Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 214 215 216 217 218 219 220 221 222 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi opinias, ke ni jam sidas en kaĉo, — diris Frodo. — Mi timas, ke nia vojaĝo proksimiĝas al la fino.

— Eble, — diris Sam; — sed dum oni vivas, ne mankas espero, kutimis diri mia Avulo, kaj necesas manĝaĵo, li plejofte aldonis. Manĝu iom, sinjoro Frodo, kaj poste dormu iom.

La posttagmezo, kiel Sam supozis ĝin nomenda, pasadis. Elrigardante el la kaŝejo li povis vidi nur grizbrunan senombran mondon, velkantan malrapide al anonima senkolora morno. Estis sufoke sed ne varme. Frodo dormis malkviete, turniĝante kaj tordiĝante kaj foje murmurante. Dufoje Sam ŝajnis aŭdi lin prononci la nomon Gandalfo. La tempo ŝajnis treniĝi senfine. Subite Sam aŭdis siblon malantaŭ si, kaj jen aperis Golumo kvarpiede, gvatante ilin per ekbrilaj okuloj.

— Vekiĝu, vekiĝu! Vekiĝu, dormemuloj! — li flustris. — Vekiĝu! La tempo urĝas. Ni devas iri, jes, ni devas iri tuj. La tempo urĝas!

Sam rigardis lin suspekteme: li ŝajnis timigita aŭ ekscitita.

— Ĉu iri nun? Kian trukon vi kovas? Ankoraŭ ne estas la ĝusta horo. Ne povas esti eĉ la tetrinka horo, almenaŭ ne en decaj lokoj, kie tetrinka horo ekzistas.

— Stulte! — siblis Golumo. — Ni estas ne en decaj lokoj. Tempo ekmankas, jes, rapide forpasas. La tempo urĝas. Ni devas iri. Vekiĝu, mastro, vekiĝu! — Li palpskuis Frodon; kaj Frodo, konsterne vekite, sidiĝis subite kaj kaptis lian brakon. Golumo abrupte sin liberigis kaj retroiris.

— Oni ne devas stulti, — li siblis. — Ni devas iri. La tempo urĝas! Nenion plian ili sukcesis eligi el li. Kie li estis, kaj kion li supozis pretiĝanta kaj hastiginta lin, li rifuzis diri. Sam estis plena je suspektemo kaj tion vidigis; sed Frodo neniun indikon vidigis pri tio, kio trapasas lian menson. Li suspiris, surdorsigis sian tornistron, kaj pretiĝis eliri en la mallumon ĉiam plifortiĝantan.

Tre kaŝiĝeme Golumo gvidis ilin malsupren laŭ la deklivo, laŭeble utiligante kovrejojn, kaj kurante, klinite preskaŭ ĝistere, trans lokojn apertajn; sed la lumo estis jam tiel malhela, ke eĉ akrokula sovaĝa besto apenaŭ povus vidi la hobitojn, kapuĉitajn, en iliaj grizaj manteloj, nek aŭdi ilin marŝantajn tiel singarde, kiel kapablas tiuj etuloj. Sen krako de branĉeto aŭ siblo de folio ili preterpasis kaj malaperis.

Dum ĉirkaŭ unu horo ili pluiris, silente, spalire, deprimitaj pro la morno kaj kompleta senmovo de la tereno, kiun rompis nur de tempo al tempo mallaŭta tondrobruo malproksime aŭ tamburado en iu monteta kavaĵo. Suben de sia kaŝloko ili iris, kaj poste, turniĝinte suden, ili direktiĝis laŭ la plej rekta vojo, kian povis trovi Golumo tra longa malglata deklivo, kiu kliniĝis supren al la montoj. Baldaŭ, ne tre fore, ili vidis arbaran zonon baŭmantan kvazaŭ nigra muro. Kiam ili proksimiĝis, ili konstatis, ke la arboj estis grandaj, ŝajne tre antikvaj, kaj ankoraŭ tre altaj, kvankam iliaj supraĵoj estis nudaj kaj rompitaj, kvazaŭ tempestoj kaj fulmoj trabruus ilin, sed malsukcesis mortigi ilin aŭ skui iliajn profundegajn radikojn.

— La Krucvojo, jes, — flustris Golumo, la unuaj parolitaj vortoj, de kiam ili forlasis sian kaŝlokon. — Ni devas iri tien. — Turninte sin orienten, li gvidis ilin supren laŭ la deklivo; kaj tiam subite jen ĝi estis antaŭ ili: la vojo suden, serpentumanta ĉirkaŭ la eksteraj randoj de la montoj, ĝis baldaŭ ĝi plonĝis en la grandan ringon de arboj.

— Tiu ĉi estas la sola vojo, — flustris Golumo. — Neniuj padoj post la ŝoseo. Neniuj padoj. Ni devas iri al la Krucvojo. Sed rapidu! Estu silentaj!

Tiel ŝtelire, kiel skoltoj en malamika bivako, ili kaŝiris suben al la vojo, kaj ŝteliris laŭ ĝia okcidenta rando sub la ŝtonoza teramaso, grizaj kiel la ŝtonoj kaj silentpiedaj kiel ĉasantaj katoj. Fine ili atingis la arbojn, kaj trovis, ke ili staras en granda sentegmenta ringo, meze aperta al la sombra ĉielo; kaj la spacoj inter aliaj trunkegoj similis al malhelaj arkaĵegoj de ruiniĝinta halo. Ĝuste en la centro renkontiĝis kvar vojoj. Malantaŭ ili troviĝis la vojo al Moranono; antaŭ ili ĝi eliris denove al sia longa vojado suden; dekstre la vojo el malnova Osgiliado alvenis grimpe, kaj, transirinte, forpasis orienten en la mallumon: la kvara vojo, la vojo irota de ili.

Starante momente tie timoplena, Frodo konsciiĝis, ke brilas lumo; li vidis ĝin ardantan sur la vizaĝo de Sam apude. Turninte sin al ĝi, li vidis post arkaĵo de branĉoj la vojon al Osgiliado etendiĝanta preskaŭ tiel rekte kiel streĉita rubando suben, suben al la okcidento. Tie malproksime post malĝoja Gondoro jam ombre inundita la suno subiris, trovinte finfine la orlon de l’ granda malrapide ruliĝanta mortotuko de nuboj kaj falante kiel minaca fajraĵo al la ankoraŭ nemakulita maro. La mallonga ardo trafis enorman sidantan figuron, senmovan kaj solenan kiel la grandaj ŝtonaj reĝoj de Argonato. La jaroj estis maĉintaj ĝin, kaj perfortaj manoj difektis ĝin. Ĝia kapo mankis kaj sur ties loko estis moke starigita ronda krude ĉizita ŝtono, malzorge farbita per sovaĝaj manoj imite al rikana vizaĝo kun unusola ruĝa okulo meze de la frunto. Sur ĝiaj genuoj kaj la fortika seĝo, kaj ĉie sur la piedestalo estis sencelaj skribaĉaĵoj miksitaj kun la fiaj simboloj, kiujn uzas la larvopopolo de Mordoro.

Subite, trafitan de la ebenaj radioj, Frodo vidis la kapon de l’ maljuna reĝo: ĝi kuŝis forruliĝinte apud la vojo.

— Vidu, Sam! — li kriis, paroligite de la konsterno. — Vidu! La reĝo havas denove kronon!

La okuloj estis kavaj kaj la ĉizita barbo estis rompita, sed sur la alta severa frunto estis kronaĵo el arĝento kaj oro. Treniĝa plantaĵo kun floroj kiel blankaj steletoj ligis sin al la brovoj, kvazaŭ honorante la falintan reĝon, kaj en la fendaĵetoj de lia ŝtona hararo briletis flavaj sedoj.

— Ili ne povos por ĉiam venki! — diris Frodo. Kaj tiam subite malaperis la mallonga ekvidaĵo. La suno subiris kaj malaperis, kaj kvazaŭ pro ŝutrofermo de lampo venis la nokto.

8

La Ŝtuparo de Cirito Ungol

Golumo tiris la mantelon de Frodo kaj siblis pro timo kaj senpacienco.

— Nepras foriri. Necesas ne stari ĉi tie. Rapidu!

Malvolonte Frodo turnis sian dorson al la okcidento kaj sekvis, kiam lia gvidanto kondukis lin eksteren en la mallumon de la oriento. Ili forlasis la arboringon kaj ŝteliris sur la vojo al la montaro. Ankaŭ tiu vojo direktiĝis rekte dum kelka tempo, sed baldaŭ ĝi komencis forkurbiĝi suden, ĝis ĝi alvenis sub la rokŝultregon, kiun ili jam vidis de malproksime. Nigra kaj forpuŝa ĝi baŭmis super ili, pli malhela ol la malhela ĉielo malantaŭe. Krablante sub ĝia ombro la vojo pluiris, kaj ĉirkaŭinte ĝin saltis denove orienten kaj komencis supreniri krute.

Frodo kaj Sam plandadis plu kun koroj malpezaj, ne plu kapablaj ĝeni sin pri sia endanĝereco. La kapo de Frodo estis klinita; lia ŝarĝo denove kurbigis lin. Tuj kiam la granda Krucvojo estis preterpasita, ĝia pezo, preskaŭ forgesita en Itilio, komencis ree plifortiĝi. Nun, sentante, ke la vojo krutiĝas antaŭ liaj piedoj, li rigardis lacege supren; kaj tiam li vidis ĝin, ĝuste kiel Golumo antaŭdiris: la urbon de la Ringofantomoj. Li kaŭris apud la ŝtonoza rando.

Longdekliva valo, profunda ombrogolfo, retroiris foren en la montaron. Sur la alia flanko, iom distance inter la valaj brakoj, alte sur roka sidloko sur la nigraj genuoj de Efelo Duad, staris la muroj kaj turego de Minaso Morgul. Ĉio ĉirkaŭ ĝi estis malhela, tere kaj ĉiele, sed lumo ĝin banis. Ne la enkarcerigita lunlumo antaŭlonge verŝiĝinta tra la marmoraj muroj de Minaso Itil, Turego de la Luno, bela kaj disradia en kavaĵo de la montoj. Pli pala efektive ol la luno velkanta en iu eklipso estis ties lumo nun, flagranta kaj bloviĝanta kiel fetora elspiraĵo de putriĝo, kadavrolumo, lumo kiu nenion prilumis. Sur la muroj kaj turego vidiĝis fenestroj, kiel sennombraj nigraj truoj rigardantaj internen al malpleneco; sed la plej alta etaĝo de la turego turniĝis malrapide, jen laŭ unu direkto jen laŭ l’ alia, grandega fantoma kapo rikananta en la nokton. Momente la tri kunuloj staris tie, kuntiriĝinte, gapante supren per malvolontaj okuloj. Golumo la unua refortiĝis. Ree li urĝe tiris iliajn mantelojn, sed neniun vorton li elparolis. Li preskaŭ trenis ilin antaŭen. Ĉiu paŝo estis kontraŭvola, kaj la tempo ŝajnis malrapidigi sian pasadon, tiel ke dum la intervalo inter levo de piedo kaj ties remeto pasis minutoj de abomeno.

1 ... 214 215 216 217 218 219 220 221 222 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)