Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 125
Перейти на страницу:

Alta. — 1. Granda en la vertikala direkto: alta domo, monto. — 2. Grava, supera: alta rango, ofico. — 3. (Muz.). Konsistanta el multe da vibroj: alta tono. Altaĵo. Alta loko.

Alteco. Eco de tio, kio estas alta. Plialtigi. Pligrandigi la altecon.

Altaro. Tablo por religiaj oferoj, por diservo.

Alteo (Bot.). Malvosimila vegetaĵo (Althaea).

Alterni. Sekvi unu alian kaj reciproke: La tagoj kaj noktoj eterne alternas.

Alternativo. Decida elekto de unu el du eblaĵoj aŭ aferoj: Al la kompanio sin prezentis la alternativo: aŭ bankroti aŭ likvidi ĉiujn filiojn.

Altreliefo. Surmura skulptaĵo, kies figuroj preskaŭ tute foriĝas de la fono.

Aludi. Paroli pri persono aŭ afero, ne menciante ilian nomon, komprenigante tamen pri kio oni parolas. Aludo. Vorto aŭ frazo, aludanta pri io.

Alumeto. Ligna peceto, kun ekstremo sulfurita, por ekbruligado.

Aluminio (Ĥem.). Al. Blanka, tre malpeza metalo de arĝenta brilo. Aluminia. El aluminio: aluminia ŝlosilo.

Aluno (Ĥem.). Duobla sulfato de aluminio kaj kalio, amonio: La kalian alunon oni ordinare nomas simple aluno. Aluno estas uzata por purigi akvon, en fotografado, tanado.

Aluvio. Tera tavolo, alportita de la akvo: La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj.

Amo. — 1 . Pasia inklino al persono de alia sekso: amo al virino. — 2. Alta grado de inklino: amo al la patrino, al la infanoj. Ami. Senti amon. Aminda. Kiu meritas amon, kiu faras agrablan impreson. Enamiĝi. Eksenti amon al persono de la alia sekso.

Amatoro. — 1. Persono, kiu havas inklinon al io, amas ion; amatoro de pentraĵoj. — 2. Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco, metio: fotografisto amatoro. Komparu: Diletanto.

Amalgamo. — 1. (Ĥem.). Miksaĵo de hidrargo kun alia metalo. — 2. Miksaĵo.

Amaso. Kolekto, granda kvanto, granda nombro: amaso da ŝtonoj, popolamaso. Amasigi. Kolekti en granda kvanto: amasigi monon.

Ambasadoro. — 1. Sendito de unu ŝtato al alia. — 2. Konstanta reprezentanto de ŝtato ĉe alia regno.

Ambaŭ. Unu kaj alia: Mi renkontis du amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.

Ambicio. Forta deziro de famo, honoroj, k.t.p.: Laŭdinda estas ambicio, se ĝi instigas al la laboro, kondamninda, se ĝi uzas intrigojn kaj reklamon. Ambicia. Kiu havas, montras ambicion: ambicia homo, ambicia projekto.

Amblo. Maniero de l’ irado de kelkaj kvarpiedaj bestoj, kiuj levas samtempe ambaŭ piedojn de unu flanko: La urso, kamelo, ĝirafo kaj unu speco de ĉevaloj iras la amblon.

Amboso. Fera bloko, sur kiu oni forĝas. Esti inter martelo kaj amboso = esti en malfacila situacio sen eliro.

Ambro. Rezina aroma substanco, uzata kiel incenso.

Ambrozio. — 1. Manĝaĵo de la grekaj dioj. — 2. Tre bongusta manĝaĵo.

Ambulanco. Movebla armea hospitalo.

Amelo. Substanco, formanta la plej grandan parton de ĉiuj farunaj substancoj; ĝi estas fabrike preparata el grenoj, terpomoj kaj uzata por rigidigi la tolaĵon.

Amen. La lasta vorto de preĝoj; ĝi signifas: tiel estu.

