Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 126 127 128 129 130 131 132 133 134 ... 286
Перейти на страницу:

Juristoj, organizitaj en la Int Societo de E-istaj Juristoj. Celoj: krei per E int. aferajn rilatojn inter juristoj, labori per E por evoluo de la int. kaj kompara juro Fondita en Genève en 1906 dum la UK. Ĝis la milito la societo kalkulis 160 membrojn; gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝen. sekr.; prezidis ĝis nun adv. Michaux el Boulogne sur Mére; ĝia organo estis «La Revuo». Post la milito gvidis la societon adv. Litauer el Warszawa kaj adv. Liebeck el Berlin, ĝen. sekr. estas adv. Chapron el Le Mans. La societo havas siajn kunvenojn dum la UK. Ap­eris kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-E jurista vortaro verkita de Liebeck. JOZEF LITAUER.

Ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ, ruso, sovietiano, radiometodisto. Nask. 1 majo 1885 en Mologa, gubernio de Jaroslavl, lernis en Rjazana gimnazio kaj en jurfakultato de Moskva universitato. E-isto de 1908, unua diplomito de Moskva instituto de E en 1911. Ĝis 1914 partoprenis en Moskva studenta grupo E-ista. De 1915 ĝis 1922, laborante en sanitara vagonaro, li prelegis ĉirkaŭ 350 lekciojn pri E, kaj gvidis kursojn en multaj urboj. De post 1922 membro kaj kandidato de CK SEU. En 1923 j. iniciatis unuan E-radiodisaŭdigon en Sovetunio kaj de post tiam dum kelkaj jaroj gvidis E-kursojn el la Moskvaj radiostacioj. Aŭtoro de radiovortareto. En 1922–26 li estis organizanto de E-movado inter rusaj blinduloj kaj fondis E-bibliotekon ĉe Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 estis administranto de ŝtataj kursoj de E en Moskva, multe propagandis E-n inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de E-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato.

Ĵeleznjakov Vasilij ruso, sovetiano, fervojisto. Nask 1894. E-isto de 1912. Propagandisto inter fervojistoj en Samara, Sverdlovsk kaj aliaj urboj.

K

Kaatje. De Spaak, el la flandra trad. Van der Biest. 1911, XIV kaj 111 p. Teatraĵo de UK 1911. «Sceno en la deksepa jarcento. La tradukinto, kvankam li rimarkeble sentas la simplecon de la rakonto, tamen ne ĉiam ĝin prezentas per simplaj vortoj. » (P.J.C. , British E-ist, 1911, p: 51.)

Kabanov N., ruso, d-ro, privatdocento de med. fakultato de Univ. en Moskva. Estis unu el la plej fervoraj antaŭmilitaj rusaj E-istoj. Estis prez. de TEKA kaj ano de LK. Verkis lernolibrojn (1909–10), tradukis verketojn de Mamin Sibirjak (1909, EBI), Naĵivin (1915), L. Tolstoj (1912), kompilis legolibron (1909), historion de la E-movado en Saratov (1913). Kunlaboris je Tra la Mondo, La Revuo, Oficiala Gazeto „E“, Danubo, Int. Scienca Revuo, red. la Buttenon de Tutruslanda E Kuracista Societo, 1911-14.

Kabe (d-ro Kazimierz Bein), polo, okulkuracisto. Nask. en 1872. En siaj junaj jaroj li miksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la med. fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn, fondis la Varsovian Instituton por Okulmalsanoj, kies dir. li estas ĝis nun kaj la Polan Oftalmologian Societon. Li estas konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto. — En la E-a mondo li famiĝis, sub la ps. Kabe, per la traduko de la Fundo de l’ Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en LI en 1904. Ekde 1906 li estis vicprez. de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝas plu pri E. La motivoj de ĉi tiu decido estas ankoraŭ neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Grabowski, Zakrzewski kaj aliaj), sed aliparte estas nekompreneble, ke lokaj kaŭzoj difinu ies sintenon al tia vaste int. afero, kia estas E. Intervjuate en 1931 (L.M. p :144.), li parolas pri neprogreso de E, kiun li ne rigardas solvo de la int. lingvo. Laŭ tio ĉi, do lian «Grandan Rezignon» motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la E-istaron vig­le okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia E-ista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri «kabeoj», la e-istoj scias, pri kiuj temas. ­La du ĉefverkoj de K. estas: Vortaro de Esperanto (vortaro E-a, en kiu la E-ajn vortojn li difinas, tre klare, tre trafe, en ia eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, granda romano de Prus. — La granda merito de K. estas lia influo rilate al la evoluo de la E-a prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la «spirito de la lingvo» vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere int. E-n, lingvon ag­rable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: «por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn». Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam E ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-

post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo. — Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, «la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.» Same prava opinio; sed aliflanke la lingvo certe bezonas ankaŭ originalajn verkistojn kiuj, eĉ se ili malpli evoluigos la lingvon mem, uzos kaj per tio sankcios kaj fiksos la profiton akiritan de la tradukistoj — Verkoj krom la menciitaj: Orzeszko: La Interrompita Kanto; Pola Antologio; Int Krestomatio; Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj; Unua Legolibro; Turgenev: Versaĵoj en prozo; Turgenev: Patroj kaj Filoj. — KALOCSAY.

