Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
51
Ĉi tie staras tron’ elefantosta
Sub olivujo kaj sur blanka ŝildo.
Marsilo tien alportigas libron 610
Sur kiu estas leĝ’ Tervaga, Maha;
Sur ĝi l’ hispana Saraceno ĵuras:
«Se mi Rolandon trovos postgvardie,
› Mi lin batalos per la tuta gento;
› Rolandon mi mortigos se mi povos,
› La dek du konsilistoj juĝe mortos!»
—Kaj Gen’: «Traktaĵo nia bonsukcesu!» Aŭdu.
52
Jen venas idolano Valdabruno,
En majstr’ ordeno patro de Marsilo,
Li afablege diras: «Gen’, Sinjoro,
› Ĉi-glavon prenu, la plej el efikaj, 620
› Valoras la prenil’ pli ol mil skudojn;
› Pro amikec’ mi ĝin donacas al vi;
› Sed helpu kontraŭ la baron’ Rolando,
› Ke ni lin trovu en la postgvardio.»
—«Tiele estos», diras grafo Geno,
«Jes, mi certigas, ni lin ekbatalos,
› Kaj mi promesas, ke ni lin mortigos.»
Kaj ili kisas sur menton’ kaj vango. Aŭdu.
Перейти на страницу: