Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Rolandkanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Rolandkanto

Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:

Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 36
Перейти на страницу:
127 Ĉar Francoj vidas Idolanojn tiom Amasiĝintajn sur kamparo, ili Alvokas Oliviron kaj Rolandon, Kaj dek du konsilistojn por la helpo,   1470 Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn: «Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu; › Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi › Koruloj ne kantadu malbonaĵojn! › Pli bone estas en batalo morti! › Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos! › Post tiu tago ni ne restos vivaj! › Mi tamen povas certe diri al vi, › Ke Sankta Paradizo vin ricevos, › Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»…   1480 Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fieraj Per spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas, Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!»   Aŭdu.
128 Marsilo Reĝo estas Reĝ’ malbona; Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu; «Rolando grafo estas potenculo, «Ni povus venki lin nur malfacile, «Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos; «Trifoje ni batalos, ĉu vi volos. «Unue, dek korpusoj atakados, «La dek aliaj restos tie kun mi. «Hodiaŭ Karlo iom perdos povon, «Kaj vidos malgloregon de Francujo!» Li donas al Grandojn’ standardon oran, Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj, Kaj al li donas altestrecon reĝan.   Aŭdu.
129 Marsilo Reĝo restis sur monteto. Grandojn’ malsupreniras en la valon; Tri oraj najloj fiksas la standardon; Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!» Mil kornoj tiam hele sonoradas; Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion «Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno! «Ĉar certe li nin perfidege vendis, «Por helpo venu dek du konsilistoj!» —Ĉefepiskop’ unua ekrespondas: «Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos; «Al vi disdonos Dio kronojn, florojn, «En Paradizo, inter la Gloruloj; «Malkuraĝuloj ne eniros tien!» —Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune! «Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!» Jen ili pikas per oritaj spronoj, Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj.   Aŭdu.
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 36
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)