Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
96
Nun Francoj releviĝas sur piedoj,
Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj; 1140
Ĉefepiskop’ je Dio benis ilin.
Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj,
Armaĵojn portas, kiel kavaliroj
Por la batalo tute pretiĝintaj.
Rolando graf’ alvokas Oliviron:
«Sinjor’ kolego, vi pravege diris,
› Ke grafo Geno ĉiujn nin perfidis!
› Li prenis donojn, oron kaj arĝenton!
› Imperiestro prave nin venĝegus!
› Marsilo Reĝo, komercinte pri ni, 1150
› Per niaj glavoj nur ricevos pagon!» Aŭdu.
97
Roland’ trairas hispanintermontojn
Sur Vejlantif’ ĉevalo sia bona.
Plej taŭga estas lia armilaro,
Li noble tenas per la pugn’ pikstangon
Al la ĉielo direktatan; pendas,
Je supr’, standardo tute blanka, kies
Franĝaĵoj oraj kovras lian manon,
Rolando estas vigla, ĝoja, gaja.
Amiko Oliviro sekvas lin, kaj 1160
Francanoj krias: «Li savonto estas!»
Li tiam fierege Saracenojn
Rigardas … sed pasie, dolĉe, Francojn;
Ĝentilan vorton li al ili diras:
«Baronoj noblaj, paŝu malrapide;
› Al sia perdo iras Idolanoj!
› Hodiaŭ ni akiron prenos … riĉan
› Pli ol akiris iam franca reĝo!»
De tiam la anaroj renkontiĝas. Aŭdu.
98
Jen Oliviro: «Mi ne parolados!… 1170
› Ĉar vi ne volis sonorigi kornon,
› Neniam helpon Reĝo donos al vi.
› Ne scias Karlo, li do estas prava!
› Al ili tie oni ne riproĉu!
› Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu;
› De nun, neniu iru malantaŭen!
› Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj:
› Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn!
› Nu, ni memoru pri deviz’ de Karlo!»
Je tiu vorto, Francoj ekkriadas: 1180
«Munĝojo!» — Kiu aŭdus ilin, povus
Nur pensi pri plej alta kuraĝeco!
Ho Dio! Kiel bela la rajdado!
Rapidigante marŝon per spronbatoj
Tuj ekfrapegos ili … (Ĉu ne pravaj?),
Sed Saracenoj pro nenio timas…
Jen Francoj, Idolanoj, brust’ ĉe brusto. Aŭdu.
Перейти на страницу: