Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 151 152 153 154 155 156 157 158 159 ... 322
Перейти на страницу:

— Longe tiu estis perdita, — diris Gimlio. — Multaj diradis, ke neniam ĝi estis konstruita krom legende, sed aliaj diris, ke ĝi estis detruita.

— Ĝi estis konstruita, kaj ĝi ne estas detruita, — diris Gandalfo. — Ekde la plej funda kelego ĝis la plej alta pinto ĝi supreniris, ascendante laŭ seninterrompa spiralo de multmilaj ŝtupoj, ĝis ĝi eliris fine en la Durina Turo ĉizita el la viva roko de Zirak-Zigilo, pinaklo de Silvertino.

» Tie sur Celebdilo estis soleca fenestro en la neĝo, kaj antaŭ ĝi troviĝis malvasta spaco, kapturniga aglonesto super la nebuletoj de l’ mondo. Tie la suno brilis arde, sed ĉio sube estis nubvolvita. Li elsaltis, kaj ĝuste kiam mi venis malantaŭe, li denove ekflamis. Ĉeestis neniu atestanto, alie eble en postepoko oni ankoraŭ kantus pri la Lukto sur la Pinto. — Subite Gandalfo ridis. — Sed kion oni dirus kante? Tiuj, kiuj rigardis de fore supozis, ke la monton kronas ŝtormado. Tondron ili aŭdis, kaj fulmo, ili diris, batis al Celebdilo kaj resaltis diserigita je fajrolangoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉirkaŭ ni leviĝis granda fumo, nebuleca kaj vapora. Glacio falis kvazaŭ pluvo. Mi deĵetis mian malamikon, kaj li falis el la alta loko kaj frakasis la montflankon, kie li trafis ĝin en sia ruiniĝo. Poste mallumo envolvis min kaj mi forvagis el pensado kaj tempo kaj mi suriris longe vojojn, pri kiuj mi ne rakontos.

» Nuda mi estis resendita — por mallonga tempo ĝis mia tasko estos finita. Kaj nuda mi kuŝis sur la montosupro. La turo malantaŭe estis polviĝinta, la fenestro malaperinta; la ruina ŝtuparo estis ŝtopita per bruligitaj kaj rompitaj ŝtonoj. Mi estis sola, forgesita, sen eskapebleco sur la malmola korno de la mondo. Tie mi kuŝis gapante supren dum la steloj preterradis, kaj ĉiu tago estis tiel longa kiel vivepoko de la tero. Mallaŭte al miaj oreloj venis la akumulita murmurado de ĉiuj landoj: la ekestiĝo kaj la mortado, la kantoj kaj la ploroj, kaj la malrapida ĉiamdaŭra ĝemado de troŝarĝita ŝtono. Kaj fine Gvajhiro la Ventmastro denove trovis min, kaj li levis min kaj forportis min.

» — Mia ĉiama sorto estas ŝarĝi vin, amiko dumbezona, — mi diris.

» — Ŝarĝo vi foje estis, — li respondis, — sed nun ne tia. Malpeza kiel cigna plumo vi estas en mia krifo. La suno trabrilas vin. Efektive al mi ŝajnas, ke vi ne plu bezonas min: se mi lasus vin fali, vi nur flosus laŭ la vento.

» — Ne lasu min fali! — mi elpuŝis, ĉar mi sentis denove en mi vivon. — Portu min al Lotlorieno!

» — Tiel ja ordonis la Damo Galadriela, kiu sendis min serĉi vin, — li respondis.

» Tiel okazis, ke mi venis al Karas Galadono kaj konstatis, ke vi nur antaŭ nelonge foriris. Mi restis tie en la senaĝa tempo de tiu lando, kie la tagoj alportas kuracon, ne kadukiĝon. Kuracon mi trovis, kaj mi estis vestita per blanko. Konsilojn mi donis kaj konsilojn prenis. El tie laŭ strangaj vojoj mi venis, kaj mesaĝojn mi portas al iuj el vi. Al Aragorno mi laŭordone devas diri:

Dunadanoj nun kie, Elesar’, Elesaro? Kial disvagas via parencaro? Nun la perditoj jam devas eltajdi, kaj la Griza Korpuso el nordo alrajdi. Sed mallumas la pado de via fatalo: mortintoj spionas pri l’ voj’ al la maro.

Al Legolaso ŝi sendis jenon:

Legolas’ Verdfolio, jam en la arbaro vi vivis en ĝoĵo. Vin gardu de l’ maro! Se borde vi aŭdos la kriĉon de l’ mevo, prosperos ne plu en arbar’ via revo.

Gandalfo eksilentis kaj fermis siajn okulojn.

— Do neniun mesaĝon ŝi sendis al mi? — diris Gimlio kaj klinis sian kapon.

— Malklaraj estas ŝiaj vortoj, — diris Legolaso, — kaj malmulton ili signifas al la ricevintoj.

— Tio ne konsolas, — diris Gimlio.

— Kio do? — diris Legolaso. — Ĉu vi volas, ke ŝi parolu al vi malkaŝe pri via morto?

