La Tronpretendantoj [en Esperanto]
- Автор: Ибсен Генрик
- Язык: эсперанто
- Год: Jec Scandinavia a/s
- Переводчик: Odd Tangerud
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «La Tronpretendantoj [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
DUKO SKULE
(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al Håkon:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!
EPISKOPO NIKOLAS
Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! – Reĝo, lastan fojon, – ĉu Vi volas dividi kun la duko?
HÅKON
Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!
EPISKOPO NIKOLAS
Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) Viljam!
DUKO SKULE
(mallaŭte) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS
(ne lin aŭskultante) Viljam! (Viljam envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?
SIRA VILJAM
Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?
SIRA VILJAM
Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.
EPISKOPO NIKOLAS
Hm, neniu povas scii -; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, – donu ĝin al la eklezio, – kaj legu aldone sep grandajn komunajn preĝojn.
SIRA VILJAM
Sinjoro, Dio estos al Vi graca!
EPISKOPO NIKOLAS
Sep aldonajn preĝojn, mi diras – por tio per kio mi pekos ĉi-nokte! Iru, iru! (Viljam foriras; la episkopo turnas sin al Skule.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, – kion vi tiam farus?
DUKO SKULE
Je la nomo de Dio, – tiam li ja estu reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la ĝusta?
DUKO SKULE
Klini min kaj lin servi.
EPISKOPO NIKOLAS
(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al Skule) Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al paciĝo -
DUKO SKULE
Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Unue iu alia afero; – mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj -
DUKO SKULE
(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili -
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu la liston.
DUKO SKULE
Bone, bone; kiel Vi volas.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu -
DUKO SKULE
(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.
EPISKOPO NIKOLAS
(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!
HÅKON
(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!
(Sira Viljam kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)
DUKO SKULE
(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!
EPISKOPO NIKOLAS
Eternaj tempoj! (triumfe:) Perpetuum mobile!
DUKO SKULE
Je la beateco de niaj animoj, – kie estas la letero de Trond pastro!
EPISKOPO NIKOLAS
(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!
DUKO SKULE
(ekster si mem) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS
Estas tiu, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantaŭen sur la benko kaj mortas)
DUKO SKULE
(ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per la manoj) Dio vi ĉiopova!
MONAĤOJ
(venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas!
KELKAJ VOĈOJ
Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte!
ALIULOJ
Ridiĝis laŭte el la angulo! – Kriiĝis: “Ni havas lin!” – Ĉiuj lumoj estingiĝis!
HÅKON
Nun mortis episkopo Nikolas.
MONAĤOJ
(fuĝas elen dekstre) Pater noster, – pater noster!
HÅKON
(proksimiĝas al Skule kaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ ol li mortis; – sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, – ni du ne povos kune antaŭeniri.
DUKO SKULE
(rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri -?
HÅKON
Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre)
DUKO SKULE
La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! – Ne, – agi mi devas; – ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al Viljam:) Kien iris la reĝo?
SIRA VILJAM
(timigata) Kristo liberigu min, – kion Vi volas al li?
DUKO SKULE
Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre)
SIRA VILJAM
(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; – mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)
ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO
(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; Margrete sidas genue ĉe la infano.)
MARGRETE
(lulas kaj kantas:)
Altiĝas la plafono
al la ĉiel’ por vi;
nun flugas eta Håkon
en sia sonĝ’ al Di’.
Metiĝis jen ŝtuparo
de l’ ter’ al la ĉiel’;
ascendas eta Håkon
al supro kun anĝel’.
La anĝelet’ de Dio,
infan’, li gardas vin;
Di’ benu etan Håkon,
kungardas mi, patrin’.
(Mallonga paŭzo. Duko Skule envenas de la fono.)
MARGRETE
(ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! – Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto!
DUKO SKULE
Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo?
MARGRETE
Ĉe episkopo Nikolas.
DUKO SKULE
Hm, – nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie.
MARGRETE
Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj?
DUKO SKULE
Mi bonvolus.
MARGRETE
Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi – (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo)
DUKO SKULE
Via infano!
MARGRETE
Jes, tiu ĉarma infano estas mia; – ĉu ne estas mirinde? Li nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn – ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, – sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, – kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn)
DUKO SKULE
Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris.
MARGRETE
Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, – kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. – Ho, estas kvazaŭ mi ne vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas tie, – aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo -