Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 215 216 217 218 219 220 221 222 223 ... 322
Перейти на страницу:

Tiel ili alvenis malrapide al la blanka ponto. Tie la vojo, briletante malforte, transiris rojon meze de la valo, kaj pluiris, serpentumante malrekte supren al la pordo de l’ urbo: nigra faŭko, kiu apertis en la ekstera cirklo de la nordaj muroj. Larĝaj ebenaĵoj kuŝis ambaŭrande de l’ rojo, ombrecaj herbejoj plenaj je palaj blankaj floroj. Ankaŭ tiuj estis lumantaj, belaj tamen forme hidaj, kiel frenezaj figuroj en malkvieta sonĝo; kaj ili disblovis malfortan naŭzan tombodoron; putriĝa fetoro plenigis la aeron. De herbejo al herbejo traarkis la ponto. Figuroj staris tie ĉekape, lerte skulptitaj laŭ formoj homaj kaj bestecaj, sed ĉiuj koruptitaj kaj naŭzaj. La akvo fluanta sube silentis, kaj ĝi vaporis, sed la vaporo leviĝanta de ĝi, kirlanta kaj tordiĝanta ĉirkaŭ la ponton, estis mortige malvarma. Frodo sentis, ke liaj sentumoj vertiĝas kaj lia menso mallumiĝas. Tiam subite, kvazaŭ efikus iu forto alia ol la propra volo, li ekhastis ŝanceliĝe antaŭen, kun la palpaj manoj etenditaj kaj la kapo pendolanta de flanko al flanko. Sam kaj Golumo ambaŭ postkuris lin. Sam kaptis sian mastron per la brakoj, ĝuste kiam li stumblis kaj preskaŭ falis sur sojlo de la ponto.

— Ne tiuvoje! Ne tiuvoje! — flustris Golumo, sed la spiro inter liaj dentoj ŝajnis traŝiri la pezan kvieton kiel fajfilo, kaj li kaŭris teren en teruro.

— Staru firme, sinjoro Frodo! — murmuris Sam en l’ orelon de Frodo. — Revenu! Ne tiuvoje. Golumo diras, ke he, kaj escepte mi konsentas kun li.

Frodo pasigis la manon sur sia frunto kaj forŝiris siajn okulojn de la urbo sur la monteto. La luma turo fascinis lin, kaj li luktis kontraŭ deziro suprenkuri laŭ la brileta vojo al ĝia pordo. Finfine li pene returniĝis, kaj tion farinte li sentis ke la Ringo rezistas, tirante la ĉenon ĉirkaŭ lia kolo; kaj ankaŭ liaj okuloj, kiam li forrigardis, ŝajnis dum momento blindigitaj. La mallumo antaŭ li estis nepenetrebla.

Golumo, rampante tere kvazaŭ timigita besto, jam estis malaperanta en la ombraĵon. Sam subtenante kaj gvidante sian stumblan mastron, sekvis lin laŭeble rapide. Ne malproksime de l’ apuda bordo de l’ rojo troviĝis breĉo en la ŝtonmuro apud la vojo. Tra tiu ili pasis, kaj Sam vidis, ke ili estas sur mallarĝa pado, kiu ekbrilis malforte komence, samkiel la ĉefvojo, ĝis grimpinte sur la herbejoj de venenaj floroj ĝi velkis kaj senlumiĝis, serpentumante malnete supren laŭ la nordaj flankoj de la valo.

