Proverbaro Esperanta
- Автор: Заменгоф Людвик Лазарь Д-р Эсперанто
- Год: 1905
- Язык: эсперанто
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Proverbaro Esperanta». Краткое содержание книги:
926.03 Kia ago, tia pago.
926.04 Kia la semo, tia la rikolto.
926.05 Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.
927. Malvirto
927.01 Vivis puninde, mortis ridinde.
928. Malriĉo
928.01 Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
929. Estonteco
929.01 Kiu vivos, tiu vidos.
929.02 La tempo venos, ni ĉion komprenos.
929.03 La parto plej vasta venos la lasta.
930. Feliĉo
930.01 Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.
930.02 Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
931. Akiro
931.01 Kiel akirite, tiel perdite.
932. Enspezo
932.01 Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
933. Ĝuado
933.01 Li vivas en ĝuo kaj bruo.
933.02 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
934. Vivo
934.01 Li vivas sur la tero kiel en infero.
934.02 Hunda vivo.
935. Decido
935.01 La loto estas tirita.
935.02 La ĵeto estas farita.
936. Por
936.01 La "por" kaj la "kontraŭ".
937. Eraro
937.01 Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
937.02 Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
938. Envio
938.01 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
939. Bonstato
939.01 Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
939.02 Pli bone estas ŝviti, ol tremi.
939.03 Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
939.04 De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
940. Envio
940.01 Envia moko sukceson ne detruas.
941. Morgaŭ
941.01 Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
942. Prokrasto
942.01 Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
942.02 Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.
942.03 Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.
942.04 Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.
943. Vico
943.01 Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
944. Pentofaro
944.01 Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
945. Flamiĝemo
945.01 Eksplodis kiel pulvo.
945.02 Flamiĝema kiel ligno rezina.
946. Konfuzo
946.01 Fari al iu bonan lavon.
946.02 Ŝuti polvon en la okulojn.
946.03 Sapumi la okulojn.
947. Regado
947.01 Doni la tonon.
947.02 Konduki la dancojn.
947.03 Havi la ĉefan voĉon.
948. Malfrueco
948.01 Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.
949. Malpaco
949.01 Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
950. Vundo
950.01 Tranĉi rekte en la karnon.
951. Resaniĝo
951.01 Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.
952. Amiko
952.01 Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
953. Maljuneco
953.01 Atingi la vesperon de sia vivo.
954. Ebrieco
954.01 Tralavi la gorĝon.
954.02 Havi iom da vaporo en la kapo.
954.03 Li esploris iom la fundon de la glaso.
955. Veto
955.01 Per kio la veto?
956. Garantio
956.01 Disputu pri ĉio, sed sen garantio.
956.02 Disputo kredigas, sed ne certigas.
956.03 Pri nenio oni povas ĵuri.
957. Magio
957.01 Magia rondo.
958. Leĝo
958.01 Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
958.02 Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
958.03 Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
959. Leĝo
959.01 Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
960. Leĝo
960.01 Sur leĝa bazo.
960.02 Leĝe kaj rajte.
961. Praviĝo
961.01 Nesciado de leĝo neniun pravigas.
961.02 Pro eraro ne praviĝas la faro.
961.03 Senkonscie vi agis, — konscie vi pagos.
962. Trinko
962.01 Eltrinki per unu tiro.
963. Tento
963.01 Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.
963.02 Vane vi tentas, mi ne konsentos.
964. Malpureco
964.01 Malpurulo.
964.02 Cindrulino.
965. Superfluo
965.01 Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
966. Malpermeso
966.01 Frukto malpermesita estas plej bongusta.
966.02 Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
966.03 Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
967. Provo
967.01 Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
967.02 Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
967.03 Marĉando aĉeti ne devigas.
967.04 Ĉiu provas, kion li povas.
967.05 Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
967.06 Demando ne kostas, demando ne devigas.
968. Memoro
968.01 Enskribu en vian memoron.
969. Mateno
969.01 Horo matena estas horo bena.
969.02 Vespero lacigas, mateno freŝigas.
969.03 Matena horo estas plena de oro.
969.04 Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.
969.05 Post nokta ripozo helpas la muzo.
969.06 Post dorma trankvilo venas bona konsilo.