Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 156 157 158 159 160 161 162 163 164 ... 322
Перейти на страницу:

— Viaj fingroj pli bone memorus sian iaman potencon, se ili kroĉus glavtenilon, — diris Gandalfo.

Teodeno stariĝis kaj metis manon al sia flanko; sed neniu glavo pendis ĉe lia zono. — Kien Grimo formetis ĝin? — li murmuris subvoĉe.

— Akceptu tiun ĉi, kara estro! — diris klara voĉo. — Ĝi estis ĉiam je via servo. — Du viroj estis malantaŭe, venintaj supren laŭ la ŝtuparo kaj nun staris je kelkaj paŝoj de la supro. Eomero estis tie. Neniu kasko estis sur lia kapo, mankis maŝkiraso sur lia brusto, sed en la mano li tenis elingigitan glavon; kaj genuante li proponis la tenilon al sia mastro.

— Kiel okazas tio ĉi? — diris Teodeno severe. Li turnis sin al Eomero, kaj la viroj mire rigardis lin, starantan jam fiere kaj rekte. Kie estis la maljunulo, kiun ili lasis kaŭranta sur sia seĝo aŭ apoganta sin per la bastono?

— Jen mia faro, mastro, — diris Hamo tremante. — Mi komprenis, ke Eomero estis liberigota. Tiom da ĝojo plenigis mian koron, ke eble mi eraris. Tamen, ĉar li estis denove libera kaj estas Marŝalo de Markio, mi alportis lian glavon laŭ lia ordono.

— Por meti ĝin ĉe viajn piedojn, mia mastro, — diris Eomero. Dum momenta silento Teodeno staris rigardante suben al Eomero, dum tiu plu genuis antaŭ li. Neniu el ambaŭ moviĝis.

— Ĉu vi ne volas akcepti la glavon? — diris Gandalfo. Malrapide Teodeno etendis sian manon. Kiam liaj fingroj kroĉis la tenilon, ŝajnis al la rigardantoj, ke firmo kaj forto revenis al lia maldika brako. Subite li levis la klingon kaj svingis ĝin briletantan kaj fajfantan en la aero. Poste li eligis laŭtan krion. Lia voĉo sonoris klare, kiam li ĉantis en la lingvo de Rohano vokon al sinarmado:

Leviĝu, leviĝu, Teodenaj rajdantoj! Bravo vekiĝas, morn’ oriente. Selu ĉevalojn, sonu la kornoj! Ek, Eorlidoj!

La gardistoj, supozante sin alvokitaj, suprensaltis laŭ la ŝtuparo. Ili rigardis mirigite sian mastron, kaj poste samtempe elingigis siajn glavojn kaj kuŝigis ilin antaŭ liaj piedoj.

— Ordonu al ni! — ili diris.

— Westu Théoden hál! — kriis Eomero. — Ĝojigas nin vidi, ke vi reeniras vian propraĵon. Neniam plu estos dirate, Gandalfo, ke vin akompanas nur malbono!

— Reprenu vian glavon, Eomero, fratina filo! — diris la reĝo. — Iru, Hamo, serĉi mian propran glavon! Grimo havas ĝin en sia prizorgo. Aligu ankaŭ lin al mi. Nu, Gandalfo, vi diris, ke vi havas konsilon transdonotan. Kion vi konsilas?

— Vi mem jam plenumis ĝin, — respondis Gandalfo. — Fidi al Eomero prefere ol al homo kurbmensa. Forĵeti bedaŭron kaj timon. Fari agon necesan. Ĉiu viro rajdkapabla estu tuj sendita okcidenten, kiel Eomero konsilis: ni devos unue pereigi la minacon de Sarumano dum restas tempo. Se ni malsukcesos, ni venkiĝos. Se ni sukcesos — tiam ni frontos la postan taskon. Dume via popolo postlasata, la virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj, devus fuĝi al la rifuĝejoj, kiujn vi havas en la montaro. Ĉu tiuj ne estis pretigitaj ĝuste por tia misa tago, kia la jena? Ili kunprenu provianton, sed ne prokrastu nek ŝarĝu sin per trezoroj egaj aŭ etaj. Iliaj vivoj estas minacataj.

— Tiu konsilo nun ŝajnas al mi bona, — diris Teodeno. — Mia tuta popolo pretiĝu! Sed vi, miaj gastoj — vere vi diris, Gandalfo, ke la ĝentileco de mia halo reduktiĝis. Vi rajdis tra la nokto, kaj la mateno triviĝas. Vi havis nek dormon, nek nutraĵon. Gastodomo estos pretigita: tie vi dormos post manĝado.

— Ne, reĝo, — diris Aragorno. — Ankoraŭ ne ripozos la lacegaj. La viroj de Rohano devos elrajdi hodiaŭ, kaj ni rajdos kun ili: hakilo, glavo kaj pafarko. Ni kunportis ilin ne por apogi al via muro, Mastro de Markio. Kaj mi promesis al Eomero, ke lia kaj mia glavoj estos elingigitaj kune.

— Jam efektive venko espereblas! — diris Eomero.

— Espereblas, jes, — diris Gandalfo. — Sed Isengardo fortas. Kaj aliaj danĝeroj ĉiam proksimiĝas. Ne prokrastu, Teodeno, post nia foriro. Gvidu viajn homojn rapide al la sekurejo Dunharo en la montaro!

— Ne, Gandalfo! — diris la reĝo. — Vi subtaksas vian kuraclerton. Ne okazos tiele. Mi mem iros al la milito, por perei se necese ĉe la batalfronto. Tiel mi dormos pli kontente.

