Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 122 123 124 125 126 127 128 129 130 ... 286
Перейти на страницу:

Japana Esperanto-Instituto v. Nipono.

Japanlando, Gvidlibreto pri-. Trad. de JEI, eld. de Japana Ministerio de Ŝtatfervojoj, 1927, 102 p., 37 ilustraĵoj, 9 landkartoj. Bela libro, grava dokumento pri la progreso de E en Japanujo.

Japanujo, v. Nipono.

Jarlibroj antaŭmilitaj. La unuaj ĉefaj jarlibroj en la diversaj landoj kaj Asocioj, antaŭ la milito, estas la jenaj (krom la adresaro de Z). Jarlibro E-ista de la Societo Espero en Peterburgo (Uppsala, 1897), kun helpo de Klubo E-ista en Uppsala. Ĝi enhavas sciigojn kaj eltiraĵojn pri E, historion pri la ekzistantaj societoj (Nürnberg, Peterburgo, Odessa, Uppsala, Louhans, Societo E-ista en Danujo, liston de agentoj de E, de ĵurnaloj akceptantaj artikolojn, de librovendej, de libroj jam publikigitaj.

Jarlibro de SPPE (1899–1900). Ĝi enhavas 313 nomojn el 17 landoj; el kiuj 169 francoj. Ĝin anstataŭis:

Tutmonda Jarlibro E-ista, enhavanta ankaŭ la Adresarojn de Z (eldonejo Hachette), kompilita de De Ménil. Ĝi aperis por la jaroj 1904, 05, 06, 07, 08, 09, 10. En 1908, la kreskado ne ebligis plu, ke oni daŭrigu plenan nomaron; depost tiu jaro oni

enskribis nur la Societojn, Komitatojn kaj Konsul-Agentojn. La lasta aperis en 1910. Ĝin anstataŭis:

Tutmonda jarlibro E-ista, kiu daŭrigis la antaŭan. Ĝin redaktis Sebert, Chavet, Ferter-Cense (eldonita en E-ista Centra Oficejo). Ĝi aperis en 1912, 1913, 1914.

Hispana Jarlibro en 1905 (152 nomoj) — en 1906 (347 nomoj)… en 1910 (1544 nomoj); sed tri kvaronoj ne pagis sian kotizon.

Jarlibro de Pacifistoj (Paris 1906), redaktita de Moch.

Jarlibro de U.E.A., unua eldono 1908.

Itala Jarlibro: la unua en 1908 (prof. Luigi Giambeune) enhavas ĉ. 1500 nomojn.

Germana jarlibro, unua eldono Dresden 1908, redaktis Schramm.

Sveda Jarlibro: la unua en 1908 (Ahlberg) enhavas ĉ. 1200 nomojn.

Angla Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 1400 nomojn.

Jarlibro de Centra Asocio Bohema Unio E-ista (Kühnl): la unua en 1909 enhavas 551 nomojn.

Pola Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 2000 nomojn, sed ĝi kalkulas la polojn en la tuta mondo.

Jarlibro TEKA. La unua eldono aperis en 1909 kaj enhavis 414 kuracistojn kaj 15 studentojn. La dua aperis en 1910 kaj enhavis 610 kuracistojn kaj 19 studentojn.

Belga Jarlibro; la unua en 1910.

Ruslanda Adresaro: la unua en 1912. Ĝin verkis la studento-grupo ĉe Moskva Universitato. Ĝi dissendis pli ol 20.000 demandfoliojn; 6.000 respondis. Se oni deprenas la polojn, restas ĉ. 3000 rusoj. L. BASTIEN.

Noto. Artikolo — ne tute kompleta — farita laŭ la jarlibroj ekzistantaj en la Biblioteko de C. O, kaj en kelkaj Bibliografioj.

Jarmiloj Pasas. Mondhistorio, originale de H. Haetker. 1931, 500 p. «La historiisto donis en teksto, ne tro longa por lacigi, bonegan resumon de l’ tutmonda kaj tuttempa evoluo; per lerta elekto inter citindaj faktoj kaj fo­rigendaj detaloj, li evitis tedon oftan ĉe historiaj lernolibroj. Sinteza kapablo, klara vido, taŭga stilo.» (G.S., „E“ 1932, p: 12.) — «Ĝi estas en la unua triono ne historio, sed hipotezaro; la lingva stilo estas tre peza; historie ĝi ne estas fidinda kaj ĝi estas vere tendenca kontraŭreligia polemikaĵo.» (M.C.B.)

Jarmotoviĉ V. T ruso. Mortis ju­na 2 sept. 1916 en batalkampo en Bukovina. Verkis poemojn en E, kunlaboris je La Ondo de E, LI, Pola E-isto.

Jasuda Jukiĉi, japano, arkitekto de ĉefregistarejo de Formoso Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la studenta tempo en tria nacia kolegio kunkompilis J-E vortareton. Trad. Inku­bo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F.

Jaumotte (ĵomot) Maurice, belgo, ĵurnalisto. Kunlaboris por la UK 1928. Redaktis la francan parton de la Belga Antologio 1928.

