La Tronpretendantoj [en Esperanto]
- Автор: Ибсен Генрик
- Язык: эсперанто
- Год: Jec Scandinavia a/s
- Переводчик: Odd Tangerud
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «La Tronpretendantoj [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
DUKO SKULE
Nu?
EPISKOPO NIKOLAS
Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun ĝi.
DUKO SKULE
Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta!
EPISKOPO NIKOLAS
Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas.
SIRA VILJAM
(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la strato.
EPISKOPO NIKOLAS
Bonvena li estu. (Viljam eliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.
DUKO SKULE
Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa -
EPISKOPO NIKOLAS
Ne pri venĝo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno super ĉiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi fariĝos reĝo, punu ilin; Vi tion promesas?
DUKO SKULE
Mi promesas kaj ĵuras; – sed la letero de Trond pastro -!
EPISKOPO NIKOLAS
Vi scios, kie ĝi estas; – sed, jen vidu -; la reĝo venas; – kaŝu la liston pri niaj malamikoj!
(La duko kaŝas la dokumenton; samtempe envenas Håkon de dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS
Bonvenon ĉe la funebra festeno, sinjoro reĝo!
HÅKON
Akre Vi kontraŭstaris min je ĉiuj okazoj; sed nun tio estu forgesita kaj pardonita; la morto forviŝas eĉ la plej grandan kalkulon.
EPISKOPO NIKOLAS
Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la reĝo! Sinjoro, kion Vi ĉi-vespere faris kontraŭ maljuna pekulo, dekoble -
HÅKON
Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min ĉi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi aranĝas por mi tian renkonton.
EPISKOPO NIKOLAS
Renkonton, sinjoro?
DUKO SKULE
Estas al mi, ke la reĝo aludas. Ĉu Vi, sinjoro episkopo, volas certigi al reĝo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis pri lia veno, antaŭ ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.
EPISKOPO NIKOLAS
Aĥ, aĥ; ĉiu kulpo kuŝas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta viro la tutan lastan jaron; malmulte aŭ nenion mi aŭdis pri la aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la altaj parencoj!
HÅKON
Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaŭ, episkopo Nikolas, kaj Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)
DUKO SKULE
(mallaŭte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!
EPISKOPO NIKOLAS
(subite kaj kun sovaĝa forto) Atendu, reĝo Håkon!
HÅKON
(haltas) Kio nun?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne rajtas iri el tiu ĉi ĉambro, antaŭ ol maljuna episkopo Nikolas parolis sian lastan vorton!
HÅKON
(senvole metas la manon sur la glavon) Ĉu vi eble venis al Viken kun forta aro, duko?
DUKO SKULE
Mi ne respondecas en tio ĉi.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas funebra ceremonio en la domo, tie la mortanto estas la unua homo en la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas – tiel foren kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran funebran paroladon; en antaŭa tempo mi ĉiam timis, ke reĝo Sverre estus ĝin faronta -
HÅKON
Ne parolu tiel sovaĝe, sinjoro!
DUKO SKULE
Vi fortranĉas el la kara momento, kiu restas al vi!
HÅKON
Via okulo jam estas inerta!
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaŭ vidas Vin, kie Vi staras; sed ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn tie -; aŭskultu kaj lernu, reĝo! – Mia parencaro estis la plej potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el ĝi; Mi volis esti la plej granda el ili ĉiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi komencis avidi faregojn; Ŝajnis al mi, ke ne eblis atendi ĝis mi maturiĝus; – ekstaris reĝoj kun malpli da rajto ol mi, – Magnus Erlingsson, Sverre pastro -; ankaŭ Mi volis esti reĝo; sed unue estro, – estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie la unuan fojon mi partoprenis. La suno leviĝis, kaj fulmis miloj da brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaŭ al ludo; sole mi sentis min prema en la koro. Sovaĝe atakis nia aro; sed mi ne povis aliri – mi timis! Ĉiuj aliaj estroj de Magnus batalis maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fuĝis supren la Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaŭ ol mi reatingis la fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestaĵojn en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; – ankaŭ mi devis lavi la miajn, sed ne pro sango. Jes, reĝo, mi estis timema; kreita por estri – kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaŭ fulmo; post tiu horo mi malamis ĉiun viron; mi preĝis sekrete en la preĝejoj, mi ploris kaj genuis ĉe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris sanktajn promesojn; streĉe mi provis en batalo post batalo, ĉe Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, – ĉiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion laŭte kaj moke, kaj de tiu tago ĉiu viro en la aro ridis, kiam Nikolas Arnason antaŭeniris milite vestita. – Timema, timema -, kaj tamen mi volis esti estro, volis esti reĝo, sentis min ja kreita reĝo, povus antaŭenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la sanktuloj mem, kiuj ŝlosis por mi la barilon…
HÅKON
Ne plendu pri la ĉielo, episkopo! Vi multe malamis!
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami. Belajn virinojn, – ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; – sed mi spertis en tio kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forŝtelita ekde la naskiĝo; – la bolanta donaco de la deziro – kaj tamen kriplulo! Jen mi do fariĝis pastro; reĝo aŭ pastro tiu viro devas esti, kiu volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! Jes, al unu eklezia ago la ĉielo precipe kreis min, – tiu atingi la altajn tonojn, – kanti per virina voĉo en la grandaj ekleziaj festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi – la duonulo – kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por sia vivotasko! Estis tempoj, kiam ŝajnis al mi, ke tia postulo povus esti merita; jen mi kuŝis sur la malsanlito, frapita de timo por puno kaj juĝo! Nun tio pasis; restas en mi medolo en la animaj artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraŭ mi, ke oni faris maljustaĵon; mi estas la plendanto!
DUKO SKULE
(mallaŭte) Sinjoro – la letero! Ne restas por Vi longa tempo!
HÅKON
Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!
EPISKOPO NIKOLAS
La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo kontraŭstaris min kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la lando -
HÅKON
Ha – duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!
DUKO SKULE
(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!
EPISKOPO NIKOLAS
(al Håkon) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)