Kadik Peter, prof. de matematiko en Riga, Latvujo. Mortis en 1924. E-isto de 1892. Aŭtoro de lingvaj studoj. Trad. «Libreto pri transmorta vivo» de Fechner, 1907. (UEA, 1927).

Kaftan Rudolf, aŭstro-germano, instruisto, poste fondinto (1917) kaj dir. de horloĝ-muzeo en Wien. Nask. 13

apr. 1870en Haslach. Por E eklaboris en 1908, estis kas., poste prez. de EG «Danubio». Multaj kursoj, ankaŭ la unua kurso por policanoj. Fondis privatan E-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Laboris ĉiam por la unuigo de la E-istoj en W. Nun prez. de «Viena Unio.»

Kain. Drama poemo de Byron, el la angla trad. Kofman. 1896, 102 p.

Kajaba Makoto, japano, fizika asistanto de Imperia Univ. Tohoku. Nask. 21 marto 1886 en Sendai, mortis 7 marto 1931 tie. E-isto de 1918. Entuziasma homaranisto, kristano. Kiel preparo al XII-a JE-Kongreso en Sendai, vendis E-kukojn k.a. al la urbanoj, mobilizante pli ol 200 lernej-knabinojn. Kunfondinto de Kristana E-ista Asocio, Sendai Fratara Klubo (homaranisma societo por interamikiĝi kun alinaciaj loĝantoj en S,), Senai ES, ktp. — (Kuw.)

Kaĵi Hirokazu, japano, eksdentisto, eldonisto, verkisto. Nask. 17 majo 1898 en Aita-ken. Per sia sola forto li fondis grupojn, redaktis gazetojn, eldonis verkojn siajn kaj aliajn. Eldonis gazetojn Juna Azio, 1926–32 kaj La E-isto, 1927, ABC de E-isto, 1931–32. Fondis en 1931 J E lernejon. Verkis: Komentario al Filino de Maro (Z-a); trad. Patro Revenas, fama dramo de Kikuti; trad Zamenhof de Drezen; E-J kaj J-E Vortaretoj; Frazfarado; Modelo de leteroj, k.a.

