Sub kvaranteno la Grand-Hotelo [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «Sub kvaranteno la Grand-Hotelo [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
La knabino estingis la lampon kaj ekparolis:
– Kie vi renkontis la dukon?
– Nun sur la koridoro. Mi petis, ke li venu ĉi tien. Li ne volis. Tiam mi uzis perforton.
… La mucidaj, malsekaj vaporoj de la malsaniga, musona sezono peze sursidis la malluman ĉambron. La senĉesa pluvo plaŭdante falis, kaj moskito zumis ĉirkaŭ ili. La sufoka, langvoriga odoro de la abundkreskaj, tropikaj plantoj tiriĝis en la ĉambron.
– Kiu vi estas? – demandis la knabino.
Kion li diru? Li jam estis misiisto, kuracisto kaj hotelservisto. Kio li estu ankoraŭ?
Li ekfumas cigaredon, kies surskribo estas Bruns.
– Estu singarda, Maud – interrompis la duko. – Li kunportis lla notkajeron.
– Kiel?… – La knabino salte leviĝis. – Ĉu vi… vi estas homo de Borckman?
– Nu, bonvolu distingi. Mi havas la kajeron ĉe mi, sed mi ne estas la homo de Borckman. Mi vidis, kiam posedanto de tre ĉifona pantalono ŝovis leteron sub vian pordon. Tiam mi venis ĉi tien kaj frapetis por paroli kun vi, anstataŭe vi transdonis kajeron, malbeninte min, vi iris dormi. Dume sinjoro alvenisen la mallumo, kiun mi forpuŝis. Tiu sama homo poste volis mortpafi min, ĉar mi ne transdonis la kajeron al li.
– Ki estas… nun… tiu homo?
– Mi ŝlosis lin en la ĉambron n-ro 90.
La knabino iris al la pordo. Ŝi aŭskultadis.
– Ni restu silentaj – ŝi flustris kaj rapide elŝteliĝis.
– Ŝi estas mirinda virino – diris la junulo. – Kia karaktero.
– Dio mia… – flustris la duko… – Kaj pro mi… Ĉar ĉio ĉi okazas pro mi…
– Se vi ne prenas kiel ofendon, via ekscelenco: kian rilaton vi havas al fraŭlino Borckman?
Estis silento. Nur la pluvo falis monotone, seninterrompe. Du cigardoj ardis vidalvide. Poste aŭdiĝis la tre mallaŭta respondo de la duko:
– Ŝi estas mia filino…
XXVII
… Maud revenis.
– Li malsuprengrimpis tra la fenestro. Ĉu vi vundis lin?
– Ne. Li havis revolveron. Mi ĝojis, ke mi povis saviĝi sendifekte sur la koridoron.
– Transdonu la kajeron al mi.
– Eĉ ne pensu pri tio. Vi certe transdonus ĝin al tiu fiulo.
– Ni devas doni tion al li.
– Diable… Pardonu, sed mi estas kolera. Tiu kajero apartenas al profesoro Decker, eble li jam denuncis vin…
– Ne. Kaj li ne faros tion. Povas esti, ke li jam mortis… – respondis la knabino ĝemante.
– Nu ne diru tiaĵon.
– Profesoro Decker estas tiu homo, kiu malsaniĝis je bubona pesto, kaj la kvaranteno estas pro li.
La junulo fajfetis.
– Li estas kara, bona homo – daŭrigis la knabino. – Li certre sekvis min. Li ne volis denunci min. Doktoro Ranke eksciis de li, ke la notoj estas ĉe mi.
– Ĉu tiu kuracisto, kiun mi mortigis? – demandis la junulo scivoleme.
– Stultaĵo! Mi jam scias, ke ne vi mortigis lin. Kial vi mensogis tion?
– Mi vidis, ke vi tre ŝatus ĝin… – li konfesis sincere. – Ĉar vi pensas, ke la duko mortigis lin. Tial vi kunportis la krimobjekton: la ponardon.
– Jes… Sed tio ne gravas. Ranke volis ĉantaĝi min, kaj iu mortigis lin. Certe Borckman. Se li ne ricevos la kajeron rapide, tiam multaj homo venos en fatalan situacion… Neniu povas atendi indulgon de li…
– Se vi volas, ke mi transdonu la kajeron al tiu fripono, tiam vi devas sincere paroli…
– Ĉu vi… vi… estas la homo de la polico aŭ privata detektivo?
– Mi estas privata detektivo – li respondis senhezite, – vi do povas fidi min, mi devas eksciiĝi nur pri tio, kion mi volas.
– Eblas, ke vi mensogas ankaŭ nun.
– Mi estas kapabla por ĉio – respondis la junulo malgaje, – sed certas, ke mi volonte donus kelkajn jarojn el mia vivo, se mi povus helpi vin.
Ili longe silentis. La ekscito, la varmega, humida vetero sufoke pezis ilin.
– Mi rakontos ĉion al vi – komencis Maud. – Mi devas fari tion. Ni estas en via mano. Kaj krom ni dependas la sorto de kelkaj homoj de tio, ke vi transdonu tiun kajeron al Borckman.
