Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Прочая поэзия » La Tronpretendantoj [en Esperanto]
La Tronpretendantoj [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Tronpretendantoj [en Esperanto]

Электронная книга - «La Tronpretendantoj [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Tronpretendantoj [en Esperanto]
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 31
Перейти на страницу:

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi?

PETER

Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min.

EPISKOPO NIKOLAS

(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule?

PETER

Jes, la duko, – Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!

EPISKOPO NIKOLAS

Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! – Ĉu ili kantas tie ene?

PETER

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias?

PETER

Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi!

EPISKOPO NIKOLAS

Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; – krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos – (skuiĝas en doloro)

PETER

Vi suferas, ĉu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ miaj okuloj.

PETER

Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; – tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis por Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes certe estas tiel; – ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas en preĝo tie ene, – Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero.

PETER

Ĉu ne unue -?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, iru; mi ne timas esti sola.

PETER

Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi. (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

La ĉielaj sonoriloj, – ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni marŝas sur du sanaj piedoj. – Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; – bone ke mi ne ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, – kion mi ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la necerteco; tiom longe kiom la duko peziĝas per ĝi, la du estos detruantaj unu la alian, ĉie kie ili atingos; urboj bruliĝos, vilaĝaroj rabiĝos, – neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo – (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon – mi, kiu de la unua paŝo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, ja, ja! sed nun venos la reĝo – estas ja sur lin ke la plejmulto verŝiĝas, – li certe pardonos – estos legataj preĝoj kaj mesoj; ne estas danĝero; – mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis iun per propra mano. – Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian promeson. – Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la reĝa rajto, – kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!

(Inga el Vartejg envenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.)

EPISKOPO NIKOLAS

(skuiĝas) Kiu estas?

INGA

Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Patrino de la reĝo!

INGA

Tiel mi iam nomiĝis.

EPISKOPO NIKOLAS

Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi!

INGA

Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj kial do?

INGA

Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio -

EPISKOPO NIKOLAS

El vojaĝo al Anglio -!

INGA

Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis; nun li kunprenis leteron hejmen -

EPISKOPO NIKOLAS

(senspire) Leteron -?

INGA

De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li)

EPISKOPO NIKOLAS

Nu tiel; – kaj Vi alportas ĝin?

INGA

Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede -

EPISKOPO NIKOLAS

Ne urĝis tiel, Inga!

DAGFINN BONDE

(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu venos la reĝo?

DAGFINN BONDE

Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa infano kaj granda sekvantaro.

INGA

(rapide alpaŝas al Dagfinn) La reĝo, – la reĝo! ĉu li tien ĉi venos?

DAGFINN BONDE

Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino?

INGA

Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.

DAGFINN BONDE

Nun lia malmola koro degelu.

INGA

Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; – aŭdu, – ĉu ĉi tien li venos?

DAGFINN BONDE

Jes, baldaŭ.

INGA

Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj.

DAGFINN BONDE

Jes.

INGA

Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; – kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard; tie brilos lumoj ĉi-nokte; tie mi preĝos pri bono por la reĝo, por mia bela filo. (eliras dekstre)

DAGFINN BONDE

Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS

Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!

DAGFINN BONDE

(forirante dekstre) Ne dezirus mi esti episkopo Nikolas morgaŭ.

EPISKOPO NIKOLAS

La konfeso de Trond pastro -! Do ĝi tamen venis; – jen mi tenas ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) – Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, – ne, tio ne estas konsilinda. – Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? – (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon! (aŭskultas) Kio estas tio? (vokas) Viljam, Viljam!

SIRA VILJAM

(envenas de dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?

SIRA VILJAM

Estas la ventego, kiu plifortiĝas.

EPISKOPO NIKOLAS

La vetero plifortiĝas! – Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras – Ĉu ili kantas tie ene?

SIRA VILJAM

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Diru, ke ili ege klopodu – precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi revenos al li fantome!

SIRA VILJAM

Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard?

EPISKOPO NIKOLAS

Eniru, mi diras! (Viljam iras en la kapelon) Aspekte estas la ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. – Se mi almenaŭ povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas -; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi tiaĵon -! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, – do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭ tiun. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la episkopo premas la leteron en la manoj.) Ĉi tie, malantaŭ tiu maldika sigelo kuŝas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Ĝi kuŝas sonĝante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus pli ol unu animon – aŭ eĉ neniun! (premas la leteron sovaĝe al sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, – kaj la juĝo kaj puno, – mi kovus vin al akcipitro, kiu ĵetus ombran teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en ĉiun homan koron! (ekskuiĝas) Sed la lasta horo estas proksima! (kriante) Ne, ne, – vi fariĝu al cigno, blanka cigno! (ĵetas la leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro Sigard!

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 31
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)