Proverbaro Esperanta
- Автор: Заменгоф Людвик Лазарь Д-р Эсперанто
- Год: 1905
- Язык: эсперанто
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Proverbaro Esperanta». Краткое содержание книги:
1175. Vino
1175.01 Fiŝo volas naĝi.
1175.02 Fiŝo sen vino estas veneno.
1176. Samgenteco
1176.01 Sama gento, sama sento.
1177. Frato
1177.01 Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
1178. Siaĵo
1178.01 Propran vangon neniu batas.
1178.02 Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
1179. Forto
1179.01 Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.
1179.02 Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
1180. Trankvileco
1180.01 Kiu iras trankvile, iras facile.
1180.02 Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
1181. Avareco
1181.01 Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
1181.02 Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
1182. Honoro
1182.01 Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
1182.02 Ekstere honoro, interne doloro.
1182.03 Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
1182.04 Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
1183. Vorto
1183.01 Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.
1183.02 Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
1184. Vorto
1184.01 Sprita vorto tentas, nenion atentas.
1184.02 Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
1184.03 Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
1185. Servo
1185.01 Servo ne petita ne estas merita.
1186. Aŭskulto
1186.01 Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
1187. Nutro
1187.01 Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
1187.02 Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
1188. Aŭskulto
1188.01 Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
1188.02 Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
1189. Trovo
1189.01 Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
1190. Morto
1190.01 Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.
1190.02 La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
1190.03 Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
1190.04 Kapoj diferencas, kranioj egalas.
1191. Elvoko
1191.01 La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.
1191.02 Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
1192. Moko
1192.01 Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.
1193. Konscienco
1193.01 Konscienco trankvila estas bona dormilo.
1194. Deziro
1194.01 Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
1194.02 Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
1195. Trankvileco
1195.01 La afero ne brulas.
1196. Rimedo
1196.01 Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.
1196.02 Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.
1197. Sperto
1197.01 Pasero sperta estas lerta.
1198. Maljuneco
1198.01 Aĝo maljuna ne estas oportuna.
1198.02 Aĝo tro matura ne estas plezura.
1199. Timo
1199.01 Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.
1199.02 Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
1200. Proceso
1200.01 Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
1200.02 Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
1201. Juĝo
1201.01 Pri propra afero neniu juĝas libere.
1202. Promeso
1202.01 Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.
1202.02 Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
1202.03 Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".
1202.04 Promeso ne satigas.
1202.05 Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.
1203. Feliĉo
1203.01 Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.
1203.02 Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
1204. Feliĉo
1204.01 Feliĉon oni ne heredas nek cedas.
1204.02 Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
1205. Feliĉo
1205.01 Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
1206. Malsaĝo
1206.01 Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.
1207. Pacienco
1207.01 Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
1207.02 Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
1208. Trankvileco
1208.01 Akvo trankvila estas akvo danĝera.
1208.02 Akvo silenta subfosas la bordon.
1209. Rapideco
1209.01 Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.
1210. Prudento
1210.01 Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
1210.02 Saĝo abunda, sed ne profunda.
1211. Komerco
1211.01 Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
1211.02 Per lerta admono alfluas la mono.
1212. Dronanto
1212.01 Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
1213. Lerno
1213.01 Kio estas lernita, ne estas perdita.
1213.02 Kiu iras sperte, iras certe.
1214. Kompetenteco
1214.01 Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
1214.02 Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
1214.03 Ne prediku knabino al via patrino.
1215. Trofrueco
1215.01 Ne diru "hop" antaŭ la salto.
1215.02 Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
1215.03 Plej bone ridas, kiu laste ridas.
1215.04 Ne moku riveron, ne atinginte la teron.