Kalocsay (kaloĉai) Kolomano, hungaro, kuracisto. Nask. 6 okt. 1891 en Abaujszántó. Lernis en Miskolea gim­nazio kaj en Budapesta universitato. D-ro med. en 1916. Tri jarojn en batalkampo kuracisto. Ĉefkuracisto en Urba Hospitalo por Infektaj Malsanoj de 1929; docento ĉe la med. fakultato B. samjare. Edziĝis en 1929. — Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karakteriza kapo: longa, ĝu­ama nazo, profundaj brunaj okuloj, alta nuda frunto kaj ĉio substrekita de la ironia, iom diabla ridstreĉo de la lipoj. Li parolas per velura voĉo kaj prononcas la o longe kaj akute, laŭ la hungara maniero. Li scipovetas pianoludi, kaj eĉ komponas. — E-isto ekde 1913. En la postmilitaj jaroj partoprenis la movadon, bona parolanto, evidentigis ankaŭ deklamajn kaj aktorajn kapablojn. Ĉefred. de L.M. dum ambaŭ periodoj, kunlaboris al diversal E-aj revuoj. — Lia, verkaro metas lin sur la unuan rangon de la E-verkistoj: Mondo kaj koro (originalaj poemoj, 1921); Kantanta kamparo (traduko de 101 hungaraj popolkantoj, 1923). Johano la Brava (versa popolfabeto de Petöfi, 1923) - La Tragedio de l’ Homo (drama poemo de Madách, ĉefverko de la hungara literaturo, 1924); Morgaŭ matene (triakta dramo de Karinthy, 1923); Streĉita Kordo (originalaj poemoj, 1931); Lingvo, Stilo, Formo (originalaj lingvaj eseoj, 1931); Rimportretoj (originalaj humuraĵoj, 1931); Eterna Bukedo (tradukita int. poemantologio, 1931); Romaj elegioj kaj la Taglibro (poemoj de Goethe, 1932); Parnasa gvidlibro (kun G. Wa­ringhien, 1932) - Hungara Antologio (la tuta poezia parto, krom 11 poemoj, 1933). La Infero (epopeo de Dante, 1933); Arthistorio de Hekler (traduko, 1934) kaj Enciklopedio de E (redakto de la lingva fako, 1934). — La artismo estas efektive la eble plej rimarkinda trajto de K. Neniu tiel klare konsciis la prop­ran valoron de l’ E-a vortmaterialo, la plastikajn eblojn de la sonŝtofo, la elvokivecon de la radikaro. Oni havas la impreson, ke por K. la vortoj vivas per vivo, pli intensa ol por ĉiu alia, ke ili longe vibras ĉe lia orelo per pli pura sonoro, ke li karesas il­in kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon. Al tia vortamatoro ĉia trezoro ŝajnas malmulta. Tial li emas elekti en la eŭropaj ĉeflingvoj, kies povoscion ebligas al li vasta memoro, la plej drastajn, la plej pitoreskajn vortojn; el tiuj neologismoj certe pli ol unu velk­os kaj restos nur kiel «kaloĉaismo» — sed la ceteraj enradikiĝos, kaj al li iam ni ŝuldos la saman ŝuldon, kiel la italoj al Dante aŭ la francoj al Ronsard. — Cetere tiu vorta eltrovemo, tiu majstrado super la lingvo ne kondukis lin al ia brila, senenhava verstekniko, al ia poezia ĵonglisteco. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo; kaj ĉiuj sentoj de la homa koro, amo al infanoj, al la virinoj, al la homoj, al la naturo, ĉiuj meditoj pri la vivsignifo, la sorto kaj la morto potence eĥas en liaj poemoj. Apogita de tre forta humanisma kulturo, tia penso ampleksas ĉiujn temojn, kaj de neniu estas subpremata. Dank’ al tiu intelekta povo, al ia klasika koncizo (des pli merita, ju pli vortriĉa li estas!) li atingas suprojn ĝis nun ne alflugitajn en la E-a poezio. (La himno de la «Homo», ekzemple, estas unu el tiuj punktoj, kie la E-a poezio egaliĝas kun la alil­ingvaj, kaj ĝia fino: «la tragika muteco de l’ ŝtonoj», al kiu rifuĝas la poeto for de la civilizaj hontoj, tiuj tri vortoj, ŝajnas al mi tiel potence elvokanta formulo, ke ĝi indas fariĝi unu el tiuj eternaj citaĵoj, en kiu resumiĝas momento de la homa penso.) — Tiu alttona poeziemo ne malhelpas lin verki versojn jen sprite humurajn (Rimportretoj), jen klare didaktikajn (Arto Poetika): pruvo de mirinde fleksebla talento, kies alian pruvon alportas liaj tradukoj el 22 lingvoj, precipe el la hungara, germana, franca, angla kaj itala (Eterna Bukedo, Infero). — Por redoni en E la apartan harmonion, la individuan atmosferon de la originalo, la tradukisto bezonas esceptajn konojn pri la elvokiveco de la E-a lingvo; se ĝi mankas, la traduko eble estos ĝusta, eĉ eleganta, sed ĝi ne konservos la esencon de la originalo. Simile al malbona gramofono, ĝi ebligas kompreni la sencon, sed la voĉo ne estos rekonebla. La supereco de la K-aj tradukoj estas, ke oni ĉiam rekonas la voĉon, eĉ kiam tio ŝajnis neebla. — Tion oni povis atingi nur per la uzo de pluraj vortoj pli taŭgaj por la poezia lingvo ol la ordinaraj prozaj kunmetaĵoj. Postuli, ke oni traduku la delikataĵojn de la alta poezio per la sama vortaro, kiun oni uzas en la gazetoj, estas kvazaŭ pos­tuli ke oni kopiu la Veronez-an «Edziĝfeston en Kana» per la nuraj farboj de murŝmiristo. Oni atentu aparte la riĉon de dirmaniero, la flekseblecon de la stilo, la novecon de la esprimilaro, la kompletan utiligon de l’ oficiala materialo, kaj tradiciaj formoj, kiuj ebligis al la poeto efektivigi, kun mirinda facileco, sian gigantan laboron: nur la traduko de la Infero sufiĉus al la gloro de la verkisto, kaj oni ne povas tro emfazi la unuarangan valoraĵon, kiun ĝi prezentas por nia lingvo. Ne plu estas eble, de nun, kontesti la altajn kapablojn de E kiel artlingvo. — Ne kompleta estus tiu ĉi skizo, se mi ne mencius la lingvistikan agadon de K. En «Lingvo Stilo Formo», en multaj recenzoj en la du serioj de L.M. li esprimis ĉiam trafajn, ĉiam sagacajn ideojn pri multaj dubaj punktoj en la gramatiko kaj stilistiko (modo post «kvazaŭ», la a–finaĵo de la virinaj propraj nomoj, la alterno ik-ist ktp. ktp.). Sed la ĉefa verko sur tiu ĉi kampo estas lia sistemo pri la E-a vortfarado. La eltrovo de la «inversa vortefiko» estas genia klarigo de multaj kunmetitaj vortoj, ĝis tiam konsideritaj kiel ekstermindaj monstroj. Kaj tiun eltrovon ni dankas ĝuste al lia fervora amo al la vortoj, kiu ŝajnas ja esenca trajto de la figuro de tiu granda artisto, la plej granda, kiun ĝis nun posedis E.

1 ... 126 127 128 129 130 131 132 133 134 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)