Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 152 153 154 155 156 157 158 159 160 ... 322
Перейти на страницу:

— Jam mi komprenas parton de la pasintnokta enigmo, — diris Legolaso leĝere sursaltante la dorson de Arodo. — Eble niaj ĉevaloj komence fuĝis pro timo, sed poste ili renkontis Ombrofakson, sian ĉefon, kaj salutis ĝin ĝoje. Ĉu vi sciis, ke ĝi estas proksime, Gandalfo?

— Jes, mi sciis. Mi turnis miajn pensojn al ĝi, ordonante ĝin rapidi; ĉar hieraŭ ĝi estis fora en la sudo de tiu ĉi lando. Rapide ĝi portu min reen!

Gandalfo parolis nun al Ombrofakso, kaj la ĉevalo ekiris sufiĉe rapide, sed ne pli rapide ol kapablis la aliaj. Post iomete da tempo ĝi subite sin turnis kaj elektinte lokon, kie la bordoj malpli altis, ĝi travadis la riveron kaj poste kondukis ilin rekte suden sur ebenan terenon, senarban kaj larĝan. La vento pasis grizonde tra la senfinaj mejloj da herbo. Vidiĝis nenia indiko pri vojo aŭ pado, sed Ombrofakso nek haltis nek hezitis.

— Ĝi direktiĝas nun rekte al la haloj de Teodeno sub deklivoj de la Blankaj Montoj, — diris Gandalfo. — Estos pli rapide tiel. La tero estas pli firma en la Orientujo, kie kuŝas la ĉefa vojo norden, trans la rivero, sed Ombrofakso konas la vojon tra ĉiu marĉejo kaj kavaĵo.

Dum multaj horoj ili plurajdis tra la herbejoj kaj riverterenoj. Ofte la herbo tiel altis, ke ĝi atingis ĝis super la genuoj de la rajdantoj, kaj iliaj ĉevaloj ŝajnis naĝi en grizverda maro. Ili alvenis multajn kaŝitajn lagetojn kaj larĝajn areojn de kareksoj balanciĝantaj super malsekaj kaj perfidemaj marĉoj; sed Ombrofakso trovis la vojon kaj la aliaj ĉevaloj sekvis ĝian falĉopaŝadon. Malrapide la suno sinkis el la ĉielo en la okcidenton. Rigardante trans la grandan ebenaĵon, la rajdantoj momente vidis ĝin kvazaŭ ruĝan fajron sinkantan en la herbon. Malalte ĉe rando de l’ vidkapablo ŝultroj de la montoj glimis ruĝe ambaŭflanke. Fumo ŝajnis leviĝi kaj malheligi la sunan diskon ĝis koloro de sango, kvazaŭ ĝi ĉendus la herbon subirante sub la randon de la tero.

— Tie kuŝas la Breĉo de Rohano, — diris Gandalfo. — Ĝi estas nun preskaŭ rekte okcidente de ni. Tiudirekte kuŝas Isengardo.

— Mi vidas grandan fumon, — diris Legolaso. — Kio estas tio?

— Batalo kaj milito! — diris Gandalfo. — Rajdu plu!

6

La Reĝo de l’ Ora Halo

Ili daŭre rajdis tra sunsubiro, lanta krepusko kaj densiĝanta nokto. Kiam fine ili haltis kaj elseliĝis, eĉ Aragorno estis malsupla kaj lacega. Gandalfo permesis al ili nur kelkajn horojn da ripozo. Legolaso kaj Gimlio dormis, kaj Aragorno kuŝis plata, etendita surdorse; sed Gandalfo staris apogante sin per sia bastono, rigardante en la mallumon, orienten kaj okcidenten. Ĉio silentis, kaj malestis signo kaj sono de ajna vivantaĵo. La nokton striis longaj nuboj rapidantaj pro malvarmega vento, kiam ili denove leviĝis. Sub la frida lumo ili denove ekiris, rapidaj kiel la taga lumo.

Pasis horoj kaj senhalte ili plurajdis. Gimlio ekdormis kaj falus de la sidloko, se Gandalfo ne kaptus kaj skuus lin. Hasufelo kaj Arodo, lacaj sed fieraj, sekvis sian senlacan estron, grizan ombron apenaŭ videblan antaŭ ili. Pasis la mejloj. La kreskanta luno sinkis en la nuboplenan okcidenton.

Amara frido eniris la aeron. Malrapide en la oriento la mallumo fadis al malvarma grizo. Ruĝaj lumstrioj saltis super la nigraj muroj de Emin Muilo fore maldekstre. Tagiĝo venis klara kaj hela; vento transblovis ilian vojon, rapidanta tra la kurbiĝintaj herboj. Subite Ombrofakso haltis kaj henis. Gandalfo fingromontris antaŭen.

— Vidu! — li kriis, kaj ili levis siajn lacajn okulojn. Antaŭ ili staris la montoj de la sudo: blankpintaj kaj nigre striitaj. La herbejoj ruliĝis kontraŭ la montetojn kiuj ariĝis ĉe la subo kaj fluis en multajn valojn ankoraŭ malklarajn kaj malhelajn, netuŝitajn per la aŭrora lumo, serpentumantajn en la koron de l’ grandaj montoj. Ĝuste antaŭ la vojaĝantoj la plej larĝa el tiuj valoj malfermiĝis kvazaŭ longa golfo inter la montetoj. Fore interne ili ekvidis kunfalintan mont-amason kun unusola alta pinto; ĉe l’ enirejo de la valo sentinelis soleca altaĵo. Ĉirkaŭ ties subo fluis kiel arĝenta fadeno, la rivereto kiu eliris el la valo; sur ties supro ili ekvidis, ankoraŭ tre fore, brileton de la leviĝanta suno, ekbrilon de oro.

