Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto
- Автор: Saussure René de
- Год: 1915
- Язык: эсперанто
- ISBN: 91-7303-191-7
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiam venis la Idista krizo, la Esperantista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En sia brilaj verko Saussure defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure. (Laŭ M.C. Butler)
Перейти на страницу:
Rimarko. Oni vidas, ke la ofte kritikitaj vortoj flank'iĝi, kun'meti, bon'voli, el'paroli estas tute bonaj, ĉar ili signifas, ne ‹iĝi flank(o)›, ‹meti kun›, ‹voli bon(a)›, ‹paroli el›, sed: ‹iĝi flank'e›, ‹meti kun'e›, ‹voli bon'e›, ‹paroli el'e›, t.e.: ‹paroli laŭ maniero el (la buŝo)›.[16]
Kontraŭe, la vorto el'rigardi (G. aus'sehen) estas malbona. La regula formo estus el'vidiĝi, sed preferinde estas uzi la vorton aspekti, kiu estas nun oficialigita (vidu Oficialan Aldonon al U.V.).
Перейти на страницу: