Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 150 151 152 153 154 155 156 157 158 ... 322
Перейти на страницу:

— Sed la hobitoj! — Legolaso intermetis. — Ni longe vojaĝis serĉante ilin kaj ŝajnas, ke vi scias, kie ili estas. Kie ili nun estas?

— Kun Arbobarbo kaj la entoj, — diris Gandalfo.

— La entoj! — ekkriis Aragorno. — Do troviĝas vero en la malnovaj legendoj pri la loĝantoj en la arbarprofundoj kaj la gigantaj paŝtistoj de l’ arboj, ĉu? Ĉu ankoraŭ troviĝas entoj en la mondo? Mi supozis ilin nur memoraĵo el la tagoj praaj, se entute ili iam estis pli ol legendo el Rohano.

— Legendo el Rohano! — kriis Legolaso. — Ne, ĉiu elfo en Sovaĝujo kantis kantojn pri la maljunaj onodroj kaj ties longa malĝojo. Tamen eĉ inter ni ili estas nur memoraĵo. Se mi renkontus tian ankoraŭ promenantan en tiu ĉi mondo, tiam mi efektive denove sentus min juna! Sed Arbobarbo: tio estas nur traduko de Fangorno en la Komunan Lingvon; tamen vi parolas pri persono. Kiu estas tiu ĉi Arbobarbo?

— Ha, nun vi postulas multon, — diris Gandalfo. — Tiu malmulto, kiun mi scias pri lia longa lanta historio, fariĝus rakonto, por kiu ni ne disponas tempon. Arbobarbo estas Fangorno, la gardisto de l’ arbarego. Li estas la plej maljuna el la entoj, la plej maljuna vivanto, kiu ankoraŭ promenas sub la suno sur tiu ĉi Mez-Tero. Mi vere esperas, Legolaso, ke vi eble iam renkontos lin. Gaja kaj Grinĉjo estis bonŝancaj: ili renkontis lin ĉi tie, ĝuste kie ni sidas. Li venis ĉi tien antaŭ du tagoj kaj forportis ilin al sia loĝejo en la foro ĉe la radikaro de la montoj. Li ofte venas ĉi tien, precipe kiam lia menso estas maltrankvila kaj ĝenas lin onidiroj el la ekstera mondo. Mi vidis lin antaŭ kvar tagoj paŝeganta inter la arboj, kaj mi opinias, ke li vidis min, ĉar li paŭzis; sed mi ne parolis, ĉar mi estis peza pro la pensoj kaj laca post mia lukto kontraŭ la Okulo de Mordoro; kaj ankaŭ li ne parolis, nek vokis mian nomon.

— Eble ankaŭ li supozis vin Sarumano, — diris Gimlio. — Sed vi parolas pri li kvazaŭ pri amiko. Mi supozis, ke Fangorno estas danĝera.

— Ĉu danĝera! — kriis Gandalfo. — Kaj ankaŭ mi, tre danĝera: pli danĝera ol iu ajn renkontota de vi, krom se vi estos vive trenata antaŭ la seĝon de la Malluma Mastro. Kaj Aragorno estas danĝera, kaj Legolaso estas danĝera. Vi estas ĉirkaŭita de danĝeroj, Gimlio filo de Gloino; ĉar vi mem estas danĝera viamaniere. Certe la arbarego Fangorno estas danĝeroplena — ne malpleje por tiuj, kiuj tro agopretas hakile; kaj Fangorno mem, ankaŭ li estas danĝeroplena; tamen malgraŭ tio li estas saĝa kaj bonfarema. Sed nun lia longa lanta kolero ekelverŝiĝas kaj plenigas la tutan arbaregon. La alveno de l’ hobitoj kaj la informoj, kiujn ili alportis, igis ĝin elverŝiĝi: baldaŭ ĝi fluos inunde; sed ĝia tajdo estas direktita kontraŭ Sarumanon kaj la hakilojn de Isengardo. Io estas okazonta, kiu ne okazis depost la Praaj Tagoj: la entoj vekiĝos kaj trovos, ke ili estas fortaj.

— Kion ili faros? — demandis Legolaso mirigite.

— Mi ne scias, — diris Gandalfo. — Mi opinias, ke ili mem ne scias. Mi scivolas. — Li silentiĝis, kun la kapo penseme klinita.

La aliaj rigardis lin. Ekbrilo de sunlumo tra nuboj pasantaj trafis liajn manojn, kiuj nun kuŝis polmosupre sur lia sino: ili ŝajnis plenigitaj de lumo kiel tason plenigas akvo. Finfine li suprenrigardis rekte al la suno.

— La mateno foruziĝas, — li diris. — Baldaŭ ni devos ekiri.

— Ĉu ni iros trovi niajn amikojn kaj vidi Arbobarbon? — demandis Aragorno.

— Ne, — diris Gandalfo. — Ne tiun vojon vi devos iri. Mi parolis vortojn esperoplenajn. Sed nur esperoplenajn. Espero ne estas venko. Milito atencas nin kaj ĉiujn niajn amikojn, milito, en kiu nur uzado de la Ringo kapablus certigi nin pri venko. Tio plenigas min de granda malĝojo kaj granda timo: ĉar multo estas detruota kaj ĉio eble perdiĝos. Mi estas Gandalfo, Gandalfo la Blanka, sed Nigra eĉ pli potencas.

Li stariĝis kaj forrigardis orienten, mane ombrumante la okulojn, kvazaŭ li vidus aferojn malproksimajn, kiujn neniu el ili povis vidi. Poste li skuis sian kapon.

