Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 218 219 220 221 222 223 224 225 226 ... 322
Перейти на страницу:

— Ĝi estas pretendo multe tro granda, — diris Frodo kaj ridis longan klaran ridon el la koro. Tia sono ne estis aŭdita en tiuj lokoj ekde kiam Saŭrono venis al Mez-Tero. Al Sam subite ŝajnis, ke ĉiuj aŭskultas kaj la altaj rokoj kliniĝis super ili. Sed Frodo ne atentis ilin; li ridis denove. — Nu, Sam, aŭdi vin tiel gajigas min, kvazaŭ la rakonto estus jam verkita. Sed vi ellasis unu el la ĉefaj rolantoj: Samsaĝo la bravkora. “Mi volas aŭdi pli pri Sam, paĉjo. Kial oni ne inkluzivis pli el liaj paroloj, paĉjo? Tiu plaĉas al mi, ĝi ridigas min. Kaj Frodo ne progresus tiel bone sen Sam, ĉu ne, paĉjo?”

— Vidu, sinjoro Frodo, — diris Sam, — ne indas moki. Mi parolis serioze.

— Ankaŭ mi, — diris Frodo, — kaj daŭre seriozas. Ni impetas iom tro rapide. Vi kaj mi, Sam, ankoraŭ estas implikitaj en la plej malagrablaj partoj de la rakonto, kaj estas nur tro verŝajne, ke iuj diris ĉipunkte: “Fermu jam la libron, paĉjo; ni ne volas legi plu”.

— Eble, — diris Sam, — sed ne mi estus tion diranta. Aferoj faritaj, finitaj kaj inkluzivitaj en la grandaj rakontoj estas alispecaj. Nu, eĉ Golumo eble valorus en la rakonto, ĉiuokaze pli valorus, ol kiam li nin apudas. Kaj ankaŭ li mem iam ŝatis rakontojn, laŭ lia propra atesto. Mi scivolas, ĉu li supozas sin heroo aŭ la malbonulo? Golumo! — li vokis. — Ĉu plaĉus al vi esti la heroo; nu, kien li denove malaperis?

Mankis signo pri li ĉe la enirejo de ilia ŝirmejo kaj en la proksimaj ombroj. Li ja rifuzis ilian nutraĵon, kvankam kiel kutime li akceptis buŝplenon da akvo; kaj poste li ŝajnis kunvolviĝi dormonte. Ili supozis, ke almenaŭ unu el liaj celoj dum lia longa foresto dum la antaŭa tago estis ĉasi manĝaĵon propragustan; kaj nun li evidente forŝteliĝis denove, dum ili parolis. Sed por kio ĉi-foje?

— Al mi ne plaĉas lia forŝteliro senaverta, — diris Sam. — Kaj plej malplaĉas nuntempe. Li certe ne serĉas manĝaĵon ĉi-supre, krom se ekzistas iu roko, kiun li frandas. Vidu, eĉ musko tute mankas.

— Ne valoras zorgiĝi pri li nun, — diris Frodo. — Ni ne povus veni tiel malproksimen, eĉ ne en vidodistanco de la trapasejo, sen li, kaj tial ni devas toleri liajn morojn. Se li perfidemas, li perfidemas.

— Tamen mi preferus, ke li estu videbla, — diris Sam. — Tiom pli, se li perfidemas. Ĉu vi memoras, ke li neniam konsentis diri, ĉu la pasejo estas gardata aŭ ne? Kaj nun ni vidas tie turegon; eble ĝi estas malplena, eble ne. Ĉu vi opinias, ke li iris alkonduki ilin, orkojn, aŭ kio ili estas?

— Ne, tion mi ne supozas, — respondis Frodo. — Eĉ se li okupiĝas pri iu misaĵo, kaj supozeble tio ne malverŝajnas. Mi ne supozas, ke temas pri tio: ne por alkonduki orkojn, aŭ iujn servistojn de l’ Malamiko. Kial atendi ĝis nun, kaj travivi la penadon de la grimpo, kaj tiom proksimiĝi al la lando, kiun li timas? Li verŝajne povis perfidi nin al la orkoj multfoje de kiam ni renkontis lin. Ne, se estas io, tio certe estas iu privata truketo de li mem, kiun li supozas tute sekreta.

