Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 155 156 157 158 159 160 161 162 163 ... 322
Перейти на страницу:

Gimlio faris unu paŝon antaŭen, sed subite li sentis la manon de Gandalfo kroĉiĝi al lia ŝultro, kaj li haltis starante rigida kiel ŝtono:

En Dvimorden’, en Lorieno maloftis homa trapromeno, malofte mortemuloj vidis la lumon kies bril’ egidis. Galadriel’! Galadriela! Tre klaras akve via ŝvelo; la stel’ en via mano blankas; folioj, tero, ja senmankas en Dvimorden’, en Lorieno pli bele ol la homkompreno.

Tiel Gandalfo mallaŭte kantis, kaj poste li subite ŝanĝiĝis. Flankenĵetinte sian ĉifonan mantelon li stariĝis kaj ne plu apogis sin per sia bastono; kaj li parolis per voĉo klara kaj malvarma.

— Saĝuloj parolas nur pri tio, kion ili konas, Grimo, filo de Galmodo. Malsprita vermo vi fariĝis. Sekve silentu kaj retenu vian forkan langon malantaŭ la dentoj. Mi trapasis fajron kaj morton ne por vortskermi per ruzaĵoj kun servisto ĝis la fulmo trafos.

Li levis sian bastonon. Aŭdiĝis tondrobato. La sunlumo estingiĝis ĉe la orientaj fenestroj; la tuta halo iĝis malluma kiel nokto. La fajro malardis je sordinita braĝo. Nur Gandalfo estis videbla, staranta blanka kaj alta antaŭ la nigrigita fajrujo.

En la malhelo oni aŭdis la siblon de l’ voĉo de Vermlango:

— Ĉu mi ne konsilis al vi, mastro, malpermesi lian bastonon? Tiu stultulo Hamo perfidis nin!

Vidiĝis flagro, kvazaŭ fulmo trabreĉus la tegmenton. Poste ĉio estis silenta. Vermlango dissterniĝis survizaĝe.

— Nun Teodeno, filo de Tengelo, ĉu vi aŭskultos min? — diris Gandalfo. — Ĉu vi petas helpon? — Li levis sian bastonon kaj indikis altan fenestron. Tie la mallumo ŝajnis heliĝi, kaj tra la fendo videblis, alte kaj fore, peco da brila ĉielo. — Ne ĉio estas malluma. Trovu kuraĝon, Mastro de Markio; ĉar pli bonan helpon vi ne trovos. Nenian konsilon ni havas por malesperantoj. Tamen konsilon mi povus doni kaj vortojn mi povus diri al vi. Ĉu vi volas aŭdi ilin? Ili ne estas por ĉies oreloj. Mi ordonas, ke vi venu eksteren antaŭ vian pordon kaj rigardu ĉirkaŭen. Tro longe vi sidadis en ombroj kaj fidis al torditaj rakontoj kaj oblikvaj instigoj.

Malrapide Teodeno lasis sian tronon. Malforta lumo ekkreskis denove en la halo. La virino hastis al la flanko de la reĝo, kaptante lian brakon, kaj per hezitemaj paŝoj la maljunulo depodiiĝis kaj trapaŝis mutece la halon. Vermlango restis kuŝanta sur la planko. Ili alvenis la pordon kaj Gandalfo frapis:

— Malfermu! La Mastro de Markio elvenas!

La pordoklapoj malferme ruliĝis kaj enfajfis akra aero. Vento blovis ĉe la monteto.

— Sendu viajn gardistojn al la ŝtupara subo, — diris Gandalfo. — Kaj vi, damo, lasu lin por iom da tempo kun mi. Mi prizorgos lin.

— Iru, Eovina, fratina filino! — diris la maljuna reĝo. — La tempo de timo jam pasis.

La virino turniĝis kaj reiris malrapide en la domon. Trapasante la pordon ŝi retrorigardis. Serioza kaj pensema estis ŝia rigardo, dum ŝi rigardis la reĝon kun friska kompato en la okuloj. Tre bela estis ŝia vizaĝo, kaj ŝiaj longaj haroj similis riveron el oro. Gracila kaj alta ŝi estis en sia blanka robo ĉirkaŭita de arĝento; sed forta ŝi ŝajnis kaj senceda kiel ŝtalo, filino de reĝoj, Tiel Aragorno la unuan fojon en plena taglumo vidis Eovinan, damon de Rohano, kaj taksis ŝin belega, belega kaj frida, kiel mateno de pala printempo, ankoraŭ ne viriniĝinta. Kaj ŝi nun subite konsciiĝis pri li: alta heredanto de reĝoj, saĝa pro multaj vintroj, grizmantela, kaŝanta potencon kiun ŝi tamen sentis. Dum momento ŝtone senmova ŝi staris, poste turniĝinte rapide ŝi estis for.

— Nun, mastro, — diris Gandalfo, — rigardu vian landon! Spim denove la liberan aeron!

El la portiko supre de la alta teraso ili povis vidi post la rojo la verdajn kampojn de Rohano fadantaj al dista grizo. Kurtenoj da ventblovata pluvo suben oblikvis. La ĉielo supre kaj okcidente ankoraŭ malhelis pro tondro, kaj fora fulmo flagris inter la pintoj de kaŝitaj montetoj. Sed la vento jam blovis el la nordo, kaj la ŝtormo veninta el la oriento estis forpasanta, forruliĝanta suden al la maro. Subite tra ŝirtruo en la nuboj malantaŭ ili strio da sunlumo ponardis malsupren.

