Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Proverbaro Esperanta

Электронная книга - «Proverbaro Esperanta». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
1 ... 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36
Перейти на страницу:

1215.05 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.

1216. Memlaŭdo

1216.01 Kiu mem sin adoras, nenion valoras.

1216.02 Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.

1216.03 Kiu mem sin gloras, malbone odoras.

1217. Ornamo

1217.01 Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.

1218. Alternativo

1218.01 Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.

1219. Malbono

1219.01 Malbona herbo froston ne timas.

1219.02 Malbonulon diablo ne prenas.

1220. Bonstato

1220.01 Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.

1220.02 Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.

1221. Rifuzo

1221.01 Oni invitas — venu, oni donacas — prenu.

1221.02 Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon.

1222. Fremdo

1222.01 En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.

1222.02 Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.

1223. Rango

1223.01 Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.

1224. Fremdo

1224.01 Fremda manĝo havas bonan guston.

1224.02 Propra supo brogas, fremda allogas.

1225. Fremdo

1225.01 Ne doloras frapo sur fremda kapo.

1226. Fremdo

1226.01 De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.

1226.02 Fremda spesmilo estas sen utilo.

1227. Fremdo

1227.01 Pagi sen partopreno por fremda festeno.

1228. Kiso

1228.01 Kiso publika estas kiso malamika.

1228.02 Kiso malsincera estas danĝera.

1228.03 Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.

1229. Lango

1229.01 Lang' estas mola kaj laŭvole petola.

1230. Demando

1230.01 Plej bona gvidilo estas la lango.

1230.02 Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.

1231. Lango

1231.01 Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.

1232. Lango

1232.01 Sidu lango malantaŭ la vango.

Fino bona — ĉio bona; finiĝis malbona — des pli bone.

Alfabeta registro

Abundo, 409, 825, 906.

Afableco, 711, 1083.

Afero, 861, 1026.

Aĝo, 1009.

Akiro, 55, 56, 99, 557, 750, 931, 1105.

Akordo, 982.

Akvo, 265.

Alfluo, 644.

Alia, 780, 781, 782.

Aliloke, 1103.

Aliulo, 1032.

Alkonformiĝo, 289.

Allogo, 1095.

Almozo, 227.

Alternativo, 576, 1218.

Altrudo, 352.

Aludo, 450.

Amanto, 1072.

Amataĵo, 1064.

Ambicio, 1128.

Amboso, 205.

Amiko, 89, 784, 785, 786, 787, 788, 789, 790, 796, 798, 952.

Amo, 170, 890.

Antaŭtempeco, 640, 1106.

Antaŭvido, 132, 706.

Antaŭzorgo, 909.

Antikvaĵo, 5.

Aplaŭdo, 190.

Aprilo, 22, 23, 24.

Aspiro, 1073.

Atako, 793.

Atendo, 878, 879, 880, 882, 883.

Atento, 138, 426, 677, 775, 1008.

Atingo, 91, 258.

Aŭskulto, 1186, 1188.

Avareco, 16, 1181.

Averto, 47, 779, 807.

Avideco, 10, 226, 428, 607, 628, 885, 922, 1033.

Babilo, 151, 451, 454, 455, 678, 1015.

Bagatelo, 484, 548, 766.

Barbo, 153, 155, 156.

Bato, 69, 80, 81.

Batalo, 75.

Bedaŭro, 196, 495.

Beleco, 1067, 1068, 1092.

Bezono, 213, 379, 712, 902, 1135.

Bojo, 163, 167, 298, 1085.

Bondeziro, 715, 884.

Bonfaro, 179, 697, 698.

Bonkoreco, 868.

Bono, 701, 714, 1080, 1093, 1108.

Bonstato, 912, 939, 1220.

Braveco, 418, 511, 684, 1077.

C Ĉ 

Certeco, 389, 623.

Cirkonstancoj, 392.

Ĉaso, 716.

Ĉefaĵo, 254.

Ĉefo, 416.

Ĉieesta, 1162.

Ĉioserva, 1145.

Ĉikano, 1017.

Ĉirkaŭaĵo, 509.

Ĉiu, 369.

Dando, 579.

Danĝero, 32, 125, 546.

Decido, 207, 935.

Defendo, 470, 487.

Delonge, 1036.

Demando, 144, 1230.

Detaloj, 4.

Detruo, 1045.

Deveno, 689.

Devigo, 504.

Devo, 571, 859.

Deziro, 424, 612, 886, 1194.

Difekto, 345.

Dio, 93, 109, 110, 111, 112, 113, 114, 115, 119, 130, 133, 611, 613, 641.

Dise, 674.

Disiĝo, 520, 584.

Diskreteco, 681, 996, 1103.

Doloro, 142, 407, 461.

Domo, 888.

Donaco, 588, 589, 590, 591.

Dono, 176, 351, 594, 595, 604, 615, 617.

Dormo, 729.

Doto, 101.

Drinko, 1151.

Dronanto, 1212.

Dubo, 43.

Duflankeco, 629.

Duonpatrino, 758.

Ebleco, 1.

Ebrieco, 954, 1098, 1117, 1168, 1169.

Edzeco, 348, 373, 388, 894, 895, 896, 897, 1122.

Edzino, 69, 519, 752, 887, 889.

Egaleco, 344.

Eksamiko, 472.

Eksteraĵo, 365, 368.

Elektemeco, 374.

Elemento, 203.

Elporto, 381.

Elvoko, 92, 221, 278, 586, 1069, 1191.

Embaraso, 231, 971.

Emerito, 907.

Enspezo, 932.

Entrepreno, 246, 974.

Entrudiĝo, 384.

Envio, 413, 938, 940.

Eraro, 259, 346, 551, 937.

Escepto, 1035.

Esenco, 378, 620, 675, 776, 1127.

Espero, 2, 3, 120, 542.

Esploro, 1018.

Estimo, 1002.

Estonteco, 929.

Evito, 983, 984, 1029.

Fabelo, 95.

Facila, 1081.

Falo, 564.

Falpuŝiĝo, 1046.

Falsvirto, 538.

Famo, 436, 709, 978.

Fanfaronado, 158, 545.

Faraĉo, 1052.

Faro, 855, 856.

Faritaĵo, 73, 208, 248.

Feliĉo, 44, 236, 276, 324, 367, 657, 930, 1203, 1204, 1205.

Festo, 336, 639, 997.

Fianĉo, 899.

Fido, 791.

Fiero, 134, 139, 276, 383, 444, 490, 491, 550, 1152.

Finitaĵo, 270.

1 ... 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)