Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 125
Перейти на страницу:

Agrafi. Kunigi per agrafo. Komparu: Broĉo, buko, pinglo.

Agregato (Filoz.). Io formita per kuniĝo de unuspecaj objektoj: agregato de molekuloj.

Agrikulturo. Kulturado de la tero.

Agronomio. Scienco, arto kulturi la teron.

Agronomo. Persono, kiu konas la agronomion, kiu sin okupas per la agronomio.

Aĝo. Tempo, pasinta de la naskiĝo: Kian aĝon li havas? Li estas kvardekjara. Aĝa. Havanta aĝon: Li estas pli aĝa, ol lia fratino. Plenaĝa. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn: En tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la dudekunua jaro de la vivo.

Aĝio. Diferenco inter la nominala kaj efektiva (laŭkursa) valoro de la mono.

Aĝioto. Spekulacio en la borso per publikaj paperoj. Aĝioti. Sin okupi per la aĝioto. Aĝiotisto. Persono, kiu profesie aĝiotas.

Ajlo (Bot.). Bulba vegetaĵo kun forta odoro, uzata kiel spicaĵo (Aliium sativum).

Ajn. Ĝeneraliga sendifina partikulo, aldonata al pronomoj, adverboj kaj konjunkcioj: kiu ajn, kiel ajn, kiam ajn.

-Aĵ. Sufikso por derivi nomon de objekto, afero, farita el tio, devenanta de tio, kion esprimas la radiko; por esprimi ion konkretan: porkaĵo = porka viando; amikaĵo = amika ago. Aĵo. Afero, objekto.

Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l’ mimozacoj (Acacia).

Akademio. — 1. Supera lernejo, universitato. — 2. Societo de scienculoj, literaturistoj, artistoj.

Akanto (Bot.). Suda dorna vegetaĵo (Acanthus).

Akapari. — 1. Aĉeti kiel eble plej grandan kvanton da komercaĵo, por plialtigi la prezon kaj vendi kare. — 2. Proprigi al si kun malutilo por aliaj. Akaparo. Ago de tiu, kiu akaparas.

Akaro (Zool.). Parazita insekto el la vico de l’ araknoidoj (Acarina).

Akceli. Plirapidigi kaj samtempe helpi, sukcesigi: La aliĝo de famaj scienculoj forte akcelis la progreson de Esperanto. Akcelo. Ago de tiu, kiu akcelas.

Akcento. Plilaŭtigo, plifortigo de la voĉo sur unu silabo de la vorto: La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo. Akcenti. Meti la akcenton.

Akcepti. — 1. Konsenti preni tion, kion oni donas, proponas: Ne estas ĝentile ne akcepti donacon. — 2. Esti hejme por la vizitantoj: Sino N. akceptas ĉiun mardon. — 3. Aprobi, konsenti: La propono estis akceptita per aklamo. Akcepto. Ago de tiu, kiu akceptas. Akceptebla. Kiu povas esti akceptita: neakceptebla propono. Komparu: Ricevi.

Akcesora. Akompananta la ĉefan aferon; flanka, ne ĉefa. Akcesoraĵo. Afero, objekto akcesora.

Akcio. Atesto pri partopreno en kompanio komerca aŭ industria: La kurso de la akcioj falas dum milito. Akciulo. Posedanto de akcio: Oni aranĝas ĉiujare kunvenon de la akciuloj por decidi la plej gravajn aferojn de la kompanio.

Akcidento. Okazo malfeliĉa, malagrabla kaj neatendita: fervoja akcidento; laboristo, vundita de akcidento. Akcidenta. Hazarda kaj malfeliĉa, malagrabla.

Akcipitro (Zool.). Rabobirdo el la familio de l’ falkoj (Astur).

Akcizo. Imposto de la manĝaĵoj, alkoholaĵoj, k.t.p.

Akiri. Fariĝi posedanto per batalo, laboro, aĉeto k.t.p. Akiro. -1. Ago de tiu, kiu akiras. — 2. Objekto, afero akirita: Eksterminte la malamikojn, la taĉmento revenis kun riĉa akiro. Akirebla. Kiu povas esti akirita.

Aklami. — 1. Saluti per laŭtaj krioj. — 2. elekti iun, akcepti proponon sen diskutado, unuvoĉe. Aklamo. Ago de tiu, kiu aklamas.

Akno. Patologia ruĝa makuleto de la haŭto.

Akolito. Preĝeja servisto, helpanta pastron dum la diservo.

Akompani. — 1. Iri kun iu, esti kun iu: Mi akompanos vin al la stacidomo. — 2. (Muz.). Kunludi. Akompano. Ago de tiu, kiu akompanas. Akompananto. Persono, kiu akompanas.

Akonito (Bot.). Venena medicina vegetaĵo el la familio de l’ ranunkulacoj (Aconitum napellus).

Akordo. — 1. Samtempa harmonia sonado de kelke da tonoj. — 2. Reciproka konformeco harmonia, adapteco: akordo de la adjektivo kun la substantivo. Akorda. Harmonia, konforma al io, adaptita al io.

Akordigi. Fari ion akorda. Akordiĝi. Fariĝi akorda: La predikato akordiĝas kun la subjekto. Akordigebla. Kiu povas esti akordigita.

Akra. — 1. Havanta tre maldikan tranĉan randon: akra tranĉilo, glavo, tondilo. — 2. Kies lateroj (flankoj), kuniĝas je malgranda angulo: akra rando. — 3. Kiu forte ekscitas la sentojn: akra manĝaĵo, malvarmo, koloro, sono, voĉo, odoro. — 4. Severa, neĝentila: akraj vortoj. Akreco. Eco de tio, kio estas akra. Akrigi. Fari ion akra: akrigi tranĉilon. Akrigilo. ŝtono, objekto por akrigado. Komparu: Akuta.

Akrido (Zool.). Insekto, detruanta la grenojn (Pachytylus migratorius, acrididae).

Akrobato. Cirka gimnastika artisto.

Akso. — 1. Reala aŭ imagata rekta linio, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo: akso de la tera globo, de rado. — 2. Centra linio: akso de floro, de vojo.

Akselo (Anat.). Kavo sub la artiko de la ŝultro kaj brako.

Aksiomo. Vero senduba, ne bezonanta pruvon: Du nombroj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.

Akto. — 1. Parto de dramo, de komedio: Aktoj estas dividataj en scenojn. — 2. Oficiala dokumento, atestanta fakton: akto pri la naskiĝo.

Aktivo. — 1. Formo de la transitivaj verboj, esprimanta agon: La patro amas la filon, la filo estas amata de la patro; «amas» estas formo de l’ aktivo, «amata» de l’ pasivo. — 2. Pozitiva parto de propraĵo: La kompanio ne bankrotis, kvankam ĝiaj pasivoj preskaŭ egalis la aktivojn. Aktiva. — 1. Kiu apartenas al la aktiva formo de la verbo: La aktiva formo estas pli ofte uzata, ol la pasiva. — 2. Kiu prezentas la pozitivan parton de propraĵo: aktivaj sumoj de bilanco. — 3. Agema: Aktiva homo neniam restas senokupa.

Aktoro. Artisto, ludanta rolon en drama spektaklo.

Aktuala. Efektive ekzistanta en la nuna tempo kaj samtempe grava, interesa. Aktualaĵo. Io aktuala. Aktualeco. Eco de tio, kio estas aktuala.

Akumulatoro. Elektra baterio, amasiganta provizon de la elektro: Aŭtomobilo movata de akumulatoroj.

Akurata. — 1. Kiu plenumas je la interkonsentita tempo: akurata tajloro. — 2. Kiu venas je la interkonsentita horo. Akurateco. Eco de tiu, kiu estas akurata.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)