi ŝatas esti kun Hacker en duopo.
– Nu, sed…
– Vi povas elekti, sinjoro Bruns – kaj ĉiufoje, kiam li turniĝis al la amerikano, liaj voĉo kaj vizaĝo estis la plej ĝentilaj, poste turniĝinte al Hacker, li fariĝis tute mala. – Vi vidos, fripono! Mi frakasos vin! Vi jam bone konas min!
Bruns iris en la alian ĉambron. Elder ĉirkaŭrigardis kaj serĉadis ion ĉie. Fine li trovis longan zonrimenon de valizo, fald-obligante ĝin, li paŝis antaŭ Hacker-on.
– Elder… – diris la kapitano. – Vi scias, ke tio ne estas permesate dum konfesigo…
– Vidu, sinjoro kapitano! Hacker apartenas al mia divizio, ĉar la havena polico konsistas el la membroj de la kriminala grupo. Tie ni havas kontakton kun tute aliaj homoj, ol ĉe la sanitara grupo. Mi povas paroligi tiun Hacker-on nur tiel…
– Mi petas vin… sinjöoro ĉefinspektoro… Mi konfesas, ke mi estis tie… antaŭ la restoracio… Sed ne mi ŝtelis la biciklon…
– Ĉu vi do neas tion?! – diris Elder, kvazaŭ ĝi vere interesus lin. – Ĉu ne vi malmuntis ĝin?
– Tio… jam… okazis nur poste… Ŝlips diris, ke li ĉiel miksos min en tion, se mi mi malmultos ĝin… Mi do malmuntis, sed ne mi vendis ĝin… escepte la lampon kaj la transmision… ankaŭ tion… nur por groŝoj…
– Aŭskultu min, Hacker, mi jam enuis vin. Mi ŝatus, se vi transirus al angla kolonio, ke la policisto lernu ion ankaŭ tie. Tio al mi jam tre sufiĉas. Se vi promesas, ke vi malaperos porĉiam el la proksimo de Javo, mi lasas vin foriri…
– Kaj ĉu vi ne batos min?
– Tio estas alia afero. Sed ni povas paroli ankau pri tio, se vi rakontos, kion vi serĉis en la ĉambro n-ro 102?
– Tie mi vere ne…
La zonrimeno ekmoviĝis.
– Tie vere ne… estis tiel malbone… Kiam oni loĝigis min en tiun niĉon, kie la maljunulo gurdas, mi ofte… transgrimpis ĉi tien, kiam… neniu restadis en la ĉambro… Kaj mi ŝtelis… cigaredojn… Sed kontantan monon neniam. Ĉiuvespere mi elŝteliĝis el la kamero, kaj mi dormis supre en la ĉambro n-ro 102, ĉar…
– De kie vi havis ŝlosilon?
– Mi havas ĝeneralan malfermilon…
– De kie…
– Mi mem faris tion el litferaĵo… Vi diris, ke vi ne batos min!
– Mi ne diris tion. Nu, daŭrigu.
– Nur okazis tio…
– Ne mensogu! Kiel okazis, kiam virino kaj viro renkontiĝis tie…
– Mi ne…
– Kiel?!
– Mi ne neas tion. Iun vesperon fakte venis iu… Mi apenaŭ povis kaŝiĝi en la ŝranko. Mi vidis neniun, nur la iradon mi aŭdis. Poste iu frapetis. Venis ankaŭ virino…
– Kion ili parolis?
– Malmulte. La viro diris tion, sed tre kolere: „Kion vi volas de mi?” La virino kolere, siblante respondis: „Mi mortos… Se Arturo ekscios, li mortigos vin… Kaj nun ne eblas fuĝi…” La viro demandis: „Ĉu vi volas monon?” La virino: „Ne!” Vi malfruis al ĉio, fiulo! Ĉu vi pensis, ke vi povos forlasi min nur tiel! Ĉu? Mi oferis min… Mi malamas Villiers-on…”
– Ĉu poste?
– Mi aŭdis nenion.
– Vi! Ne mesogu, ĉar…
– Mi aŭdis nenion.
Elder konis la krimulojn, apartenantajn al li. Li sciis, ke Hacker prisilentas ion, sed li sciis eĉ tion, ke li neniam rakontos tiun aferon, ĉar li mem implikiĝus en malagrablaĵon.
– Per kio vi ĉantaĝis tiun Bruns-on?
– Mi ne…
– Atentu, kion vi diras!
– Mi neas nenion. Mi kaŝe venis ĉi tien por manĝaĵo. Nuda homo batfaligis min. Kiam mi rekonsciiĝis, Bruns ankoraŭ ronkis, kaj mi ĉirkaŭrigardis… mi… trovis leterojn… de sinjorino… en iu… tirkesto…