Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 162 163 164 165 166 167 168 169 170 ... 322
Перейти на страницу:

Ilia atako estis feroca kaj subita, kaj la orkoj cedis antaŭ ili. Post nelonge ili estis kunpremitaj en la ravinaj stretejoj, kaj ĉiuj estis mortigitaj aŭ pelitaj kriĉe en la abismon de la Profundaĵo por fali antaŭ la gardistoj de l’ kaŝitaj kavernoj.

— Dudek unu! — kriis Gimlio. Li faris dumanan hakon kaj faligis la lastan orkon antaŭ siaj piedoj. — Nun mia kalkulo denove superas tiun de mastro Legolaso.

— Ni devas ŝtopi tiun ĉi ratotruon, — diris Gamlingo. — Onidire gnomoj estas lertuloj pri ŝtono. Aldonu vian helpon, mastro!

— Ŝtonojn ni ne formas per niaj hakiloj, nek per niaj fingrungoj, — diris Gimlio. — Sed mi kunlaboros laŭpove.

Ili kunrastis tiajn etajn rokojn kaj rompitajn ŝtonojn, kiajn ili trovis ĉemane, kaj direktataj de Gimlio la ŭestfaldanoj baris la internan ekstremaĵon de la subirejo ĝis nur mallarĝa trafluejo restis. Tiam la Profundaĵa Rojo, ŝveligita de la pluvo, kirlis kaj ĝeniĝis en sia ŝtopita pado, kaj disvastiĝis malrapide laŭ fridaj flakoj de klifo al klifo.

— Estos pli seke supre, — diris Gimlio. — Venu, Gamlingo, ni vidu kiel aferoj progresas sur la muro!

Li grimpis supren kaj trovis Legolason apud Aragorno kaj Eomero. La elfo akrigis sian longan tranĉilon. Okazis provizora paŭzo en la atako, post kiam malsukcesis la klopodo eniri tra la subirejo.

— Dudek unu! — diris Gimlio.

— Bone! — diris Legolaso. — Sed mia kalkulo estas jam dudek kvar. Okazis ĉi tie tranĉila laboro.

Eomero kaj Aragorno lace apogis sin per siaj glavoj. Fore maldekstre la kunfrapiĝo kaj bruego de la batalo sur la Roko laŭtiĝis denove. Sed Kornburgo daŭre rezistis, kiel insulo en la maro. Ĝia pordo kuŝis ruinigite; sed trans la barilon el traboj kaj ŝtonoj interne neniu malamiko ĝis nun pasis.

Aragorno rigardis la palajn stelojn, kaj la lunon nun descendantan malantaŭ la okcidentajn montetojn, kiuj enfermis la valon.

— Tiu ĉi nokto longas kiel jaroj, — li diris. — Kiom longe prokrastiĝos la tago?

— Tagiĝo ne malproksimas, — diris Gamlingo, kiu jam grimpis ĝis apud li. — Sed tagiĝo ne helpos nin, mi timas.

— Tamen tagiĝo estas ĉiam espero de la homoj, — diris Aragorno.

— Sed jenaj kreaĵoj de Isengardo, ĉi duonorkoj kaj goblenoj breditaj per la filerto de Sarumano, ne ŝanceliĝos pro la suno, — diris Gamlingo. — Ankaŭ ne la sovaĝuloj el la montaro. Ĉu vi ne aŭdas iliajn voĉojn?

— Mi aŭdas, — diris Eomero; — sed por miaj oreloj tio estas nura kriĉado de birdoj kaj muĝado de bestoj.

— Tamen troviĝas multaj, kiuj krias en la Dunlanda lingvo, — diris Gamlingo. — Tiun lingvon mi konas. Ĝi estas antikva homa lingvo, kaj iam estis parolata en multaj okcidentaj valoj de Markio. Aŭdu! Ili malamegas nin kaj ĝojas, ĉar nia pereo ŝajnas al ili certa. “La reĝon, la reĝon! — ili krias. — Ni kaptos ilian reĝon. Morton al la Forgoj! Morton al la Pajlokapuloj! Morton al la rabistoj el la nordo!” Tiel ili foje nomas nin. Dum duonmilo da jaroj ili ne forgesas sian ofendon pro tio, ke la mastroj de Gondoro donis Markion al Eorlo la Juna kaj alianciĝis al li. Tiun pramalamon Sarumano flamigis. Ili estas popolo feroca kiam agitita. Ili ne cedos jam pro vesperkrepusko aŭ tagiĝo ĝis Teodeno estos kaptita aŭ ili mem estos mortigitaj.

— Malgraŭe, taglumo alportos esperon al mi, — diris Aragorno. — Ĉu ne estas dirite, ke neniu malamiko iam ajn kaptis Kornburgon, se homoj ĝin defendis?

— Tion diras la menestreloj, — diris Eomero.

— Do ni defendu ĝin kaj esperu! — diris Aragorno.

Ĝuste dum ili parolis, aŭdiĝis fanfaro de trumpetoj. Poste okazis frakaso kaj flagro da flamoj kaj fumo. La akvoj de la Profundaĵa Rojo elverŝiĝis siblante kaj ŝaŭmante: ili ne plu estis malhelpataj, gapa truo estis eksplode farita en la muro. Amaso da malhelaj figuroj enverŝiĝis.