Mateniĝis. Akurate, kvazaŭ la ĉielo estus funkcianta, kiel horloĝo, je la kvara horo aŭrore ĉesis pluvi. Pluvegis de la tria horo posttagmeze ĝis aŭroro. Dume la akvoamaso videble vaporiĝis en la taga varmego, kaj la atmosfero de lavoĉambrego ĉirkaŭis la insulon, kun haladzo de reŭmatismo, malario, tifo.
– Mi rakontos ĝin – interrompis Sergius. – Ĉu vi… komprenas, Maud?… Neniu povas fari tion anstataŭ mi…
Kriĉado de vekiĝinta papago rompis la silenton anstataŭ la bruo de la pluvo, kaj ombro de kelkaj senmovaj palmokronoj konturiĝis en la krepusko antaŭ la fenestro.
– Mi devenas el rusa, militista familio. Mia patro estis generalo Milenko Sergius, kiu mortis ĉe la flanko de admiralo Kolĉak. Ankaŭ mi provis fuĝi de antaŭ la revolucio, sed mi neniel povis trapasi la landlimon. Mi kaŝiĝis en Moskvo. Post multaj peripetioj fine mi aĉetis la necesajn dokumentojn ĉe „dokument-vendisto”, kiu faris personajn legitimilojn, validajn por alies nomo. Tiuj paperoj estis validaj je la nomo de Peter Borckman. Tiam mi aŭdis la unuan fojon tiun nomon. Dum la unuaj tagoj de la revolucio mia edzino sukcesis vojaĝi al Parizo kun mia fileto kaj kun kelkaj parencoj, kunportante mian tutan havaĵon. Akirinte la dokumentojn de Borckman, jam ankaŭ mi povis esperi postveturi ilin. Sed ĝi okazis ne tiel, ĉar mi renkontiĝis kun Anna Mirskaja, al kiu mi enamiĝis. Ŝi estis juna studentino. Revoluciulino. Mi konatiĝis kun ŝi kiel Borckman, dum mia kaŝvagado, kaj kompreneble mi prisilentis mian veran nomon antaŭ ŝi. Mia unu geedzeco ne estis feliĉa. Ni estimis unu la alian, kaj ni tre amis nian filon; nur tio estis ĉiu sento inter ni. Sed fine nek tio senkulpigas min, kion mi faris. Bigamio… malbela kulpo, abomeninda peko. Sed la pasio kaj la malbona geedzeco estas du fortaj instigantoj. Mi edziĝis al Anna… Ni ekloĝis en la Siberia urbo Aĉinks, malproksime de la rumora politiko de la revolucio. Naskiĝis al ni du infanoj, Maud kaj Peter. Mi vivis okaj jarojn feliĉe, el malfacila laboro. Mi utiligis mian iaman sinjoran pasion: mi ĉasis. Mi laboris al pelt-komercistoj. Anna jam sciis mian sekreton, ŝi komprenis kaj pardonis min. Jam delonge ŝi ne estis revoluciulino, sed edzino kaj patrino. Mi ne sopiris mian dukan vivon. Simple mi estis feliĉa. Iun tagon vizitis min la polica prefekto. Tiu homo estis mia plej bona amiko. Sed tiam li parolis kun mi malvarmkondute. Li diris, ke oni serĉas homon, nomitan Peter Borckman, kiu murdis kaj rabis dum la revolucio. Li estis kruela murdisto. Li metis antaŭ min liston de teruraj krimoj. Tiu Borckman estis monstro. La prefekto diris al mi, ke li lasos al mi vojon de eskapo ĝis la sekva tago. Mi rapidu! Ĉu vi povas imagi la situacion? Arestinte, mi povas nur argumenti, ke mi estas duko Sergius, iama kozaka kapitano. La filo de la malamata generalo Sergius. Certa morto. Sed oni tuj pendumos min kiel Borckman-on, kaj juste…
– Mi devis fuĝi. Mi alvenis en Ĉinion. Mia edzino malsaniĝis, ŝi jam ne povis trapasi la landlimon. Ŝi restis en Cahabarovsk kun la infanoj. Mi veturis plu. Ni proparolis, ke mi atendos ilin en Ŝanghajo. Sed alveninte en Ŝanghajon, oni liveris min en hospitalon kiel tifulon. Mi estis inter vivo kaj morto dum semajnoj. Rusa elmigrinta kuracisto rekonis min. Li tuj telegramis al Parizo. Dum konvalesko miaj unua edzino, filo, frato jam sidis apud mi… Ili trovis min. Ĉu fuĝi? Neeble. Nun mi povis ruinigi jam du familiojn, se evidentiĝos, ke duko Sergius vivas en bigamio. Mi povis fari nenion alia: skribinte ĉion al Anna Mirskaja, mi vojaĝis al Parizo kun mia familio. Mi denove estis en mia iama familia rondo. Anna estis saĝa virino kaj komprenis la situacion. Ŝi devis rezignacie akcepti ĉion ankaŭ pro niaj infanoj.
Li iomete senspiriĝis. Li ĉesis paroli kelkajn sekundojn. Nekalkuleblaj pluveroj brilegis scintilante en la leviĝanta sunradio, kaj longaj, brilantaj, glavosimilaj folioj, malsekiĝintaj, grandaj, koloraj kalikoj de hibiskusoj balanciĝis en la aŭrora blovo de siroko.