Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Rolandkanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Rolandkanto

Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:

Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 36
Перейти на страницу:
184 Rolando graf’ kuraĝe bataladas, Ŝvitadas sur varmega tuta korpo,   2100 Suferas teruregan kapdoloron. (Tempio krevis dum sonorigado). Li volus scii ĉu alvenos Karlo; Reprenas Olifanton, sed malforte Ĝin sonorigas… Karlo, tie, haltas, Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj, malfeliĉo! › Hodiaŭ nev’ Rolando mankos al ni! › Laŭ sonorig’, li ne longtempe vivos! › Al li ni rapidrajdu sur ĉevaloj; › Nun, ĉiuj kornoj de anar’ sonoru!»   2110 Sesdek mil kornojn ili sonorigas; Tiele, ke ripetas montoj, valoj… Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas, Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!»   Aŭdu.
185 Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr’ reiras! › Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn kornojn. › Se Karl’ alvenos, ni la venkon perdos, › Kaj se Roland’ postvivos, la milito › Rekomenciĝos! Ve, por Hispanlando!» Kuniĝas kvarcent armiĝintaj viroj   2120 El la anaro plej bonegaj; ili Rolandon ekatakas terurege. Ho! kiom grafo devas klopodadi!   Aŭdu.
186 Ilian alproksimiĝadon vidas Roland’; li fieriĝas, kuraĝiĝas; Li preta por ĝis morto kontraŭstari; Ĉar mort’ pli bona estas ol forkuro. Li rajdas sur ĉevalo Vejlantifo, Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj, Kaj meze de anaro batalegas. Turpin’ ĉefepiskopo kun li iras;   2130 —Kaj Saracenoj: «Kuru for, amikoj, › De franca gent’ ni aŭdis sonorkornojn! › Potenca Reĝo Karlo ree venas!»   Aŭdu.
187 Rolando graf’ ne ŝatas malbravulojn, Nek malbonulojn, nek fanfaronulojn, Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn. Li diras al Turpin’ ĉefepiskopo: «Sinjor’ mi rajdas kaj vi piediras! › Pro amo al vi, mi piedestaros; › Ni, kune prenos bonon kaj malbonon;   2140 › Por kiu ajn, ja, mi vin ne forlasos! › Ni ambaŭ reataku Idolanojn; › Plej bonajn batojn frapas Durendalo!» Ĉefepiskopo: «Jen batala veto! › Ci-tio estos por ni, certe, lasta! › Ĉar Karlo venas, li nin plene venĝos!»   Aŭdu.
188 Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis › Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago › Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis! › Jen glora Karlo venas kun anaro! › Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn,   2150 › Kaj grandan krian bruon de «Munĝojo»! «Rolandon, pli ol kiu ajn fieran › Neniu povas venki; ni frapadu › El malproksime, kaj lin lasu tere!» Alĵetas ili hastojn, ponardegojn, Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn; Pecigas, fendas ŝildon de Rolando, Disrompas, senornamas la kirason Ne povas ili vundi lian korpon; Sed Vejlantif’ ricevis tridek vundojn,   2160 Kaj ĝi sub grafo falas mortigita!.. Forkuras Idolanoj kaj forlasas Rolandon solan kaj piedirantan!   Aŭdu.
189 Forkuras tremegantaj Idolanoj, Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis! «Imperiestro iras malantaŭen! «De franca gento aŭdu sonorkornojn! «Ĉar venas Karlo, li alportas morton! «Li venkis tiom da potencaj Reĝoj! «Marsil’ ne povos certe nin defendi, «Ni perdos gloran Hispanujon, se ne «Emir’ mem venos ĝin defendi por ni!»   Aŭdu.
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 36
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)