— Jes, se nenio alia dirindus.

— Kio estas tio? — diris Gandalfo, malfermante siajn okulojn. — Jes, mi opinias, ke mi kapablas diveni, kion signifas ŝiaj vortoj. Mi pardonpetas, Gimlio! Mi meditis denove pri la mesaĝoj. Sed efektive ŝi sendis al vi vortojn kaj nek malklarajn, nek malĝojajn.

» — Al Gimlio, filo de Gloino, — ŝi diris, — transdonu saluton de lia Damo. Portanto de miaj haroj, kien ajn vi iras, mia penso akompanas vin. Sed zorgu almeti vian hakilon al la arbo ĝusta!

— En feliĉa horo vi revenis al ni, Gandalfo, — kriis la gnomo, kapriolante dum li laŭte kantis en la stranga gnoma lingvo. — Ek, ek! — li kriis, svingante sian hakilon. — Ĉar la kapo de Gandalfo estas jam dankata, ni trovu kapon prave fendendan!

— Tia ne estos longe serĉata, — diris Gandalfo, stariĝante de sur la seĝo. — Venu! Ni jam eluzis la tutan tempon, permesatan al kunveno de disestintaj amikoj. Jam necesas rapidi.

Li volvis sin denove per sia malnova ĉifona mantelo, kaj gvidis ilin sur la vojon. Sekvante lin ili subeniris rapide de la alta breto kaj reiris tra la arbaro laŭ la bordo de Entvaŝo. Ili neniun plian vorton parolis ĝis ili staris denove sur la herbo for de la rando de Fangorno. Iliaj ĉevaloj tute ne estis videblaj.

— Ili ne revenis, — diris Legolaso. — La marŝo estos laciga!

— Mi ne marŝos. La tempo urĝas, — diris Gandalfo. Poste, levante sian kapon li eligis longan fajfon. Tiel klara kaj penetra estis la noto, ke la aliaj staris mirigitaj, aŭdante tian sonon el tiuj maljunaj barbaj lipoj. Trifoje li fajfis; kaj tiam ŝajnis al ili, ke ili aŭdas mallaŭtan kaj foran henon de ĉevalo alportita de la ebenaĵo per la orienta vento. Ili atentis scivolante. Post nelonge aŭdiĝis sono de hufoj, komence apenaŭ pli ol tremeto de la tero perceptebla nur de Aragorno, dum li kuŝis sur la herbo, poste pli kaj pli laŭtiĝanta kaj klariĝanta ĝis rapida takto.

— Venas pli ol unu ĉevalo, — diris Aragorno.

— Certe, — diris Gandalfo. — Ni estas tro peza ŝarĝo por unu ĉevalo.

— Ili estas tri, — diris Legolaso, rigardante al la ebenaĵo. — Vidu kiel ili kuras! Jen Hasufelo, kaj jen apud ĝi mia amiko Arodo. Sed estas alia, kiu kuregas antaŭe: ĉevalo tre granda. Ties similulon mi neniam antaŭe vidis.

— Kaj neniam vidos denove, — diris Gandalfo. — Tiu estas Ombrofakso. Ĝi estas la ĉefa en la Mearasoj, princo de l’ ĉevaloj, kaj eĉ Teodeno, reĝo de Rohano, neniam vidis pli grandiozan. Ĉu ĝi ne brilas kiel arĝento kaj kuras tiel flue, kiel rapida rojo? Ĝi venis por mi: la ĉevalo de la Blanka Rajdanto. Ni iros kune al batalo.

Ĝuste dum parolis la maljuna sorĉisto, la granda ĉevalo paŝegis al ili supren laŭ la deklivo; ĝia felo brilis kaj ĝiaj kolharoj fluis pro la vento de ĝia rapideco. La du aliaj sekvis ne tre malantaŭe. Tuj kiam Ombrofakso vidis Gandalfon, ĝi bridis sian kuradon kaj henis laŭte; poste ĝi trotis milde antaŭen, klinis sian fieran kapon kaj frotis siajn grandajn naztruojn sur la nuko de la maljunulo.

Gandalfo karesis ĝin.

— Longas la vojo el Rivendelo, mia amiko, — li diris, — sed vi estas saĝa kaj rapida kaj venas laŭ la bezono. Malproksimen ni rajdu jam kune, kaj neniam denove disiĝu en tiu ĉi mondo!

Baldaŭ la aliaj ĉevaloj alvenis kaj staris kviete apude, kvazaŭ atendante ordonojn.

— Ni iros tuj al Meduseldo, la halo de via mastro Teodeno, — diris Gandalfo, alparolante ilin seriozmiene. Ili klinis siajn kapojn. — La tempo urĝas, do kun via permeso, miaj amikoj, ni ekrajdos. Mi petagas, ke vi tiom rapidu, kiom vi povas. Hasufelo portos Aragornon kaj Arodo Legolason. Gimlio sidiĝos antaŭ mi, kaj laŭ sia konsento Ombrofakso portos nin ambaŭ. Ni atendos nun nur por iom trinki.

1 ... 151 152 153 154 155 156 157 158 159 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)