La Tronpretendantoj [en Esperanto]
- Автор: Ибсен Генрик
- Язык: эсперанто
- Год: Jec Scandinavia a/s
- Переводчик: Odd Tangerud
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «La Tronpretendantoj [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, – kio jen?
SKULE JARLO
Tiam mi devos provi preĝi – preĝi por humila animo por servi lin, kiel honesta estro kaj laŭ mia povo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li estas la malĝusta?
SKULE JARLO
Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas havi.
EPISKOPO NIKOLAS
Li rifuĝos al Viken -
SKULE JARLO
Mi pelos lin el Viken!
EPISKOPO NIKOLAS
Li firmstariĝos en Nidaros.
SKULE JARLO
Mi sturmos Nidaros!
EPISKOPO NIKOLAS
Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf -
SKULE JARLO
Mi rompos la preĝejan pacon -
EPISKOPO NIKOLAS
Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la ĉerko de Olaf -
SKULE JARLO
Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon -
EPISKOPO NIKOLAS
Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo!
SKULE JARLO
Mi defrapos la kronon per mia glavo!
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se ĝi fiksiĝis tro firme -?
SKULE JARLO
Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano – tiam mi frapos ankaŭ la kapon! (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja – ja – tiel mi ŝatas la jarlon!
Kurteno
(Ĉambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas lumigata. Pordo, kun murtapiŝo antaŭe sur la maldekstra muro, kondukas al la dormoĉambro de la episkopo. Antaŭe sur la sama flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)
(Komence la ĉambro estas malplena; interne, malantaŭ la tapiŝkurteno estas aŭdata kanto de monaĥoj. Iom poste envenas de dekstre Pål Flida vojaĝvestita; li haltas ĉe la pordo, atendas, ĉirkaŭrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia bastono.)
SIRA VILJAM
(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallaŭta voĉo:) Pål Flida! Dio estu laŭdata; – do la jarlo ne estas tre fore.
PÅL FLIDA
La ŝipoj jam alvelas ĉe la Kapinsulo; mi velis antaŭe. Kaj kiel fartas la episkopo?
SIRA VILJAM
Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.
PÅL FLIDA
Sekve estas ekstrema danĝero.
SIRA VILJAM
Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la nokton.
PÅL FLIDA
Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.
SIRA VILJAM
Ne, ne, – li estas plene konscia kaj ankaŭ havas ioman forton, – ĉiun momenton li demandas, ĉu la jarlo ne baldaŭ venos.
PÅL FLIDA
Vi daŭre nomas lin jarlo; ĉu vi ne scias, ke la reĝo nomis lin duko?
SIRA VILJAM
Jes, jes, certe; – estas nur tia malnova kutimo. Tŝŝ -
(Li kaj Pål Flida faras krucsignon kaj klinas sin. El la ĉambro de la episkopo venas du ĥorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, krucifikson kaj preĝejan standardon; poste sekvas vico da pastroj kaj monaĥoj; ĥorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la procesion, kiu malrapide moviĝas en la kapelon, kies pordo fermiĝas post ili.)
PÅL FLIDA
Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu ĉi mondo.
SIRA VILJAM
Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaŭ?
PÅL FLIDA
Li iros rekte de la kajo ĉi tien al la episkopa korto. Adiaŭ! (foriras)
(Pluraj pastroj, inter kiuj estas Peter, kaj servistoj de la episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda fajroskatolo.)
SIRA VILJAM
Por kio tio ĉi?
PASTRO
(pretigante sur la benko) La episkopo volas kuŝi ĉi tie ekstere.
SIRA VILJAM
Sed ĉu tio estas konsilinda?
PASTRO
Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.
(Episkopo Nikolas elvenas, subtenata de majstro Sigard kaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj mitro.)
EPISKOPO NIKOLAS
Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi nun, ke mi estas sufiĉe malpeza.
SIRA VILJAM
La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la Kapinsulo.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, – jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraŭ ili, ke mi deliktis. Ne, ne – certe estas pli sekure aŭdi tion el la buŝo de la reĝo mem. (ekdiras ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre ĉi tie.
SIRA VILJAM
Estas ekbruligite -
MAJSTRO SIGARD
(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Nu ja, – nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.
MAJSTRO SIGARD
(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, – estas la komenco de la fino.
EPISKOPO NIKOLAS
(time al Viljam) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.
SIRA VILJAM
(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum la sekvanta sceno.)
EPISKOPO NIKOLAS
Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam!
SIRA VILJAM
Sinjoro, pensu pri la ĉielo!
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ankoraŭ havas tempon; – ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard -
SIRA VILJAM
Sinjoro, sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS
Donu al mi mitron kaj bastonon! – Facile por vi diri ke mi pensu – (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! – La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun!
SIRA VILJAM
Ĉu vi ion kroman deziras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne. Jes, diru al mi; – Peter, filo de Andres Skjaldarband, – ĉiuj parolas bone pri li -
SIRA VILJAM
Li certe estas senpeka animo.
EPISKOPO NIKOLAS
Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.
(Ĉiuj escepte Peter eliras dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS
(post mallonga paŭzo) Peter!
PETER
(proksimiĝas) Sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?
PETER
Ne.
EPISKOPO NIKOLAS
Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. (Peter alportas la leteron.) Estas por via patrino.
PETER
Por mia patrino?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro.
PETER
Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar tie ĉiu piedlarĝo de tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en ĉiuj miaj preĝoj.