La Tronpretendantoj [en Esperanto]
- Автор: Ибсен Генрик
- Язык: эсперанто
- Год: Jec Scandinavia a/s
- Переводчик: Odd Tangerud
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «La Tronpretendantoj [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
MAJSTRO SIGARD
(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard, – vendu al mi tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD
Mi diris al Vi -
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, – ne, ne – estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos bone; – tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD
Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni -? (Sigard palpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?
MAJSTRO SIGARD
(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, Vi atendu pri tio! Atendu – kaj respondu al mi!
MAJSTRO SIGARD
Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!
SIRA VILJAM
(venas el la kapelo)
EPISKOPO NIKOLAS
Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas!
SIRA VILJAM
Sinjoro -?
EPISKOPO NIKOLAS
Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin semajnojn, – li ne povis multe peki dum tiu tempo -
SIRA VILJAM
Li iris al konfeso hieraŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
(fervore) Jes, li devas esti bona; prenu lin! (Viljam reen iras en la kapelon) Ĝis horo! (sekigas la ŝviton de la frunto) Puh, kiel varme estas! – La fia hundo, – por kio lia tuta erudicio, kiam li tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas ĉiun tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, – perpetuum mobile li nomas ĝin. Kial li ne praktikas sian arton kaj saĝecon, por fari la homon al tia perpetuum mobile -? (haltas pensante; ekbrilas liaj okuloj) Perpetuum mobile, – mi ne estas precipe lerta pri la latino, – sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii eterne, daŭre tra ĉiuj tempoj. Se mi nun mem povus -? Tio estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la reĝo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi daŭre vivus, vivus en mia verko, – kaj en la grava momento eble estas tio, kio nomiĝas senmorteco. – Konsolaj, freŝigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por maljuna viro! (elspiras kaj streĉas sin agrable sur la benko) Diabolus estis severa pri mi ĉi-vespere. Estas la sekvo de kuŝo senlabora; otium est pulvis – pulveris – nu, sensignifa la latino, – Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti aktiva ĝis laste; mi volas -; kiel ili gorĝegas tie – (frapas; Viljam elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili ĝenas min. La reĝo kaj la duko baldaŭ venos; mi havas grandajn aferojn por pripensi.
SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi do -?
EPISKOPO NIKOLAS
Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. – Bone. Donu al mi la paperojn -
SIRA VILJAM
(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Same bone -; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. – Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. (Viljam eliras) – Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! – gravas tiun trovi, – gravas ĝin laŭiri. – Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; – sed la reĝo – hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, – perpetuum mobile! – Sed ĉu Håkon volas fidi mian diraĵon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero antaŭe. – La fortoj forlasas min, sed la animo freŝiĝas; – mi ne kuŝas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori la lastan nokton, labori – ĝis la lumo estingiĝas -
DUKO SKULE
(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi.
EPISKOPO NIKOLAS
Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros; morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras.
DUKO SKULE
Jam ĉi-nokte. Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard diras: ĝis unu horo.
DUKO SKULE
Kaj la letero de Trond pastro -?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi?
DUKO SKULE
Ĝi neniam foriras el miaj pensoj.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaŭ Vi.
DUKO SKULE
Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion!
EPISKOPO NIKOLAS
Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj.
DUKO SKULE
La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, – ĉu Vi havas ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas.
DUKO SKULE
Do diru! Diru!
EPISKOPO NIKOLAS
Atendu -
DUKO SKULE
Ne, ne, – profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino, – kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, eĉ nun.
DUKO SKULE
Kion Vi intencas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, – tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?