Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 159 160 161 162 163 164 165 166 167 ... 322
Перейти на страницу:

— Multaj leŭgoj kuŝas intere, — diris Legolaso, tien rigardante kaj ombrumante la okulojn per sia longa mano. — Mi vidas mallumon. En ĝi moviĝas figuroj, grandaj figuroj tre malproksime sur la riverbordo; sed kio ili estas, tion mi ne povas rekoni. Nek nebuleto nek nuboj venkas miajn okulojn: troviĝas ia vualanta ombro kiun iu potenco metas sur la landon, kaj ĝi progresas malrapide malfonten. Estas kvazaŭ krepusko sub senfinaj arboj fluus malsupren el la montoj.

— Kaj malantaŭ ni venas ŝtormo mem el Mordoro, — diris Gandalfo. — La nokto estos nigrega.

Dum ilia dua rajdotago progresis, la pezo en la aero pliiĝis. Posttagmeze la malhelaj nuboj komencis ĝisatingi ilin: sombra baldakeno kun grandaj ondantaj randoj makulitaj je blindiga lumo. La suno malsupreniris, sangruĝa en fuma nebuleto. La lancojn de la rajdistoj pintigis fajro, dum la lastaj lumstrioj ĉendis la apikajn fruntojn de la montovertoj de Trihirno: jam tre proksimaj ili staris sur la plej norda brako de la Blankaj Montoj, tri akr-angulaj kornoj rigardantaj al la sunsubiro. Per la lasta ardo ruĝa viroj en la antaŭo vidis nigran punkteton, rajdiston rajdantan al ili. Ili haltis atendante lin.

Li venis, viro lacega kun fendita kasko kaj fendita ŝildo. Malrapide li elseliĝis kaj staris tie iom da tempo anhelante. Finfine li parolis.

— Ĉu ĉeestas Eomero? — li demandis. — Finfine vi venas, sed tro malfrue, kaj kun tro malgranda potenco. La aferoj iris malbone, de kiam falis Teodredo. Hieraŭ ni estis retropuŝitaj trans Isenon kun grandaj perdoj; multaj pereis dum la transiro. Poste dumnokte novaj fortoj venis trans la riveron kontraŭ nian bivakon. La tuta Isengardo certe estas malplenigita; kaj Sarumano armis la sovaĝajn montaranojn kaj paŝtistojn el Dunlando trans la riveroj, kaj ankaŭ tiujn li malligis kontraŭ nin. Ni estas venkitaj. La ŝildmuro estis breĉita. Erkenbrando el Ŭestfaldo forprenis la virojn, kiujn li povis kunigi, al sia fortikaĵo en la Profundaĵo de Helmo. La ceteraj estas dispelitaj. Kie estas Eomero? Sciigu lin, ke antaŭe estas nenia espero. Li devus reiri al Edoraso antaŭ ol la lupoj de Isengardo alvenos tien.

Teodeno estis sidinta silente, kaŝita al la viro malantaŭ siaj gardistoj; nun li urĝis antaŭen sian ĉevalon.

— Venu, staru antaŭ min, Keorlo! — li diris. — Mi estas ĉi tie. La lasta armeo de la eorlidoj elrajdis. Ĝi ne reiros sen batalo.

La vizaĝo de l’ viro heliĝis pro ĝojo kaj miro. Li rektigis sin. Poste li genuis, proponante sian noĉitan glavon al la reĝo.

— Ordonu min, mastro! — li kriis. — Kaj pardonu min! Mi supozis...

— Vi supozis, ke mi restis en Meduseldo kurbigite kvazaŭ maljuna arbo sub vintra neĝo. Tiel estis, kiam vi elrajdis al milito. Sed okcidenta vento skuis la branĉojn, — diris Teodeno. — Donu al tiu ĉi viro freŝan ĉevalon! Ni rajdu por helpi Erkenbrandon!

Dum Teodeno parolis, Gandalfo rajdis iomete antaŭen, kaj tiel li sidis sola, rigardante norden al Isengardo kaj okcidenten al la subiranta suno. Nun li revenis.

— Rajdu, Teodeno! — li diris. — Rajdu al la Profundaĵo de Helmo! Ne iru al la Travadejoj de Iseno, kaj ne prokrastu sur la ebenaĵo! Mi devas lasi vin provizore. Ombrofakso devas nun porti min pro hasta komisio. — Turninte sin al Aragorno, Eomero kaj la viroj de la reĝa domanaro, li kriis: — Gardu bone la Mastron de Markio ĝis mi revenos. Atendu min ĉe la Pordo de Helmo! Adiaŭ!

Li diris vorton al Ombrofakso, kaj kiel sago el pafarko la granda ĉevalo forsaltis. Ĝuste dum oni rigardis li estis for: flagro de arĝento en la sunsubiro, vento tra la herbaro, ombro kiu foriris kaj pasis el la vidkapablo. Neĝkolaĵo snufis kaj baŭmis, avida por sekvi; sed nur rapide fluganta birdo povus ĝin ĝisatingi.

— Kion signifas tio? — diris unu el la gardistoj al Hamo.

— Ke Gandalfo Grizmantelo devas hasti, — respondis Hamo. — Ĉiam li iras-venas neatendite.

— Vermlango, se tiu ĉeestus, ne trovus malfacile klarigi, — diris la alia.

— Sufiĉe vere, — diris Hamo, — sed miaflanke mi atendos ĝis mi vidos denove Gandalfon.

— Eble vi longe atendos, — diris la alia.

La armeo nun forturnis sin de la vojo al la Travadejoj de Iseno kaj direktis siajn paŝojn al la sudo. Noktiĝis, kaj daŭre ili rajdis. La montetoj proksimiĝis, sed la altaj pintoj de Trihirno jam malklaris kontraŭ la malheliĝanta ĉielo. Ankoraŭ plurajn mejlojn for, aliflanke de la Ŭestfalda Valo, kuŝis verda kavaĵo, granda golfo en la montaro, el kiu malfermiĝis inter la montetoj interkrutejo. La tiulandaj homoj nomis ĝin la Profundaĵo de Helmo, laŭ heroo de l’ antikvaj militoj kiu starigis tie sian rifuĝejon. Ĉiam pli apike kaj pli mallarĝe ĝi serpentumis enen el la nordo sub la ombro de Trihirno, ĝis la korvhantataj klifoj leviĝis kvazaŭ potencaj turegoj ambaŭflanke, forbarante la lumon.

Ĉe la Pordo de Helmo, antaŭ la enirejo de la Profundaĵo, estis roka kalkano elŝovita de la norda klifo. Tie sur la supraĵo staris altaj muroj da antikva ŝtono, kaj ene de ili estis altega turo. La homoj diris, ke en la prapasintaj tagoj de la Gondora gloro la transmaraj reĝoj konstruis tie la fortikaĵon per manoj de gigantoj. Kornburgo ĝi nomiĝis, ĉar korno sonorigita sur la turo eĥis en la profundaĵo malantaŭe, kvazaŭ armeoj longe forgesitaj militiras el kavernoj sub la montetoj. Ankaŭ muron konstruis la prahomoj de Kornburgo ĝis la suda klifo, barantan la enirejon al la interkrutejo. Sub ĝi per larĝa subirejo elfluis la Profundaĵa Rojo. Ĉirkaŭ la subaĵojn de la Kornroko ĝi serpentumis kaj poste fluis en ravineto tra la mezo de larĝa verda ebenaĵo malabrupte deklivanta suben de la Pordo de Helmo ĝis la ŝtonmuro de Helmo. De tie ĝi falis en la Profundan Kavaĵon kaj el tie al la Ŭestfalda Valo. Tie en Kornburgo ĉe la Pordo de Helmo nun loĝis Erkenbrando — mastro de Ŭestfaldo ĉe la limo de Markio. Dum la tagojn malheligis militminaco li, estante saĝa, riparis la muron kaj fortigis la fortikaĵon.

La rajdantoj estis ankoraŭ en la malalta valo antaŭ la enirejo de la Kavaĵo, kiam aŭdiĝis krioj kaj kornsonoro de iliaj skoltoj, kiuj estis antaŭe. El la mallumo fajfis sagoj. Rapide skolto retrorajdis kaj raportis, ke lupaj rajdantoj estis en la valo, kaj ke hordo da orkoj kaj sovaĝuloj rapidadas suden el la Travadejoj de Iseno kaj ŝajnas celi al la Profundaĵo de Helmo.

— Ni trovis multajn niajn homojn kuŝantaj mortigitaj dum ili fuĝis tien, — diris la skolto. — Kaj ni renkontis dispelitajn kompaniojn irantaj tien-reen senestre. Kio okazis al Erkenbrando, neniu ŝajne scias. Estas tre verŝajne, ke li estos ĝisatingita antaŭ ol li povos alveni la Pordon de Helmo, se li ankoraŭ ne pereis.

— Ĉu vidiĝis io rilate al Gandalfo? — demandis Teodeno.

— Jes, mastro. Multaj vidis maljunulon blankvestitan sur ĉevalo pasantan tien-reen tra la ebenaĵo kvazaŭ vento tra la herbaro. Iuj supozis lin Sarumano. Oni diras, ke antaŭ la noktiĝo li foriris direkte al Isengardo. Aliaj diras, ke ankaŭ Vermlango estis pli frue vidita irante norden kun bando da orkoj.

— Okazos malbone al Vermlango, se Gandalfo trovos lin, — diris Teodeno. — Tamen mankas al mi nun ambaŭ miaj konsilistoj, la malnova kaj la nova. Sed en tiu ĉi krizo ni ne povas pli bone elekti ol pluiri, kiel diris Gandalfo, ĝis la Pordo de Helmo, ĉu aŭ ne Erkenbrando estas tie. Ĉu estas konate, kiom granda estas la hordo venanta el la nordo?

— Ĝi estas tre granda, — diris la skolto. — Fuĝanto nombras ĉiun malamikon duoble, tamen mi alparolis virojn bravkorajn, kaj mi ne dubas, ke la ĉefa fortaĵo de la malamikoj estas multoble pli granda ol ĉiuj, kiujn ni havas ĉi tie.

— Do ni agu rapide, — diris Eomero. — Ni trabreĉu tiujn malamikojn, kiuj jam troviĝas inter ni kaj la fortikaĵo. Ekzistas kavernoj en la Profundaĵo de Helmo, kie centoj povas kaŝi sin; kaj sekretaj pasejoj kondukas el tie sur la montetojn.

— Ne fidu al sekretaj pasejoj, — diris la reĝo. — Sarumano jam delonge spionesploris tiun ĉi landon. Tamen tiuloke nia defendo povos daŭri longe. Ni iru!

1 ... 159 160 161 162 163 164 165 166 167 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)