La falantaj pluvoj glimis arĝente, kaj malproksime la rivero ekbriletis kiel muara vitro.

— Ne estas tiel mallume ĉi tie, — diris Teodeno.

— Ne, — diris Gandalfo. — Kiel ankaŭ maljuneco ne ŝarĝas viajn ŝultrojn tiom peze, kiom deziras iuj, ke vi sentu. Forĵetu vian apogilon!

El la mano de l’ reĝo la nigra bastono falis klake sur la ŝtonojn. Li rektigis sin, malrapide kiel homo rigida pro longa kurbiĝo al teda tasko. Jam alta kaj rekta li staris, kaj liaj okuloj bluis, dum li rigardis la malfermiĝintan ĉielon.

— Malhelaj estis miaj revoj lastatempe, — li diris, — sed mi sentas min kvazaŭ nove vekiĝinta. Mi jam volas, ke vi venintus pli frue, Gandalfo. Ĉar mi timas, ke vi venis tro malfrue, nur por spekti la lastajn tagojn de mia domo. Ne longe jam staros la alta halo, konstruita de Brego, filo de Eorlo. Fajro voros la altan sidejon. Kion fari?

— Multon, — diris Gandalfo. — Sed unue venigu Eomeron. Ĉu mi ne prave konjektas, ke vi enkarcerigis lin laŭ konsilo de Grimo, kiun ĉiuj krom vi nomas Vermlango?

— Vere, — diris Teodeno. — Li ribelis kontraŭ miaj ordonoj kaj mortminacis Grimon en mia halo.

— Oni povas ami vin kaj tamen ne ami Vermlangon aŭ ties konsilojn, — diris Gandalfo.

— Povas esti. Mi agos laŭ via peto. Voku Hamon al mi. Ĉar li pruviĝis nefidinda kiel pordgardisto, li fariĝu mesaĝisto. Kulpulo venigos al juĝado kulpulon, — diris Teodeno, kaj lia voĉo estis severa, tamen li rigardis Gandalfon kaj ridetis, kaj kiam li tion faris multaj zorgosulketoj forglatiĝis kaj ne revenis.

Kiam Hamo estis vokita kaj foriris, Gandalfo gvidis Teodenon al ŝtona seĝo kaj poste sidigis sin antaŭ la reĝo sur la plej supra ŝtupo. Aragorno kaj ties kunuloj staris proksime.

— Mankas tempo rakonti ĉion, kion vi devus aŭdi, — diris Gandalfo. — Tamen se mia espero ne estos trompita, venos okazo postnelonge kiam mi povos paroli pli abunde. Vidu! Vi eniris danĝeron pli grandan eĉ ol la ruzo de Vermlango kapablus teksi en viajn revojn. Sed jen! Vi ne plu revas. Vi vivas. Gondoro kaj Rohano ne staras solaj. La malamiko estas pli forta ol ni scias taksi, tamen ni havas esperon kiun li ne divenis.

Rapide nun Gandalfo paroladis. Lia voĉo estis mallaŭta kaj kaŝema, kaj neniu krom la reĝo aŭdis tion, kion li diris. Sed ĉiam dum li parolis, lumo brilis pli hele en la okuloj de Teodeno, kaj fine li stariĝis de la seĝo ĝis sia plena kresko, kaj Gandalfo estis apud li, kaj kune ili elrigardis de tiu alta loko orienten.

— Vere, — diris Gandalfo, jam per la voĉo laŭta, akra kaj klara, — tiuvoje troviĝas nia espero, kie sidas nia plej granda timo. La sorto ankoraŭ pendas per fadeno. Tamen ankoraŭ restas espero, se nur ni povos stari nevenkitaj dum iomete da tempo.

Nun ankaŭ la aliaj turnis sian rigardon orienten. Trans la disigajn leŭgojn da tero, tre foren ili rigardis ĝis la rando de l’ vidpovo, kaj espero kaj timo pluportis iliajn pensojn trans malhelajn montojn ĝis la Lando de la Ombro. Kie nun estis la Ringoportanto? Kiel maldika estis la fadeno, per kiu la sorto ankoraŭ pendis! ŝajnis al Legolaso, streĉanta siajn forvidajn okulojn, ke li ekvidas ekbrilon de blanko: eble tre malproksime la sunlumo flagretas sur pinaklo de la Turego Garda. Kaj eĉ pli fore, senfine neatingebla kaj tamen aktuala minaco, estis eta flamlango.

Malrapide Teodeno residiĝis, kvazaŭ laceco ankoraŭ baraktus por regi lin kontraŭ la volo de Gandalfo. Li turniĝis kaj rigardis sian domegon.

— Ve! — li diris, — ĉar jenaj misaj tagoj estas miaj, kaj venas dum mia maljunaĝo anstataŭ tiu trankvilo, kiun mi meritas. Ve pri Boromiro la brava! La junaj pereas kaj la maljunaj restadas, velkantaj. — Li kroĉis siajn genuojn per siaj faltitaj manoj.

1 ... 155 156 157 158 159 160 161 162 163 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)