— Ne, — li diris mallaŭte, — tio progresis trans nian atingopovon. Almenaŭ pri tio ni ĝoju. Ne plu eblas tentiĝi al uzado de l’ Ringo. Ni devas malsupreniri fronte al danĝero preskaŭ malesperiga, sed tiu lasta mortminaco estas forigita. — Li turniĝis. — Atentu, Aragorno, filo de Aratorno! Ne bedaŭru vian elekton en la valo de Emin Muilo, nek nomu tion vana persekutado. Vi elektis inter duboj la vojon, kiu ŝajnis ĝusta: la elekto estis prava kaj ĝi estas pravigita. Ĉar tiel ni renkontiĝis ĝustatempe, kaj alie eble ni renkontiĝus tro malfrue. Sed la serĉado por viaj kunuloj finiĝis. Via venonta vojaĝo estas signita per via donita promeso. Vi devos iri al Edoraso kaj aliri Teodenon en ties halo. Ĉar vi estas bezonata. La lumon de Andurilo oni jam devas malkovri en la batalo jam delonge atendita. Ekzistas milito en Rohano, kaj pli grava misaĵo: Teodeno statas malbone.

— Do mi ne plu revidos la gajajn junajn hobitojn, ĉu? — diris Legolaso.

— Tion mi ne diris, — diris Gandalfo. — Kiu scias? Paciencu. Iru kien vi devas iri, kaj esperu! Al Edoraso! Ankaŭ mi iras tien.

— Longa marŝo estas tio por viro, ĉu juna ĉu maljuna, — diris Aragorno. — Mi timas, ke la batalo finiĝos longe antaŭ ol mi venos tien.

— Ni vidos, ni vidos, — diris Gandalfo. — Ĉu vi venos nun kun mi?

— Jes, ni ekiros kune, — diris Aragorno. — Sed mi ne dubas, ke vi venos tien antaŭ mi, se vi volos. — Li stariĝis kaj longe rigardis Gandalfon. La aliaj silente rigardis ilin starantajn tie fronte unu al la alia. La griza figuro de la viro, Aragorno filo de Aratorno, estis alta kaj ŝtone severa, kun la mano sur la tenilo de la glavo; li aspektis kvazaŭ reĝo el la maraj nebuloj surpaŝus la bordojn de homoj malpli grandiozaj. Antaŭ li ĝibiĝis la maljunula figuro, blanka, nun brilanta pro ia lumo ĉendita interne, kurba, ŝarĝita de jaroj, sed posedanta potencon pli grandan ol la potenco de reĝoj.

— Ĉu mi ne prave diris, Gandalfo, — diris Aragorno finfine, — ke vi povus iri kien ajn vi volus pli rapide ol mi? Kaj ankaŭ tion ĉi mi diras: vi estas nia estro kaj nia standardo. La Malluma Mastro havas Naŭ. Sed ni havas Unu, pli potencan ol ili: la Blankan Rajdanton. Li trapasis la fajron kaj la abismon, kaj lin ili timos. Ni iros tien, kien li gvidos.

— Jes, kune ni sekvos vin, — diris Legolaso. — Sed unue, malŝarĝus mian koron, Gandalfo, aŭdi, kio okazis al vi en Morio. Ĉu vi ne volas rakonti al ni? ĉu vi ne povas paŭzi eĉ por sciigi al viaj amikoj, kiel vi saviĝis?

— Mi jam paŭzis tro longe, — respondis Gandalfo. — Tempo urĝas. Sed se jaro estus disponebla, mi ne rakontus al vi la tuton.

— Do rakontu al ni, kion vi volas kaj la tempo permesas! — diris Gimlio. — Ek, Gandalfo, sciigu al ni, kion vi spertis kun la balrogo.

— Tiun ne nomu! — diris Gandalfo, kaj momente ŝajnis, ke dolornubo trapasis lian vizaĝon, kaj li sidis silenta, aspektante morte maljuna. — Longe mi falis, — li diris finfine, malrapide, kvazaŭ nur malfacile repensante. — Mi falis longe, kaj li falis kun mi. Lia fajro ĉirkaŭis min. Mi estis brulvundita. Tiam ni plonĝis en profundan akvon kaj ĉio estis senluma. Frida tio estis kiel la tajdo de morto: ĝi preskaŭ glaciigis mian koron.

— Profunda estas la abismo, kiun traarkas la Durina Ponto, kaj neniu iam sondis ĝin, — diris Gimlio.

— Tamen ĝi havas fundon, preter lumo kaj scio, — diris Gandalfo. — Tien mi finfine venis ĝis la plej fora ŝtona fundamento. Li daŭre akompanis min. Lia fajro estis estingita, sed jam li estis io ŝlima, pli forta ol strangola serpento. Ni luktis fore sub la viva tero, kie la tempon oni ne kalkulas. Ĉiam denove li ekkaptis min kaj ĉiam denove mi hakis lin, ĝis fine li fuĝis en la senlumajn tunelojn. Ilin ne konstruis la popolo de Durino, Gimlio filo de Gloino. Forege sub la plej profunda fosado de la gnomoj la mondon maĉas aĵoj sennomaj. Eĉ Saŭrono ne konas ilin. Ili estas pli aĝaj ol li. Nun mi promenis tie, sed mi alportos neniun raporton, kiu malheligu la tagan lumon. En tiu malespero mia sola espero estis mia malamiko, kaj mi persekutis lin kaptinte lian kalkanon. Tiel li gvidis min finfine ĝis la sekretaj vojoj de Ĥazad-Dumo: tro bone li konis ilin ĉiujn. Ĉiam supren ni jam iris, ĝis ni venis la Senfinan ŝtuparon.

1 ... 150 151 152 153 154 155 156 157 158 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)