Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 125
Перейти на страницу:

Anaso (Zool.). Korta naĝbirdo (Anas domestica).

Anatemo. Solena malbeno; malbeno.

Anatomio. Scienco pri la makroskopa strukturo de organismoj: La sekcado estas la ĉefa esplora metodo de la anatomio. Anatomia. De anatomio, koncernanta anatomion.

Anĉovo (Zool.). Malgranda manĝebla fiŝo, ordinare konservata en oliva oleo, uzata kiel spicaĵo (Engraulis encassicolis).

Anekdoto. Mallonga sprita rakonto.

Aneksi. Aligi, precipe aligi al regno fremdan provincon: aneksi post venka milito. Anekso. Ago de tiu, kiu aneksas.

Anemono (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ ranunkulacoj (Anemone).

Angeliko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de Pumbeliferoj (Angelica).

Angio. Kanalo, tubo, tra kiu fluas la sango, nutraj fluidaĵoj de l’ bestoj kaj vegetaĵoj.

Angiologio. Parto de la anatomio pri la angioj.

Angilo (Zool.). Serpentosimila manĝebla fiŝo (Anguitla vulgaris).

Angino (Med.). Inflamo de la gorĝo.

Angulo. — 1. Nelimigita spaco inter du sin renkontantaj linioj rektaj. — 2. Nelimigita spaco inter du aŭ kelke sin renkontantaj reciproke ebenoj. — 3. Malvasta, kaŝita loko. Triangulo Parto de l’ spaco, limigita de tri sin reciproke renkontantaj linioj. Multangulo. Parto de l’ spaco, limigita inter kvar, kvin k.t.p. sin reciproke renkontantaj rektaj linioj.

Anĝelo. — 1. Ĉiela estaĵo, akompananta kaj servanta Dion; ĉiela sendilo. Malbona anĝelo = diablo, satano. — 2. Persono tre bonkora, dolĉa, tolerema: anĝelo de l’ pacienco.

Anhidra (Ĥem.). Senakva.

Anilino. Olea substanco, produktata el indigo (industrie el nitrobenzolo) kaj uzata por farboj. Anilina. De anilino, enhavanta anilinon: anilina farbo.

Animo. — 1. Spirita kaj senmorta parto de la homo: La senmorteco de la animo estas dogmo de preskaŭ ĉiuj religioj. — 2. Sidejo de la sentoj kaj konscio. — 3. Esenca, ĉefa parto aŭ aganto: animo de entrepreno. Anima. De animo, koncernanta animon.

Anizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kies grajnoj estas uzataj kiel spicaĵo, por likvoroj (Pimpinella anisum).

Ankaŭ. Same kiel aliaj, kaj, krom tio: Ankaŭ mi venos = venos aliaj kaj mi.

Ankilozo (Med.). Rigideco de artiko, kaŭzita de malsano.

Ankoraŭ. — 1. Ĝis la nuna tempo: La laboro ne estas ankoraŭ finita. Li ankoraŭ laboras. — 2. Ree: Ankoraŭ unu fojon.

Ankro. Fera ilo, ĵetata en la akvon por fiksi ŝipon: La ankro estas emblemo de l’ espero. Ĵeti ankron, levi ankron.

Anobio (Zool.). Lignomanĝanta insekto el la vico de l’ koleopteroj (Anobium tesseiaium).

Anomalio. Io nenormala; dekliniĝo de ĝenerala regulo. Anomalia. Nenormala, dekliniĝanta de ĝenerala regulo.

Anonci. — 1. Publike sciigi: anonci en gazeto. — 2. Diri laŭte la nomon de l’ vizitanto, kiu eniras en la salonon. Anonco. Vortoj anoncantaj. Komparu: Afiŝo, avizo, prospekto, reklamo.

Anonima. Sen nomo de aŭtoro, de posedanto: anonima letero, societo. Anonimo. Io anonima.