— Tial eĉ malvenko de Rohano estos glora en la kantoj, — diris Aragorno. La apudstarantaj armitoj kunligis siajn armilojn, kriante:

— La Mastro de Rohano rajdos! Ek Eorlidoj!

— Sed via popolo devos ne esti samtempe sen armiloj kaj sen paŝtisto, — diris Gandalfo. — Kiu gvidos ilin kaj regos ilin anstataŭ vi?

— Mi pripensos tion antaŭ ol foriri, — respondis Teodeno. — Jen venas mia konsilisto.

Tiumomente Hamo revenis el la halo. Malantaŭ li, timvringate inter du viroj, venis Grimo la Vermlanga. Lia vizaĝo tre blankis. Liaj okuloj palpebrumis pro la sunlumo. Hamo genuis kaj etendis al Teodeno longan glavon en ingo ore agrafita kaj inkrustita je verdaj gemoj.

— Mastro, jen Herugrimo, via antikva glavo, — li diris. — Ĝi estas trovita en lia kesto. Malvolonte li transdonis la ŝlosilojn. Multaj aliaj aferoj enestas, kiujn perdis aliuloj.

— Vi mensogas, — diris Vermlango. — Tiun ĉi glavon transdonis al mia prizorgo via mastro.

— Kaj nun li repostulas ĝin de vi, — diris Teodeno. — Ĉu tio malplaĉas al vi?

— Certe ne, mastro, — diris Vermlango. — Mi zorgas pri vi kaj la viaj laŭ mia kapablo. Sed ne lacigu vin, nek trostreĉu vian forton. Permesu al aliaj pritrakti tiujn ĉi ĝenajn gastojn. Via manĝaĵo estas surtabligota. Ĉu vi ne volas iri tien?

— Mi volas, — diris Teodeno. — Kaj manĝaĵo por miaj gastoj estu surtabligota apud mi. La armeo rajdos hodiaŭ. Elsendu la heroldojn! Ili kunvoku ĉiujn, kiuj loĝas ĉirkaŭe! Ĉiuj viroj kaj fortaj junuloj kapablaj porti armilojn, ĉiuj ĉevalposedantoj estu pretaj sursele ĉe la pordo antaŭ la dua horo post tagmezo!

— Kara mastro! — kriis Vermlango. — Ĝuste tion mi antaŭtimis. Tiu sorĉisto envultis vin. Ĉu neniu postrestos por defendi la Oran Palacon de viaj prapatroj kaj ĉiujn viajn trezorojn? Neniu por gardi la Mastron de Markio?

— Se tio estas envulto, — diris Teodeno, — ĝi ŝajnas al mi pli sana ol via flustrado. Via medicina arto postnelonge marŝigus min kvarpiede kvazaŭ besto. Ne, eĉ unu ne postrestos, eĉ ne Grimo. Ankaŭ Grimo rajdos. Iru! Vi ankoraŭ disponas tempon por senrustigi vian glavon.

— Kompatu min, mastro! — plorplendis Vermlango, peteme kuŝante sur la tero. — Kompatu tiun, kiu triviĝis servante vin. Ne sendu min for de via flanko! Almenaŭ mi apogos vin, kiam foriros ĉiuj aliaj. Ne forsendu vian fidelan Grimon!

— Vi havas mian kompaton, — diris Teodeno. — Kaj mi ne forsendas vin de mia flanko. Mi mem iros militi kun miaj viroj. Mi ordonas, ke vi akompanu min kaj pruvu vian fidindecon.

Vermlango rigardis po unu la vizaĝojn. En liaj okuloj vidiĝis mieno de persekutata besto serĉanta breĉon en ringo de malamikoj. Li lekis siajn lipojn per longa pala lango.

— Tian decidon oni eble atendus de reĝo el la domo de Eorlo, malgraŭ lia maljuneco, — li diris. — Sed tiuj, kiuj sincere amas lin, volus malŝarĝi liajn velkajn jarojn. Tamen mi konstatas, ke tro malfrue mi venis. Aliaj, kiujn la morto de mia mastro eble malpli dolorigus, jam persvadis lin. Sed mi ne povas malfari ties faron, aŭskultu min almenaŭ ĉi-rilate, mastro! Iu konanta vian menson kaj honoranta viajn ordonojn devus resti en Edoraso. Nomu fidindan kuratoron. Permesu, ke via konsilisto Grimo prizorgu ĉiujn aferojn ĝis via reveno; kaj mi preĝas, ke tion ni vidu, kvankam neniu saĝulo taksos ĝin probabla.

Eomero ridis:

— Kaj se tiu pledo ne liberigos vin de la milito, plej nobla Vermlango, — li diris, — kiu posteno malpli honora estus akceptebla de vi? Ĉu porti sakon da farano supren en la montaron, se iu konfidus tion al vi?

— Ne, Eomero, vi ne plene komprenas la menson de mastro Vermlango, — diris Gandalfo, direktante sur lin sian pikan rigardon. — Li estas aŭdaca kaj ruza. Ankaŭ nun li ludas danĝeran ludon kaj gajnas poentojn. Horojn de mia valora tempo li jam malŝparis. Suben, serpento! — li subite diris per terura voĉo. — Suben sur la ventron! Kiom da tempo pasis, post kiam Sarumano vin aĉetis? Kio estis la prezo promesita? Kiam ĉiuj viroj estus mortaj, vi estus elektonta vian porcion de la trezoro kaj ricevonta la virinon, kiun vi deziras, ĉu? Tro longe vi rigardis ŝin el sub la palpebroj kaj hantis ŝiajn paŝojn.

1 ... 156 157 158 159 160 161 162 163 164 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)