Laŭlonge de tiu pado la hobitoj plandumis unu apud la alia, nepovante vidi Golumon antaŭ si, krom kiam li sin turnis por fingrovoke instigi ilin. Tiam liaj okuloj briletis per lumo verda-blanka, eble spegulante la fian brilon de Morgulo, aŭ ĉendite de iu responda humoro interne. Pri tiu venena ekbrilo kaj pri la mallumaj okultruoj Frodo kaj Sam senĉese konsciis, re kaj re retrorigardante timplene trans la ŝultrojn kaj ĉiam denove trenante siajn okulojn al trovo de la senluma pado. Malrapide ili penis antaŭen. Dum ili altiĝadis super la fetoron kaj vaporojn de la venena rojo, ili spiris pli facile kaj iliaj kapoj klariĝis; sed nun iliaj membroj estis lacegaj, kvazaŭ ili marŝus la tutan nokton ŝarĝite, aŭ longe naĝadus kontraŭ peza akvofluo. Finfine ili ne povis pluiri senhalte.

Frodo haltis kaj sidiĝis sur ŝtonon. Ili jam grimpis ĝis la supro de granda bulo de nuda monto. Antaŭ ili estis roko en valoflanko, kaj ĉirkaŭ ties supraĵo la vojo pluiris, ne pli ol larĝa breto kun abismo dekstre; trans la apikan sudan facon de la monto ĝi rampis supren, ĝis ĝi malaperis en la mallumo supre.

— Mi devas ripozi iomete, Sam, — flustris Frodo. — Ĝi pezas sur min, knabo Sam, tre pezas. Mi scivolas kiom longe mi povos porti ĝin? Ĉiuokaze mi devas ripozi antaŭ ol ni risku nin sur tion. — Li indikis la mallarĝan vojeton antaŭe.

— Ĉit! ĉit! — siblis Golumo rapidante al ili. — Ĉit! — Liaj fingroj estis ĉebuŝe kaj li skuis urĝe la kapon. Tirante la manikon de Frodo, li indikis la padon; sed Frodo rifuzis moviĝi.

— Ankoraŭ ne, — li diris, — ankoraŭ ne. — Laceco kaj pli ol laceco premis lin; ŝajnis kvazaŭ peza sorĉo efikus al li mense kaj korpe. — Mi devas ripozi, — li murmuris.

Je tio la timo kaj konsterno de Golumo tiel fortiĝis, ke li denove parolis, siblante malantaŭ sia mano, kvazaŭ por forbari la bruon de nevidataj aŭskultantoj en la aero.

— Ne ĉi tie, ne. Ne ĉi tie ripozi. Stultuloj! Okuloj povas vidi nin. Kiam ili alvenos la ponton, ili vidos nin. Venu for! Grimpu, grimpu! Venu!

— Venu, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Li pravas denove. Ni ne povas resti ĉi tie.

— Bone, — diris Frodo per voĉo distanceca, kvazaŭ de iu parolanta duondorme. — Mi provos. — Lacege li stariĝis.

Sed estis tro malfrue. Tiumomente la roko moviĝis kaj ektremis sub ili. La forta grumbla bruo, pli laŭta ol iam antaŭe, ruliĝis en la tero kaj eĥis en la montaro. Poste laŭ brula subito venis granda ruĝa flagro. Tre fore post la orientaj montoj ĝi saltis sur la ĉielon kaj plaŭdigis sur la minacajn nudojn karmezinon. En tiu valo de ombro kaj malvarma kruela lumo ĝi ŝajnis netolereble perforta kaj feroca. Ŝtonpintoj kaj firstoj kiel noĉitaj tranĉiloj elsaltis en gapa nigro antaŭ la suprentorenta flamo en Gorgoroto. Poste venis krakego de tondro.

Kaj Minaso Morgul respondis. Vidiĝis flagro de brilegaj fulmoj: forkoj bluflamaj risortiĝis el la turego kaj el la ĉirkaŭaj montoj en la malafablajn nubojn. La tero ĝemis; kaj el la urbo leviĝis kriego. Miksite kun akraj altaj voĉoj kvazaŭ de predantaj birdoj, kaj la kriĉa henado de ĉevaloj freneze koleraj kaj timoplenaj, venis ŝira kriego, trema, rapide leviĝanta ĝis trapika tonalto ekster atingo de l’ aŭdado. La hobitoj turniĝis ĝire tiudirekten, kaj ĵetis sin teren, kovrante permane la orelojn.