Ansero. — 1. (Zool.). Korta naĝbirdo (Anser domesticus). — 2. Malsaĝa persono.

Anstataŭ. En la loko de: Anstataŭ ĉapelo surmeti ĉapon. Anstataŭ babili, laboru. Anstataŭi. Esti uzata anstataŭ io; okupi la lokon, plenumi devon anstataŭ iu: La mielo anstataŭas la sukeron. Dum la foresto de la prezidanto anstataŭis lin la sekretario. Anstataŭo. Ago de tiu, kiu anstataŭas. Anstataŭigi. Uzi anstataŭ io, doni la oficon de iu: anstataŭigi mortintan oficiston per nova.

-Ant. Finiĝo de la aktiva participo de la estanta tempo: saltanta, kantante.

Antaŭ. — 1. Prepozicio, esprimanta: a) Tempon, momenton pli fruan, ol alia: La spektaklo komenciĝis antaŭ la oka horo. Mi venis antaŭ li. b) Lokon, pli proksiman, ol alia: La puto estas antaŭ la domo. — 2. Prefikso, esprimanta agon, staton, okazantan pli proksime, pli frue: antaŭiri, antaŭdiri. Antaŭa. Estanta antaŭ io: antaŭa parto de domo, antaŭa preparo. Antaŭe. — 1. Pli frue: Antaŭe pensu, poste agu. — 2. En antaŭa loko: Antaŭe iris heroldo kaj post li dek kavaliroj. Antaŭen. Al antaŭa loko, antaŭ sin: Antaŭen! — komandis la kolonelo.

Antagonismo. Kontraŭeco.

Antagonisto. Kontraŭulo.

Antarkta. Proksima de la suda poluso.

Anteno (Zool.). Movebla korno sur la kapo de insektoj, servanta kiel organo de la palpa kaj aŭda sento.

Anticipi. Akcepti, preni antaŭe: anticipi tezon = akcepti tezon, por kiu oni poste liveros pruvojn; anticipi monon = preni monon, antaŭ kiam estas plene liverita la komercaĵo.

Antikristo. Kontraŭulo de Kristo kaj de la kristanismo; legenda estaĵo, kiu devas aperi antaŭ la fino de la mondo kaj esti venkita de Kristo.

Antikva. — 1. Kiu ekzistis antaŭ tre longe kaj ne ekzistas plu: antikva Romo, antikva lingvo. — 2. Tre malnova: antikva meblo. Antikvaĵo. Antikva objekto: vendisto de antikvaĵoj. Antikveco. Eco de tio, kio estas antikva. Komparu: Arĥaika, malnova, maljuna.

Antilopo (Zool.). Speco de rapidkura remaĉbesto.

Antimono (Ĥem.). Sb. Blanka blueta metalo, de lamena strukturo; ĝi estas uzata por la fabrikado de diversaj kunfandaĵoj (ekz. presliteroj); en la medicino estas uzataj ĝiaj saloj.

Antinomio. Kontraŭeco de du leĝoj, de du reguloj.

Antipatio. Malinklino, kiun kaŭzas malagrablaj spiritaj ecoj. Antipatia. Kiu kaŭzas antipation: antipatia homo.

Antipirino. {Ĥem.} C11H12N2O. Dimetilfenilpirazolono. Blanka kristala pulvoro, uzata en la medicino kontraŭ la kapdoloro kaj febro.

Arĥeologo. Persono, kiu sin okupas per la arĥeologio.

Arĥeologio. Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikveco.

Arĥipelago. — 1. La maro inter Grekujo kaj Turkujo. — 2. Kolekto de najbaraj insuloj: la Patagonia arĥipelago.

Arĥitekto. Persono, kiu profesie sin okupas per la konstruado.

Arĥitekturo. Belarto de la konstruado.

Arĥitravo. Trabo sur la kapitelo de kolono.

Arĥivo. Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj. Arĥivisto. Persono gardanta, aranĝanta arĥivon.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)