Ametisto. Violkolora multekosta ŝtono, konsistanta el speco de kvarco.

Amfibio (Zool.). Vertebrulo, vivanta sur la tero kaj en la akvo: La krokodilo estas la plej granda amfibio (Amphibium).

Amfiteatro. — 1. Antikva duonronda konstruaĵo kun pli kaj pli altaj benkoj por spektatoroj. — 2. Parto de teatro kontraŭ la scenejo.

Amforo. Antikva vazo, alta kaj mallarĝa, kun du teniloj; ĝi estis uzata por vino, mielo, oleo, k.t.p.

Amigdalacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: migdato, abrikoto, pruno, persiko.

Amiko. Persono, ligita kun alia per inklino, simpatio, akordo de opinioj, gustoj: La amikon oni ekkonas en malfeliĉo. Amika. Bazita sur amikeco, inspirita de amikeco; amika helpo, amika konsilo. Amikaĵo. Amika ago. Amikeco. Sento, rilato de tiuj, kiuj estas amikoj.

Amindumi. Peni plaĉi al persono de la alia sekso per vortoj kaj konduto: amindumi viron, virinon.

Amnestio. Pardono, senkulpigo, proklamita de regnestro al krimuloj.

Amnestii. Doni amnestion.

Amoniako (Ĥem.). NH3. Gasa alkalio de tre akra odoro, kombinaĵo de azoto kaj hidrogeno; ĝi estas uzata, en akva solvaĵo, de ladistoj, kolorigistoj.

Amorfa. Kiu ne posedas regulan strukturon: Ekzistas du specoj de fosforo: amorfa kaj kristala.

Amortizi. Nuligi ŝuldon per regulaj partopagoj.

Amplekso. Dimensioj, grado de vasteco (en figura senco): verko de granda amplekso. Ampleksi. Havi en si, teni en si (en figura senco): La programo de la universitato ampleksas ĉiujn sciencojn. Multampleksa. Ampleksanta multon, havanta grandan amplekson.

Amputi. Fortranĉi per ĥirurgia instrumento membron, organon: amputi frakasitan brakon.

Amuleto. Objekto havanta miraklan econ antaŭgardi de malsano, de sorĉo la personon, kiu ĝin portas.

Amuzi. Agrable okupi la pensojn, atenton; gajigi: La rakonto forte amuzis nin. Amuzo. lo agrable okupanta la pensojn, atenton; io gajiganta. Komparu: Distri, ludo.

-An. Sufikso por esprimi membron, loĝanton, adepton: societano, Parizano, kristano.

Anagramo. Alimeto de la literoj de vorto aŭ frazo, por formi alian vorton aŭ frazon: napo, pano.

Anakronismo. — 1. Eraro kontraŭ la kronologio, konsistanta en kunmetado de nesamtempaj personoj aŭ faktoj. — 2. lo nekonforma al la moroj de epoko.

Analitiko. Teorio de analizo.

Analizo. — 1. Disigo en elementojn: ĥemia, logika, gramatika analizo. — 2. Esploro detala, dividanta la tuton en ĝiajn elementojn. Analizi. Fari analizon.

Analogio. (Filoz.). Simileco de du aferoj en unu aŭ kelke da rilatoj, permesanta konkludi pri ilia simileco ankaŭ en aliaj rilatoj: analogio de fenomenoj, analogio de juraj okazoj. Analogia. Havanta analogion. Komparu: Egala, simila, parenca.

Ananaso (Bot.). Frukto de l’ ananasujo. Ananasujo. Tropika arbo el la familio de labromeliacoj (Ananassa sativa).

Anapesto. Trisilaba versa mezuro, konsistanta el du mallongaj, aŭ neakcentitaj silaboj kaj tria longa aŭ akcentita.

Anarĥio. — 1. Sistemo politika kaj socia, en kiu ĉiu individuo vivas sendependa, sen iu ajn estraro aŭ registaro. — 2. Plena senordo. Anarĥia. De anarĥio, bazita sur anarĥio.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)