Kiam ĉesis la terura kriego, retrofalanta per longa naŭzega veo ĝis silento, Frodo malrapide levis sian kapon. Trans la mallarĝa valo, nun preskaŭ egalnivela kun liaj okuloj, la muroj de l’ malica urbo staris, kaj ĝia kaverneca pordo, formita kvazaŭ malfermita buŝo kun brilaj dentoj, gapis malfermite. Kaj tra tiu pordo eliris armeo.

Tiu tuta amaso estis vestita zibele, nigre kiel la nokto. Kontraŭ la palaj muroj kaj la luma pavimo de la vojo Frodo povis vidi ilin, vicon post vico de etaj nigraj figuroj, kiuj marŝis rapide kaj silente, elpasantaj laŭ senfina fluo. Antaŭ ili iris granda rajdistaro moviĝante kiel ordaj ombroj, kaj ĉekape de ili estis unu pli granda ol ĉiuj ceteraj: rajdanto tute nigra, krom ke sur la kapuĉita kapo li portis kronsimilan kaskon, kiu flagris per danĝera lumo. Nun li proksimiĝis al la ponto sube, kaj la gapaj okuloj de Frodo sekvis lin, nekapablaj palpebrumi aŭ forturniĝi. Ĉu tie ne estis la Mastro de l’ Naŭ Rajdantoj, reveninta al la tero por konduki sian fian armeon en batalon? Tie, jes efektive tie estis la marasma reĝo, kies frida mano vundis la Ringoportanton per la mortiga tranĉilo. La malnova vundo pulsis dolore kaj granda frostiĝo disvastiĝis al la koro de Frodo.

Ĝuste kiam trapikis lin tiuj pensoj per timego kaj tenis lin ligita kvazaŭ pro sorĉo, subite haltis la Rajdanto, rekte antaŭ la enirejo de la ponto, kaj post li la tuta amaso staris senmove. Sekvis paŭzo, kompleta silento. Eble la Ringo alvokis la Fantommastron, kaj momente li estis perturbita, sentante iun alian potencon interne de sia valo. Tien kaj tien ĉi turniĝis la malhela kapo kaskita kaj kronita je timo, esplorante la ombrojn per siaj nevideblaj okuloj. Frodo atendis, kiel birdo pro proksimiĝo de serpento, ne kapabla moviĝi. Kaj dum li atendis, li sentis, pli urĝan ol iam ajn antaŭe, la ordonon, ke li surmetu la Ringon. Kvankam forta kiel neniam estis la premo, li jam ne sentis emon cedi al ĝi. Li sciis, ke la Ringo perfidos lin, kaj ke li ne posedas, eĉ se li surmetus ĝin, la potencon fronti al la Morgula reĝo — ankoraŭ ne. Jam ne plu estis respondo al tiu ordono en lia propra volo, kvankam ĝi estis senespere timigita, kaj li sentis sur si nur batadon de forta potenco de ekstere. Tiu kaptis lian manon, kaj dum Frodo mense rigardis, ne volante tion sed provizore retenite (kvazaŭ li rigardus iun malnovan rakonton malproksiman), ĝi movis la manon colon post colo al la ĉeno ĉirkaŭ lia kolo. Tiam lia propra volo ekvigliĝis; malrapide ĝi devigis la manon reiri kaj serĉi ion alian, ion kaŝitan apud lia brusto. Malvarma kaj malmola ĝi ŝajnis, kiam lia kroĉo ekprenis ĝin: la flakoneton de Galadriela, tiom longe valoritan, kaj preskaŭ forgesitan ĝis tiu horo. Kiam li tuŝis ĝin, dum kelka tempo ĉia pensado pri la Ringo estis forbarita de lia menso. Li suspiris kaj klinis la kapon.

1 ... 215 216 217 218 219 220 221 222 223 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)