Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Itoo Tokunosuke, japano, prof. de fiziko de Imp. Univ. de Kyusyu Del. de UEA en Hukuoka. Nask. 11 dec. 1894 en Tokyo. Unu el la gvidantoj de la movado en K. Verkis gustoplene pri la movado J Sopirante al Verda Stelo (E.J.), 1923. Partoprenis UK en Kraków.
IUE: Int. Unio E-ista, v.
Iŭaŝita Juntaro, japano komercisto. Nask. 15 marto 1901 en Tokyo. E-isto de 1921. Studanto de parola instrumetodo de E. Gvidanto de konstanta E-kurso en Fremdlingva Lernejo de Tokyo por virinoj. Kunlaboras kun Tasku Sasaki fondante Studejon de Z-a Gramatiko, 1927. (v. Sasaki.)
Ivanov Vselovod (ps. L. Ivn.) ruso, instruisto. Nask. en 1900. E-isto de 1916. Kunlaboris al SAT-organoj, 1923–24. En SAT-eldono aperis de li novelaro Ruso kaj Blanko. Tiu ĉi libreto tasas konkludi pri lerta rakontisto, kiu arte reliefigas la kontrtaston inter la malnova kaj nova generacioj.
EMBA (SAT)
Ivanski D., (ps. D.J.), germano aŭ poto. Pro vivmizero mortigis sin nov. 1914. Kunlaboris al Int. Socia Revuo kaj trad. kelkajn broŝurojn.
Izgur E., ruso Nask. en 1881 en urbeto Berezino, kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro malriĉeco de la gepatroj li ne povis vizitadi ian lernejon kaj jam de la 9-jara aĝo devis labori komence en bakejo, poste li serĉis prosperon en plej diversaj profesioj: pakaĵ-portisto, kelnero, gardanto, gazetportisto, k. c. Estante 18-jara junulo, li komencis mem klerigi sin sen helpo kaj nur dank’ al siaj fervoro kaj neordinaraj kapabloj, havis en tio sukceson. De 1903 li kunlaboris en multaj rusaj, blankrusaj kaj judaj gazetoj. Pro siaj politikaj konvinkoj (komunisto) li estis ofte persekutata de la cara registaro kaj dum la civila milito estis verdiktita de la kontraŭrevolucia registaro de Denikin al morto, de kiu li estis savita nur du horojn antaŭ plenumo de la verdikto. En 1921 li estis honorigita de Ia Tutukraina Komitato de Scienculoj per la titolo «Scienca aganto» kaj en 1922 (por fervora servado al la interesoj de la laborista klaso) per titolo «Heroo de laboro». Li konis persone d-ron Z kaj al la movado aliĝis en 1903. Krom multnombraj prop. verkoj, al lia plumo apartenas Nur volu kaj Je la nomo de l’ vivo. Dum tri jaroj li estis Konsilantarano de SAT kaj de 1928 ano de CK SEU kaj prez. de E-organizaĵo en Kremenĉug. — I. ŜIRJAEV.
Izsó (iĵo) Lászlo, hungaro, presisto. Estis prez. de HESL kaj red. de Antaŭen.
J
Jaanisto Johannes, estono, instruisto. Nask. 15 marto 1893 en Tartu. De 1930 prez. de Tartua ES, de 1931 landa sekr. de lnt. Cseh lnstituto kaj vicdel. de UEA. En 1932 estrarano de EAE. Red. de la E angulo en la gazeto «Postimees». Gvidis multajn kursojn en Tartu.
Jackson (Gakson) Wayne, usonano, komercisto. Nask.16 aŭg. 1895 en Waco (Texas). Prez. de EG de Seattle (Washington); sekr. de Nordokcidenta ES; regiona direktoro de EANA.
Jaĉjo Holm kaj liaj Amikoj. Romano de Holst, el la nederlanda trad. Leeuwen, ilustrita de Isings. 1933 235 p. «Ĉarma libro pri knaboj, destinita precipe por junuloj, sed pro la interesa karakter-pentro certe leginda ankaŭ por plenkreskuloj.» (y, Lingvo Libro, 1934, p: 13.).
Jadot (ĵado) Paul, franco (de belga deveno) kontisto. Nask. 27 apr. 1883 en Bas-Oha (apud Liége). De 1908 ne ĉesis propagandi sindoneme. Sekr. kaj kursgvidanto en diversaj grupoj. Komitatano de la Pariza Fed. kaj de SFPE. Prez. de la prop. komisiono de SFPE.
Jaffe (ĝefi) Saul J., usonano, ekonomisto. Nask. 25 dec. 1894 en Rezekne, Latvolando. E-isto de 1909. Gvidis E kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandas E-n en Flint (Mich.) Oficiale reprezentis ŝtaton Michigan ĉe la UK en Budapest.
Jahns (jans) Kate, germanino, ĵurnalistino. Nask. 2 febr.1881 en Wolfenbüttel Laboras multe por virinaj unuiĝoj kaj por ties gazetoj Kunfondintino de GEA, sekr. de la grupo en Braunschweig preskaŭ de la fondojaro. Gvidis kursojn precipe por laboristoj kaj policistoj. Verkis: Erk; Kantotrezoro.