— Parolu, Legolaso! — diris Gandalfo. — Sciigu al ni, kion vi vidas tie antaŭ ni!

Legolaso rigardadis antaŭen, ombrumante siajn okulojn kontraŭ la ebenaj strioj de l’ nove supreniĝinta suno.

— Mi vidas blankan rivereton, kiu malsupreniĝas de la neĝoj, — li diris. — Kie ĝi eliras el la ombreco de la valo, leviĝas verda monteto oriente, ĉirkaŭas ĝin barilo kaj forta muro kaj dorna palisaro. Interne leviĝas tegmentoj de domoj; kaj meze, starigita sur verda teraso, troviĝas granda palaco de homoj. Kaj ŝajnas al miaj okuloj, ke ĝi estas ore tegmentita. Ties lumo brilas malproksimen tra la lando. Oraj estas ankaŭ la fostoj de ĝia pordego. Tie staras homoj en brila armaĵo; sed ĉio alia interne de la kortoj ankoraŭ dormas.

— Edoraso nomiĝas tiuj kortoj, — diris Gandalfo, — kaj Meduseldo estas tiu ora palaco. Tie loĝas Teodeno, filo de Tengelo, reĝo de Rohana Markio. Ni venas kun la tagleviĝo. Jam la vojo etendiĝas klare videbla antaŭ ni. Sed ni devos rajdi pli singarde; ĉar milito disvastiĝas, kaj la rohananoj — la ĉevalmastroj — ne dormas eĉ se tiel ŝajnas de fore. Elingigu neniun armilon, parolu neniun vorton orgojlan, mi konsilas al vi ĉiuj, ĝis ni alvenos antaŭ la seĝon de Teodeno.

La mateno estis hela kaj klara ĉirkaŭ ili, kaj kantis birdoj, kiam la vojaĝantoj venis al la rivereto. Tiu subenfluis rapide sur la ebenaĵon, kaj preter la montetosuboj turniĝis trans ilian vojon laŭ larĝa kurbiĝo, fluante orienten por aldoniĝi al Entvaŝo fore en ties karikŝtopitaj fluejoj. La tero estis verda: en la malsekaj herbejoj kaj laŭlonge de la herbkovritaj bordoj de la rivereto kreskis multaj salikoj. Jam en tiu ĉi suda lando ili ekruĝiĝis ĉe la fingropintoj, sentante alproksimiĝon de la printempo. Tra la rivereto estis pasejo inter malaltaj bordoj multe tramplita pro transiro de ĉevaloj. La vojaĝantoj transiris kaj alvenis larĝan sulkoplenan padon, kondukantan al la altejoj.

Sube de la murhava monteto la pado iris sub la ombron de multaj altaĵetoj altaj kaj verdaj. Sur ties okcidentaj flankoj la herbo estis blanka kvazaŭ pro driva neĝo: etaj floroj kreskis tie kvazaŭ sennombraj steloj inter la herberoj.

— Vidu! — diris Gandalfo. — Kiom belas la helaj okuloj en la herbo! Ĉiamgardo ili nomiĝas, simbelmyne en tiu ĉi lando de homoj, ĉar ili burĝonas en ĉiu jarsezono kaj kreskas kie mortintoj ripozas. Jen! Ni venis al la grandaj dolmenoj, kie la prauloj de Teodeno dormas.

— Sep tumuloj maldekstre kaj naŭ dekstre, — diris Aragorno. — Multaj longaj homvivoj pasis de kiam la ora halo estis konstruita.

— Kvincent-foje falis la ruĝaj folioj en Mornarbaro en mia hejmo post tiam, — diris Legolaso, — kaj nur mallonga tempo tio ŝajnas al ni.

— Sed al la rajdantoj de Rohano tio ŝajnas tiel antaŭlonga, — diris Aragorno, — ke la konstruo de tiu ĉi domo estas nur memoro en kanto, kaj la jaroj antaŭ ni estas perditaj en la nebulo de la tempo. Nun ili nomas tiun ĉi landon sia propra hejmo, kaj ilia lingvo estas disigita de ilia norda parencaro. — Poste li ekĉantis en lanta lingvo nekonata al la elfo kaj la gnomo, tamen ili aŭskultis, ĉar enestis forta muzikeco.

— Mi supozas, ke tio estas la lingvo de la rohananoj, — diris Legolaso, — ĉar ĝi similas tiun ĉi landon mem; parte riĉa kaj ruliĝanta, kaj cetere malmola kaj severa kiel la montoj. Sed mi ne konjektas, kion ĝi signifas, krom ke ĝin ŝarĝas la malĝojo de mortemaj homoj.

— Tion ĝi signifas en la Komuna Lingvo, — diris Aragorno, — proksimume tiel mi kapablas traduki:

Kie ĉeval’ kaj rajdanto? Kie la korn’ sonoranta? Kie la kask’ kaj armaĵo, kaj hela hararo soranta? Kie la mano sur harpo, kaj ruĝa fajro brulanta? Kie printemp’ kaj rikolto, kaj alta gren’ maturanta? Kiel pluv’ sur montet’ ili pasis, kiel enherbeja vento; tagoj postmonte en ombron sinkis al okcidento. Kiu rikoltos la fumon de l’ ligna brul’ mortsvenanta, aŭ vidos fluantan jararon de l’ maro revenanta?
1 ... 152 153 154 155 156 157 158 159 160 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)