Jaunvalks, Eduards, latvo, poŝtoficisto. Nask. 10 aŭg. 1901 en Dungada. E-isto de 1918. Kursgvidanto. Fondis ES de Liepaja 1925. UEA-del en Lie­paja 1925–1929. Trad. unuan kolekton de latvaj popolkantoj, 1927. Kunlaboranto de LM.

Javal (ĵavai) Emile, franco d-ro, fama okulkuracisto. Nask. 5 majo 1839 en Paris, mortis 20 jan. 1907 en Paris. ­Fariĝis inĝeniero. Sed, ĉar lia patro estis straba, kaj ankaŭ lia pli juna fratino, li provis kuraci ŝin: li sukcesis, kaj la priokulaj studoj altiris lin; li decidis fariĝi okulkuracisto. Dir. de la oftalmologia laboratorio de 1878 (dato de ĝia fondo) ĝis 1900. — Post la franca-germana milito de 1870, li dividis sian ĉiumomentan agemon inter la publikaj aferoj kaj la scienco. Al ambaŭ li dediĉis sian klaran spiriton, senlacan paciencon kaj perfektigemon. Deputito (1885–1889), li sin dediĉis precipe al la demandoj pri higieno. Li voĉdonigis la «Leĝon Javal», kiu liberigis de ĉiuj impostoj la gepatrojn de sep infanoj. Li eltrovis mem novajn instrumentojn por la okulmezuroj. Publikigis tre gravajn verkojn pri oftalmologio.

J. mem iĝis okulmalsana; dum 21 jaroj li luktis, sed sesdekdujara li iĝis tute blinda. Tuj, kun mirindega trankvileco li organizis sian novan vivon, kiun li estis preparinta jam de kelkaj jaroj. Ekzemple li skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de skriba aparato elpensita de li mem. Li tiris el la sperto de multaj korespondantoj kaj el la sia tuton da perceptoj kaj konsiloj por blinduloj, kiujn li publikigis en la libro «Entre Aveugles» (Inter Blinduloj), kiun tradukis E-en lia bofilino: libro plena de filozofio praktika kaj serena, de filantropio tiel alta kiel kortuŝa. Lia granda pasio estis E. Kvankam de longe varbita al E kiel aprobanto, li praktikis ĝin nur de 1903. Li ĉeestis Kongresojn en Boulogne kaj Genéve, gastigis Z dum lia loĝado en Paris, kaj de tiam ili fariĝis veraj amikoj. Tuj post la Bulonja Kongreso li faciligis la fondon de la E-ista Centra Oficelo (v.) kaj ĝis sia morto li prenis sur sin la ĉefan monhelpadon de tiu institucio, kaj testamentis kapitalon. — Tuj kiam li lernis E-n, helpita de sia perfekta scio de multaj lingvoj, kaj malgraŭ sia aĝo kaj kripleco li fariĝis baldaŭ unu el la plej lertaj kaj kompetentaj E-istoj, ĉar li legigis al si preskaŭ ĉiujn verkojn, novajn aŭ malnovajn, pri la historio kaj la progresoj de la lingvo. Uzante sian grandan influon,- li klopodis fervore por favori la oficialajn progresojn de la lingvo, kaj estas li, kiu agis plej efike por havigi al Z la ordenan de la Honora Legio, okaze de la Bulonja Kongreso. Tre scivolema kaj progresema spirito, ĉiam dezirante perfektigon, li aspiris al reformoj en E, kaj pli ol unu fojon li interparolis pri tiu temo kun Z, kiu fine opiniis danĝera tiun proponon. En siaj lastaj du jaroj li vivis preskaŭ ekskluzive por E. Estis L.K. de 1905. — L. BASTIEN.

Jayet Charles, franco svisa, komercisto en Morges. De 1908 seninterrompe UEA-del. Kunlaboris je la UEA-Jarlibro.

Jeitler (jajtler) Franz (ps. JoFo), aŭstriano, popollerneja instruisto, ŝtate dipl. instr. de E. Nask. 17 marto 1895 en Zistersdorf. Laboras multon por gepatraj unuiĝoj kaj infanliteraturo. Estrarano de ALLE de 1927 ĝis 1932. Raportoj precipe pri la interna kaj kleriga laboro en la grupoj Artikoloj en «La Socialisto» kaj TEPS.

Je la Nomo de l’ Vivo. Filozofi-lirikaj fragmentoj, originale verkitaj de E. Izgur. 1927, 214 p, multaj ilus­traĵoj. «La alta kanto de feliĉa vivo, fajra protesto kontraŭ militarismo subpremo kaj mizero.» (O. Simon, la Socialisto,1927, p: 36.)

Jen. Int gazeto por ŝerco kaj satiro, ilustrita. Red. Pulula. Jul. 1909-majo 1910 en Barcelona. Formato 28×22; 12 kajeroj po 16 p. (Laŭ BIL.)

1 ... 122 123 124 125 126 127 128 129 130 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)