Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 125
Перейти на страницу:

Aspido (Zool.). Venena serpento.

Aspiri. Celi, deziri oficon, postenon: aspiri al la ofico de l’ direktoro; aspiri altajn honorojn. Aspiranto. Persono, kiu aspiras: La ofico ne vakas ankoraŭ, kaj jam sin prezentis dek aspirantoj. Komparu: Kandidato.

Asteroidoj. Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero.

Astmo (Med.). Malsano, karakterizata de malfacila spirado.

Astro. Ĉiela korpo: suno, planedo, kometo. Komparu: Stelo.

Astrologo. Persono, kiu sin okupas per la astrologio.

Astrologio. Arto antaŭdiri faktojn el la situacio de la steloj.

Astronomo. Persono, kiu sin okupas per la astronomio.

Astronomio. Scienco pri la astroj.

-At. Finiĝo de la pasiva participo de l’ estanta tempo: amata, batate.

Ataki. — 1. Sin ĵeti kontraŭ iu por batali: ataki malamikon. — 2. Fig.: ataki per parolado, malsano atakas organon. Atako. Afero de tiu, kiu atakas. Atakema. Inklina ataki. Atakanto. Homo, kiu atakas.

Atavismo. Heredado de malproksimaj antaŭuloj.

Ateismo. Doktrino, neanta la ekziston de Dio.

Ateisto. Persono, kiu neas la ekziston de Dio.

Atenci. — 1. Krime ataki reganton aŭ alian eminentan personon: atenci iun, atenci kontraŭ iu. — 2. Fig.: atenci la liberecon, rajtojn = provi limigi, provi forpreni. Atenco. Ago de tiu, kiu atencas.

Atendi. — 1. Resti, ĝis iu venos, ĝis io okazos: atendi amikon, atendi la subiron de la suno. — 2. Esperi: atendi helpon. — 3. Esti preta, minaci, esti neevitebla: La tagmanĝo atendas nin. La krimulon atendas la ekzekuto. Atendo. Stato de tiu, kiu atendas. Atendejo. Ĉambro, salono por atendi: atendejo de stacidomo, de kuracisto.

Atenta. Kies aŭda, vida sento, spirito estas turnita al io: atenta lernanto, atenta spektatoro. Atenti. — 1. Havi la aŭdan, vidan senton, spiriton, turnitan al io: atenti lecionon. — 2. Sekvi, obei: atenti konsilon, argumentojn. Atento. Anima stato de tiu, kiu atentas. Senatenta. Kiu ne atentas.

Atesti. — 1. Doni sciigojn pri fakto aŭ afero, por konfirmi aŭ kontraŭparoli diron de akuzito: atesti en juĝejo. — 2. Pruvi, montri: La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion. Atesto. — 1. Vortoj de tiu, kiu atestas. — 2. Atestanta dokumento: supera (profesora) esperanta atesto. Atestanto. Persono, kiu atestas.

Atingi. Sukcesi tuŝi, veni ĝis, sin etendi ĝis: atingi la plafonon per etendita mano; atingi celon; atingi urbon antaŭ la nokto; atingi aĝon de dudek jaroj. Atingebla. Kiu povas esti atingita: neatingebla perfekteco.

Atlaso. — I. Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrantaj specialan temon: atlaso geografia, historia, anatomia, botanika. — II. Glata brila silka ŝtofo kun nerimarkebla transversaj fadenoj. — III. Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon.

Atleto. — 1. Luktisto. — 2. Homo tre forta.

Atmosfero. Aero, gasoj, ĉirkaŭantaj la teran globon aŭ alian astron. Atmosfera. De atmosfero: atmosferaj gasoj.

Atomo. La plej malgranda, nedividebla parto de materio. Komparu: Molekulo.

Atomismo. Filozofia sistemo, klariganta la formiĝon de l’ universo, kiel kuniĝon de atomoj.

Atonio (Med.). Malforteco de muskolo, de organo.

Atribui. Opinii, ke io estas ies ago, eco: atribui al iu meriton, pekon, agon.

Atributo (Gram.). Adjektivo aŭ substantivo, kiu kun verbo formas predikaton: La rozo estas ruĝa. Kiamaniere vi fariĝis Esperantisto? La popolo proklamis lin reĝo. Atributa. De atributo, havanta karakteron de atributo: atributa vorto.

Atriplo (Bot.). Vegetaĵo herba el la familio de l’ kenopodiacoj (Atriplex).

Atrofio (Med.). Patologia malgrasiĝo, malgrandiĝo de muskolo, de organo.

Atrofii. Patologie malgrasiĝi, malgrandiĝi.

Atuto. Supera koloro en la kartludoj.

Aŭ. — 1. Esceptanta konjunkcio: Venki aŭ morti! Prenu frakon aŭ redingoton. — 2. Alivorte; tio estas; nomata alie: Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono.

Aŭdi. Percepti per la orelo: aŭdi bruon, muzikon. Aŭdado. Kapablo aŭdi: La aŭdado gvidas la blindulon. Aŭda. De l’ aŭdado, kiu koncernas la aŭdadon: aŭda sento, aŭda organo. Komparu: Aŭskulti.

Aŭdienco. Oficiala akcepto de regnestro aŭ altrangulo, por aŭskulti petojn.

Aŭditorio. Ĉambrego por publikaj, universitataj lecionoj.

Aŭguro. Antikva roma antaŭdiristo.

Aŭkcio. Publika vendo al persono, kiu proponas la plej altan pagon.

Aŭrantiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj: oranĝo, citrono.

Aŭreolo. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj; glorkrono. Komparu: Nimbo.

Aŭskulti. Uzi sian aŭdan senton; atenti por aŭdi: Ĉiuj atente aŭskultis, sed la bruo estis tiel granda, ke oni aŭdis preskaŭ nenion. Aŭskultanto. Persono, kiu aŭskultas. Komparu: Aŭdi.

Aŭspicioj. Protekto, partopreno: La rondo estis fondita sub la aŭspicioj de la tutmonda ligo de instruistoj.

Aŭtentika. Originala, nefalsita, vera: aŭtentika verko, dokumento, subskribo. Aŭtentikeco. Eco de tio, kio estas aŭtentika: La akuzito neis la aŭtentikecon de l’ dokumento.

Aŭtobiografio. Priskribo de la propra vivo.

Aŭtoĥtona. Kies antaŭuloj loĝis en lando jam de antikvaj tempoj: aŭtoĥtona popolo.

Aŭtodidakto. Persono, kiu lernas sen instruanto.

Aŭtografo. Io skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografa. Skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografio. Reproduktado de aŭtografoj per la litografio.

Aŭtokrato. Absoluta reganto. Aŭtokrata. Reganta absolute.

Aŭtokratio. Aŭtokrata sistemo de regado.

Aŭtomato. — 1. Aparato, movata de risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon). — 2. Aparato, kiu elĵetas per sia meĥanismo diversajn objektojn (bombonojn, poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post kiam oni enmetis moneron de difinita grandeco. — 3. Persono sen volo, sen energio. Aŭtomata. Aganta per si mem, sen ekstera kaŭzo, meĥanika: La batado de la koro estas aŭtomata. Aŭtomate. En aŭtomata maniero, kiel aŭtomato.

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)