— Demonaĵo de Sarumano! — kriis Aragorno. — Ili enrampis denove la subfluejon dum ni parolis kaj ili bruligis la fajron de Ortanko sub niaj piedoj. Elendilo, Elendilo! — li kriis saltante suben en la breĉon; sed ĝuste kiam li tion faris, cento da eskaloj estis starigitaj al la krenelaro. Trans la muron kaj sub la muron la lasta atako venis balae kiel malhela ondo sur sablaltaĵon. La defendantoj estis forpuŝitaj. Iuj el la rajdantoj estis retropelitaj, pli kaj pli funden en la Profundaĵon, falante kaj luktante dum ili cedis paŝon post paŝo al la kavernoj. Aliaj hakis vojon reire al la citadelo.

Larĝa ŝtuparo supreniris de la Profundaĵo ĝis la Roko kaj la malantaŭa pordo de Kornburgo. Proksime al la subo staris Aragorno. En lia mano plu brilis Andurilo, kaj teruro pro la glavo dum kelka tempo prokrastigis la malamikojn, dum ĉiuj, kiuj povis alveni la ŝtuparon, pasis supren al la pordo. Malantaŭe sur la supraj ŝtupoj genuis Legolaso. Lia pafarko estis streĉita, sed restis al li nur unu trovita sago, kaj li nun elgvatis, preta pafi la unuan orkon kiu aŭdacus proksimiĝi al la ŝtuparo.

— Ĉiuj kiuj povas jam sekuras ene, Aragorno, — li vokis. — Retrovenu!

Aragorno sin turnis kaj rapidis supren laŭ la ŝtuparo, sed kurante li stumblis pro laceco. Tuj liaj malamikoj saltis antaŭen. Supren venis la orkoj, kriante, kun la longaj brakoj etenditaj por kapti lin. La plej antaŭa falis kun la lasta sago de Legolaso en sia gorĝo, sed la ceteraj transsaltis lin. Tiam granda rokego ĵetita de sur la ekstera muro supre subenkrakegis sur la ŝtuparon kaj reĵetis ilin en la Profundaĵon. Aragorno atingis la pordon, kaj rapide ĝi gonge fermiĝis malantaŭ li.

— La aferoj iras malbone, miaj amikoj, — li diris, viŝante la ŝviton de sia frunto per la brako.

— Sufiĉe malbone, — diris Legolaso, — sed ankoraŭ ne senespere, dum vi estas ĉe ni. Kie estas Gimlio?

— Mi ne scias, — diris Aragorno. — Mi lastfoje lin vidis batalanta surtere malantaŭ la muro, sed la malamikoj disbalais nin.

— Ve! Tio estas misa novaĵo, — diris Legolaso.

— Li estas brava kaj forta, — diris Aragorno. — Ni esperu, ke li eskapos al la kavernoj. Tie li estos sekura dum kelka tempo. Pli sekura ol ni. Tia rifuĝejo plaĉos al gnomo.

— Tio devas esti mia espero, — diris Legolaso. — Sed mi volus, ke li venu ĉi tien. Mi volus sciigi al Mastro Gimlio, ke mia kalkulo estas jam tridek naŭ.

— Se li sukcesos reatingi la kavernojn, li denove superos vian kalkulon, — ridis Aragorno. — Neniam mi vidis hakilon tiom svingitan.

— Mi devas iri por serĉi kelkajn sagojn, — diris Legolaso. — Se nur finiĝus tiu ĉi nokto tiel, ke mi havu pli bonan lumon por pafado.

Aragorno nun eniris la citadelon. Tie li sciiĝis konsternate, ke Eomero ne atingis Kornburgon.

— Ne, li ne venis al la Roko, — diris unu el la ŭestfaldanoj. — Mi lastfoje vidis lin kunvokanta ĉirkaŭ sin siajn virojn kaj luktanta ĉe la enirejo al la Profundaĵo. Gamlingo estis kun li kaj la gnomo; sed mi ne sukcesis alveni ilin.

Aragorno plupaŝis tra la ena korto kaj supreniris ĝis alta ĉambro en la turego. Tie staris la reĝo, malhela kontraŭ mallarĝa fenestro, elrigardante al la valo.

— Kia novaĵo, Aragorno? — li diris.

— La Profundaĵa Muro estas kaptita, mastro, kaj la tuta defendantaro forbalaita; sed multaj eskapis ĉi tien al la Roko.

— Ĉu Eomero ĉeestas?

— Ne, mastro. Sed multaj el viaj viroj retiriĝis en la Profundaĵon; kaj iuj diras, ke inter ili estis Eomero. En la stretejoj ili povos eble forbari la malamikojn kaj aliri en la kavernojn. Kian esperon ili eble havos tiam, mi ne scias.

— Pli ol ni. Bona provizaĵo, laŭdire. Kaj la aero estas freŝa tie pro truoj per fendaĵoj en la roko forsupre. Neniu povas perforte eniri kontraŭ viroj obstinaj. Ili eble eltenos longe.

— Sed la orkoj alportis demonaĵojn el Ortanko, — diris Aragorno. — Ili havas eksplodigan fajron kaj per ĝi ili kaptis la Muron. Se ili ne sukcesos eniri la kavernojn, ili eble ensigelos tiujn interne. Sed nun ni devas turni nian tutan penson al nia propra defendo.

1 ... 162 163 164 165 166 167 168 169 170 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)