Jakob Hans (ankaŭ Hans Jakob–Notz), svisa civitano, direktoro de UEA depost 1924; profesio antaŭa: komercisto. Nask. 15 dec. 1891 en Heidelberg (Germ.). Membro de UEA de 1909, delegito en Heidelberg, 1909–12, de tiam oficisto ĉe la Centra Oficejo de UEA: Administranto de la revuo Esperanto ĝis 1914, poste Librejo. De 1920 ĝenerala sekr. Kunlaboranto de „E“ kaj teknika aranĝanto. Redaktanto de la Oficiala jarlibro de la E Movado depost 1924 kaj de la antaŭa Jarlibro de UEA (de 1921). Respondeca afera gvidanto de UEA, konforme al la Statuto Art. 47/48.
Verkinto de multaj artikoloj en E sub ps. Agricola. Verkis serion da artikoloj s. t. Esperantistaj Problemoj, kiuj atestas pri funda kono de nia movado. Pro ofico partopreninta preskaŭ ĉiujn UK kaj multajn naciajn kongresojn, unu el la plej konataj gvidantoj de la movado. Multe okupiĝas per kolektado de plej diversaj aferoj, tamen plej preferata kromokupo estas por li la legado kaj ordigado de lia granda biblioteko privata.
Jalava Leo, finno, direktoro de eldonejo «Suomen Setilas». Nask. 11 febr. 1892 en Turku. E-isto de 1906. Fondinto kaj unua prez. de «E-a Grajneto» en Turku 1908. Sekr. de «La Polusstelo» 1911, estrarano de EAF 1913–25 (?). Multaj kursoj en Turku kaj Helsinki kaj prop artikoloj en 1908–13 kaj 1917–22. Kunfondinto de EIF. Kunlaboranto de finnaj E gazetoj, komitafano por UK en Helsinki, 1922. Reprezentis la finnlandan ministerion por instruado dum la UK en Nürnberg, 1923. Del. de UEA en Helsinki, 1918–25, kaj ĉefdelegito, 1928–1932.
Jamin Joseph, belgo, arĥitekto en Bruxelles. Li multe akcelis la propagandon, verkis du broŝurojn; dum 1902–05 estis ĉefred. de La Belga Sonorilo.
Jammes (ĵam) Fernand, franco. De 1908 seninterrompe UEA-del. (Le Puven-Velay).
Janaliková Antonie, ĉeĥino, instruistino. Nask. 1874 en Holeŝov, mortis 1924. Propagandis pacifismon, E-ismon, liberan penson, ktp. Dum la mondmilito arestita pro suspekto de nepatriota sinteno. Multe vojaĝis uzante E-n. Post ŝia morto por honorigi sian rememoron, oni eldonis broŝuron, kies kelkaj partoj propagandas E-n efikplene.
Janjiĉ Fran, kroato, d-ro. Tradukis beletristikaĵojn, i.a. Ano de l’ ringludo de D. Simunoviĉ.
Jansson Sam (ps. SJn), svedo, liceestro. Nask. 9 dec. 1876 en Linde. E–isto de 1921. Prez. de SEI, 1922–30, vicprez. de SEF, komitatano de UEA, nacia dir. de Isosek, gvidanto de ABF duonhoro per radio. Verkis korespondan kurson de SEF kaj aliajn E-pedagogiajn verkojn.
Jansson Sam Owen, svedo, muzea asistanto, filo de J.S. Nask. 19 marto 1906 en Stockholm. E-isto de 1921. Prilaboris svedan eldonon de angla E–lernolibro kune kun sia patro kaj S-E vortaron kune kun Linden. Sekr., poste rez. de Stokholma EG.
Japana E-isto, oficiala organo de JEA, Tokio. De aŭg.- dec. 1906 ĝi estis nomata La JE. Ĉefred. d-ro Kroita kaj d-ro J. Takakusu. JE estis riĉe ilustrita kaj enhavis krorm nacia prop. kaj kroniko artikolojn pri la japana vivo, precipe pri la ĉerizflora festo, pro kio ĝi baldaŭ akceptis la subtitolon: Int. ilustrita revuo, konigas la mondon pri la ekstrema Oriento. De jan. 1914 ĝi aperis tre malgrandigita kaj nur por la prop. en Japanujo. Vol. 1: aŭg. 1906-marto 1907–8 kaj 8×IV+104 p. Vol. 2: apr.-dec: 1907–9 kajeroj 9×IV+174. Vol. 3: jan: aŭg. 1908–7 kajeroj 7×IV+112 p. Vol. 4: jan.-dec. 1909–11 kajeroj. II×IV+180p. Vol. 5. jan. apr-majo 1910–3 kajeroj. 3×IV+64 p. Vol 6: apr: okt. 1911–6 kajeroj 6×IV+60 p. 27×20. En 1912 kaj 13 ĝi ne aperis. Reaperis jan. 1914 – 10p. 18×12.