Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
166
Roland’ sur montojn, valojn, trarigardas.
Vidinte Idolanojn tiel multajn,
Al Oliviro noble li parolas:
«Belfrato, ni kun Francoj devas tie
«Mortiĝi!» Tiam Graf’ Roland’ paliĝas,
Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»
Per korno sonorigas: «Por atako:»
Per spronoj forte pikas Vejlantifon.
Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo. Aŭdu.
167
Roland’ revenas sur batalan kampon;
Per Durendalo li kuraĝe frapas. 1870
Distranĉas li Faldrunon de la Pujlo,
Kaj dudek kvar plej glorajn Idolanojn.
Neniam estos tia batalanto!
Kiele cervoj saltas antaŭ hundoj
Tiele Idolanoj kuras de li.
Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo!
› Ĉi tio estas inda je bravulo
› Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble!
› Li estu en batal’ fiera, forta;
› Alie, ja, nenion li valoras; 1880
› Fariĝu li monaĥ’ en monaĥejo,
› Pro niaj pekoj ĉiam li preĝadu!»
—Rolando diras: «Frapu; ne indulgu!»
Aŭdinte tion, Francoj rebatalas.
Kristanoj multe domaĝiĝis tie! Aŭdu.
168
Nenian savon atendante, viro
Kuraĝe sin defendas en batalo.
Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭ
Leonoj. Jen Marsil’ je nobla ŝajno!
Li rajdas sur ĉevalo Gainuno, 1890
(Ĝi estas rapidmova pli ol falko),
Per spronoj pikas kaj Bevunon frapas,
(Ĉi estas Estr’ de Belno kaj Diguno).
Li ŝildon rompas kaj kirason ŝiras,
Majstrece lin senvivan ĵetas teren;
Ivonon, Ivorion kaj Girardon
De Rusiluno ankaŭ li mortigas.
Ne malproksime estas Graf’ Rolando;
Li tiam diras: «Dio vin malbenu!
› Ĉar vi malrajte mortigadis miajn
› Amikojn, tuj per bato vi elpagos; 1900
› Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!»
Li kuraĝege ekatakas Reĝon,
Distranĉas lian dekstran manradikon,
Distranĉas ankaŭ kapon de la blonda
Ĵurfalo, propra filo de Marsilo.
Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho!
› Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo!
› Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj,
› Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!»
Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!» Jen 1910
Forkuras cent mil viroj… kiu povus
Haltigi ilin?… Ili ne revenos…
169
Marsil’ seniĝis je la dekstra mano.
Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,
Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,
Forlasas bridon, kaj al Hispanujo
Forkuras kun dudek mil Idolanoj
Vunditaj; ili ĉiuj diras unu
Al la alia: «Nev’ de Karlo venkis!» Aŭdu.
170
Por kio servas? Jes, Marsil’ forkuras;
Sed restas lia onklo, la Kalifo.
Li, Estro de Kartaĝ’, Alfern’, Garmajo,
Etiopujo malbenita tero,
Kaj ankaŭ Estro de la nigra gento
Je naz’ dikega kaj orelo larĝa.
Jes! pli ol kvindek mil el ili, tie
Rajdadas fierege, kolerege, 1920
Kaj krias idolanan kunvenvorton.
—Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos!
› Mi scias… ni ne longe plu vivados…
› Malben’ al kiu vivon ne pagigos
› Karege!… Estroj, frapu per la glavoj,
› Defendu viajn morton, vivon, por ke
› Ne estu honto al Francujo dolĉa.
› Se Karlo venos sur la batalejon,
› Se vidos li mortintajn Saracenojn,
› Po unu el la niaj … dek kvin ilin, 1930
› Imperiestro povos nin nur beni!» Aŭdu.
Перейти на страницу: