Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
16
Alvenas siavice duk’ Naimo, 230
Barbulo kaj harulo heleblanka,
Pli bona kortegano ne troviĝas.
Al Reĝo diras li: «Vi aŭdis bone
› Ĉi tion, kion Gen’ al vi respondis;
› Konsilo saĝa, bona kaj ŝatinda;
› En la milito vi Marsilon venkis,
› Kastelojn ĉiujn vi forprenis de li,
› Per la maŝinoj murojn disĵetinte,
› Vi urbojn bruligadis, virojn venkis;
› Sed nun de vi, li petas nur kompaton!
› Ja, estus peko pli postuli de li 240
› Pruvinta dirojn per garantiuloj.
› Ni devas nur baronon sendi al li,
› Por ke finiĝu tiu militado!»
Kaj Francoj diras: «Duko estas prava!» Aŭdu.
17
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
› En Zaragozon al Marsilo reĝo?»
Jen duk’ Naim’: «Mi iros, se vi jesos;
› Fordonu tuj al mi bastonon, ganton!»
Sed Reĝo diras: «Vi, saĝulo estas;
› Pro barbo kaj lipharoj, mi al vi ne
› Permesos tiel malproksimen iri! 250
› Sidiĝu; tion mi ordonas al vi!» Aŭdu.
18
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
› Al Saraceno, Zaragoza estro?»
Rolando diras: «Mi ja povas iri!»
—«Ne, certe», diras grafo Oliviro,
«Ĉar bola kaj fiera via koro,
› (mi tion timas) vin malbonkondukus;
› Mi vole iros, se al Reĝo plaĉas.»
Imperiestro mallevetas kapon,
Kaj tiam diras: «Ambaŭ vi silentu!
› Nek unu nek l’ alia forvojaĝos! 260
› Pro tiu barbo blankiĝinta, unu
› El dek du konsilistoj ne eliru!»
Silentas Francoj; ili aŭskultadas. Aŭdu.
19
Turpin’ de Rejms’ sin levas siavice;
Li diras laŭte kaj sonore: «Paco
› Al viaj Francoj, Via Reĝa Moŝto.
› Vi, de sep jaroj estas en la lando,
› Baronoj multsuferis kaj klopodis.
› Fordonu al mi ganton kaj bastonon;
› Mi al hispana Saracen’ aliros,
› La taŭgajn vortojn al li parolonte.» 270
—Imperiestro diras kun kolero:
«Pro tiu barbo, vi neniel faros;
› Sidiĝu sur ĉi tiun blankan ŝtofon.
› Silentu, se ne mi mem vin demandis!» Aŭdu.
Перейти на страницу: