Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto
- Автор: Saussure René de
- Год: 1915
- Язык: эсперанто
- ISBN: 91-7303-191-7
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto». Краткое содержание книги:
De tio oni konkludas, ke la vortteorio de la lingvo Esperanto estas la sama, kiel tiu de la naturaj lingvoj.
Tion ankaŭ montras (vidu §14) la similo inter la vortfamilioj: E. hom, hom'a, hom'ec'o; F. homme, hum'ain, hum'an'ité; G. Mensch, mensch'lich, Mensch'lich'keit; A. man, man'ly, man'li'ness.
Tiuj vortfamilioj montras, ke de ideo konkreta (kiel ekzemple: reĝ) oni povas per adjektivigo aŭ verbigo ricevi la kunrespondan ideon abstraktan (reĝeco aŭ reĝado). En la naturaj lingvoj ekzistas eĉ vortĉenoj ankoraŭ pli longaj; ekzemple en Franca lingvo:
homme, hum'ain, hum'an'ité, hum'an'it'aire, hum'an'it'ar'isme; règle, régl'er, règl'e'ment, règl'e'ment'er, règl'e'ment'a'tion.
Sed oni tuj vidas, ke tiaj vortĉenoj estas eblaj nur pro tio, ke oni prenis la saman vorton jen en senco abstrakta, jen en senco konkreta: de la konkreta ideo ‹homme› (homo) oni naskis per adjektivigo la abstraktan ideon ‹humanité› (homeco); iom post iom oni donis al la abstrakta ideo ‹humanité› sencon konkretan (homaro); tiam, de la konkreta ideo ‹humanité› (homaro) oni povis denove eltiri per adjektivigo novan ideon abstraktan: ‹humanitarisme› (homareco). Sed en Esperanto ne ekzistas konfuzo inter homeco kaj homaro, sekve anstataŭ unu longa vortĉeno oni havas pli logike du apartajn ĉenojn:
hom(o), hom'a, hom'ec'o; homar(o), homar'a, homar'ec'o;
simile:
regul(o), regul'i, regul'ad'o; regular(o), regular'i, regular'ad'o.