Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 161 162 163 164 165 166 167 168 169 ... 322
Перейти на страницу:

Sagoj densaj kiel la pluvoj venis fajfe trans la krenelaĵon kaj falis tinte kaj resalte sur la ŝtonojn. Iuj trafis sian celon. Komenciĝis atako kontraŭ la Profundaĵon de Helmo, sed neniu sono aŭ defio aŭdiĝis interne; venis neniuj respondaj sagoj.

La atakantaj trupoj haltis, malhelpataj per la silenta minaco de rokoj kaj muro. Ĉiam denove fulmo traŝiris la mallumon. Poste la orkoj kriĉis, kirligante lancojn kaj glavojn kaj pafante amason da sagoj al iuj starantaj vidataj sur la krenelaĵo; kaj la viroj de Rohano mirigite elrigardis, kiel ŝajnis al ili, al granda kampo de malhela greno perturbita de milita tempesto, kaj ĉiu grenero ekbrilis je pintigita lumo.

Latunaj kornoj sonoris. La malamikoj ondis antaŭen, iuj kontraŭ la Profundaĵan Muron, aliaj al la digvojo kaj la deklivo kondukantaj al la Kornburga pordego. Tie kolektiĝis la plej enormaj orkoj kaj la sovaĝuloj de la Dunlandaj altaĵoj. Momente tiuj hezitis kaj poste antaŭeniris. La fulmo flagris, kaj videblis blazonite sur ĉiuj kaskoj kaj ŝildoj la terura mano de Isengardo. Ili alvenis la pinton de la rokoj; ili impetis al la pordo.

Tiam finfine venis respondo: ilin renkontis ŝtormo da sagoj kaj hajlo da ŝtonoj. Ili ŝanceliĝis, rompiĝis kaj retrofuĝis; kaj poste impetis denove, rompiĝis kaj reimpetis; kaj ĉiufoje, kiel flusanta maro, ili haltis ĉe loko pli alta. Denove sonoris trumpetoj, kaj alpremiĝo de muĝantaj dunlandanoj antaŭen saltis. Ili tenis siajn grandajn ŝildojn supre kiel tegmenton, dum en sia mezo ili portis du trunkojn de fortaj arboj. Malantaŭ ili amasiĝis orkaj pafistoj, sendantaj hajlon da ĵetlancoj kontraŭ la pafistoj sur la muroj. Ili atingis la pordegon. La arboj, svingataj de fortaj brakoj, bategis la lignaĵon kun ŝira bruego. Se iu viro falis premegita de ŝtono impetanta de supre, du aliaj saltis por anstataŭi lin. Ĉiam denove la grandaj ramoj svingiĝis kaj bategis.

Eomero kaj Aragorno staris kune sur la Profundaĵa Muro. Ili aŭdis la muĝadon de voĉoj kaj la batadon de la ramoj; kaj poste per subita flagro de lumo ili vidis la danĝeron al la pordego.

— Venu! — diris Aragorno. — Venas la horo kiam ni elingigu la glavojn kune!

Kurante kvazaŭ fajro, ili rapidis laŭlonge de la muro kaj supren laŭ la ŝtupoj kaj pasis en la eksteran korton sur la Roko. Kurante ili kunvenigis manplenon da bravaj glavbatalistoj. Troviĝis malgranda klappordo, kiu malfermiĝis en angulo de la burgomuro okcidente, kie la klifo etendiĝis renkonte. Ĉe tiu flanko ĉirkaŭiris mallarĝa pado al la granda pordo, inter la muro kaj la apika rando de la Roko. Eomero kaj Aragorno trasaltis la pordon kun siaj kunuloj proksime malantaŭe. La du glavoj fulme elingiĝis samtempe.

— Gutvineo! — kriis Eomero. — Gutvineo por Markio!

— Andurilo! — kriis Aragorno. — Andurilo por la Dunadanoj! Deflanke ili impete ĵetis sin kontraŭ la sovaĝulojn. Andurilo leviĝis, descendis, ardante je blanka fajro. Krio ascendis el muro kaj turo:

— Andurilo! Andurilo ekmilitas. La Klingo Rompita brilas denove!

Konsternite la ramistoj lasis fali la arbojn kaj turniĝis por lukti; sed ilia ŝildmuro estis rompita kvazaŭ per fulmobato, kaj ili forbalaiĝis, dehakitaj aŭ ĵetitaj trans la Rokon en la ŝtonozan rivereton sube. La orkaj arkpafistoj pafis sencele kaj poste fuĝis.

Momente Eomero kaj Aragorno haltis antaŭ la pordego. La tondro murmuris jam malproksime. La fulmo ankoraŭ flagris, fore inter la montoj en la sudo. Akra vento denove bloviĝis el la nordo. La nuboj estis ŝiritaj kaj drivantaj, kaj steloj elpalpebrumis; kaj super la montetoj apud la Kavaĵo ŝvebis luno okcidentema, flave briletanta en la ŝtorm-postlasaĵo.

— Ne tro frue ni alvenis, — diris Aragorno, rigardante la pordegon. Ties grandaj ĉarniroj kaj feraj bariloj estis torditaj kaj kurbigitaj; multaj lignaĵoj estis fenditaj.

— Tamen ni ne povas resti ĉi tie ekster la muroj por defendi ilin, — diris Eomero. — Vidu! — li indikis la digvojon. Jam granda amaso de orkoj kaj homoj ekkuniĝis aliflanke de l’ rivereto. Sagoj fajfis kaj resaltetis sur la ŝtonoj ĉirkaŭ ili. — Venu! Ni devas reiri kaj vidi, kion ni povos fari por amasigi ŝtonojn kaj trabojn trans la pordo interne. Venu tuj!

Ili turniĝis kaj kuris. Tiumomente ĉirkaŭ dek du orkoj, kiuj kuŝis senmove inter la mortigitoj, salte stariĝis kaj venis silente kaj rapide malantaŭe. Du ĵetis sin teren ĉe l’ kalkanoj de Eomero, faligis lin kaj tuj surkuŝis lin. Sed eta malhela figuro rimarkita de neniu saltis el la ombroj kaj eligis raŭkan krion: “Baruk Khazad! Khazad ai-menu!” Svingiĝis hakilo kaj resvingiĝis. Du orkoj falis senkapigitaj. La ceteraj fuĝis.

Eomero barakte stariĝis, ĝuste kiam Aragorno rekuris por helpi lin.

La klappordo estis denove fermita, la fera pordego estis barita kaj ŝtonoj estis amasigitaj interne. Kiam ĉiuj estis sekuraj ene, Eomero sin turnis:

— Mi dankas vin, Gimlio, filo de Gloino! — li diris. — Mi ne sciis, ke vi partoprenis la eliratakon. Sed ofte gasto neinvitita pruviĝas la plej valora ĉeestanto. Kiel okazis, ke vi venis tien?

— Mi sekvis vin por forskui la dormemon, — diris Gimlio; — sed mi rigardis la montaranojn kaj ili ŝajnis iom tro grandaj kompare al mi, do mi sidiĝis apud ŝtono por spekti vian glavludon.

— Ne estos facile por mi repagi la ŝuldon, — diris Eomero.

— Eble prezentiĝos multaj eblecoj antaŭ ol finiĝos la nokto, — ridis la gnomo. — Sed mi estas kontenta. Ĝis nun mi hakis nur lignon de kiam mi forlasis Morion.

— Du! — diris Gimlio, frapetante sian hakilon. Li jam reokupis sian lokon sur la muro.

— Ĉu du? — diris Legolaso. — Mi faris pli bone, kvankam nun mi devas palpserĉi pafitajn sagojn; la miaj forsendiĝis. Tamen mi kalkulis, ke mia sumo estas minimume dudek. Sed tio estas nur kelkaj folioj en arbaro.

La ĉielo nun rapide klariĝadis kaj la sinkanta luno brilis hele. Sed la lumo alportis malmulte da espero al la rajdistoj de Markio. La malamikaro antaŭ ili ŝajnis plimultiĝinta anstataŭ male, kaj ankoraŭ aliaj impetis supren el la valo tra la breĉo. La eliratako sur la Roko gajnis nur mallongan prokraston. La atako kontraŭ la pordegon duobliĝis. Kontraŭ la Profundaĵan Muron la trupoj de Isengardo muĝis kvazaŭ maro. Orkoj kaj montaranoj svarmis ĉirkaŭ ties subo de unu flanko al alia. Ŝnuregoj kun kroĉhokoj estis ĵetitaj trans la parapeton pli rapide ol homoj povis tratranĉi ilin aŭ ilin reĵeti. Centoj da longaj eskaloj estis starigitaj. Multaj estis reĵetitaj ruinige sed multaj aliaj anstataŭis ilin, kaj orkoj rapide grimpis kiel simioj en la malhelaj arbaroj de la sudo. Antaŭ la mura subaĵo la mortintoj kaj frakasitoj estis amasigitaj kiel ŝtonetoj en ŝtormo; ĉiam pli alten kreskis la hidaj amasoj, kaj daŭre avancis la malamikoj.

La rohananoj eklaciĝis. Ĉiuj sagoj estis pafitaj kaj ĉiuj lancoj estis ĵetitaj; iliaj glavoj estis noĉitaj, kaj iliaj ŝildoj estis fenditaj. Trifoje Aragorno kaj Eomero kuraĝigis ilin, kaj trifoje Andurilo flamis en furioza impeto kiu forpelis la malamikojn de la muro.

Tiam aŭdiĝis bruego en la Profundaĵo malantaŭe. Orkoj rampis kiel ratoj tra la subirejo per kiu la rojo elfluis. Tie ili kuniĝis en ombro de la klifoj ĝis la atako supre estis plej arda kaj preskaŭ ĉiuj defendantoj kuregis al la mura supraĵo. Tiam ili elsaltis. Jam kelkaj enpasis la makzelojn de la Profundaĵo kaj troviĝis inter la ĉevaloj, luktante kun la gardistoj.

Suben desur la muro saltis Gimlio kun feroca krio kiu eĥis inter la klifoj. “Khazâd! Khazâd!” — Li baldaŭ havis sufiĉe da laboro.

— Aj-oj! — li kriegis. — La orkoj estas malantaŭ la muro. Aj-oj! Venu, Legolaso! Sufiĉas por ni ambaŭ. Khazad ai-menu!

Gamlingo la Maljuna suben rigardis de Kornburgo, aŭdante la fortan voĉon de la gnomo malgraŭ la tuta tumulto.

— La orkoj en la Profundaĵo! — li kriis. — Helm! Helm! Ek Helmidoj! — li elpuŝis subensaltante laŭ la ŝtuparo de la Roko kun multaj viroj el Ŭestfaldo ĉedorse.

1 ... 161 162 163 164 165 166 167 168 169 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)