— Nu, supozeble vi pravas, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Kvankam tio ne tre konsolas min. Mi certe ne eraras; sendube li transdonus min al orkoj, volonte kaj senhezite. Sed mi forgesis lian trezoron. Ne, mi supozas, ke la tutan tempon temis pri La trezoro por kompatinda Smeagolo. Tio estas la sola koncepto de ĉiuj liaj intrigetoj, se tiajn li havas. Sed kiel gvidado de ni ĉi tien helpos lin tiurilate, tion mi ne kapablas diveni.

— Tre probable li mem ne kapablas tion diveni, — diris Frodo. — Kaj mi ne opinias, ke li havas en la konfuzita kapo nur unu klaran projekton. Mi opinias, ke efektive li parte klopodas protekti la trezoron kontraŭ la Malamiko kiel eble plej longe. Ĉar estus fina katastrofo por li, se la Malamiko akirus ĝin. Kaj aliflanke, eble li nur pacience atendas hazardan okazon.

— Jes, Putorulo kaj Fetorulo, kiel mi diris pli frue, — diris Sam. — Sed ju pli ili proksimiĝos al la lando de la Malamiko, des pli simila al Fetorulo iĝos Putorulo. Atentu mian diron: se iam ni alvenos la pasejon, li ne permesos, ke ni efektive translimigu la trezoregon sen iaspeca interveno.

— Ni ankoraŭ ne alvenis tien, — diris Frodo.

— Ne, sed prefere ni sentinelu ĝis tiam. Se ni estos surprizitaj, Fetorulo sufiĉe rapide superulos. Malgraŭ tio, estos sendanĝere, se vi nun dormetos, mastro. Sendanĝere, se vi kuŝos proksime al mi. Mi vere ĝojus vidi vin dormanta. Mi gardos vin; kaj ĉiuokaze, se vi kuŝos proksime, en mia ĉirkaŭbrako, neniu povos veni al vi palpe sen tio, ke via Sam scios tion.

— Dormi! — diris Frodo kaj suspiris, kvazaŭ en dezerto li vidus miraĝon friske verdan. — Jes, eĉ ĉi tie mi povus dormi.

— Dormu do, mastro! Kuŝigu vian kapon sur mian sinon.

Kaj tiel Golumo trovis ilin horojn poste, kiam li revenis, rampante ŝtelire laŭ la pado el la mallumo antaŭe. Sam sidis apogite de la ŝtono, kun la kapo falinta flanken kaj peza spirado. Sur lia sino kuŝis la kapo de Frodo, droninta en profunda dormo; sur lia blanka frunto kuŝis unu el la brunaj manoj de Sam, kaj la alia kuŝis malpeze sur la brusto de l’ mastro. Trankvilo vidiĝis sur ambaŭ vizaĝoj.

Golumo rigardis ilin. Stranga esprimo trapasis lian magran malsatan vizaĝon. La ekbrilo forvelkis el liaj okuloj, kaj ili iĝis malklaraj kaj grizaj, maljunaj kaj lacaj. Dolorspasmo ŝajnis tordi lin, kaj li forturniĝis, retrogvatante al la pasejo, skuante sian kapon, kvazaŭ okupite de ia interna debato. Poste li revenis, kaj malrapide etendinte la treman manon tre singarde li tuŝis la genuon de Frodo. Tiu tuŝo estis preskaŭ kareso. Dum momenteto, se iu el la dormantoj vidus lin, li supozus rigardi maljunan lacan hobiton, ŝrumpintan pro la jaroj, kiuj portis lin multe preter lian tempon, preter amikojn kaj parencojn, kaj la kampojn kaj rojojn de l’ juneco, maljunan malsatan kompatindulon.

Sed pro tiu tuŝo Frodo ekmoviĝis kaj elkriis mallaŭte dum la dormo, kaj tuj Sam estis vigle maldorma. Lia unua vidaĵo estis Golumo — “palpanta la mastron”, laŭ lia supozo.

— Hej, vi! — li diris malmilde. — Kion vi faraĉas?

— Nenion, nenion, — diris Golumo mallaŭte. — Afabla mastro!

— Sendube, — diris Sam. — Sed kie vi estadis, ŝtelirante foren kaj reen, maljuna kanajlo?

Golumo retiriĝis, kaj verda ekflagro ekbrilis sub liaj pezaj palpebroj. Preskaŭ araneeca li nun aspektis, kaŭrante malantaŭen sur la kurbaj membroj kaj kun elstaraj okuloj. Jam pasis la momenteto, nerevokeble.

— ŝtelirante, ŝtelirante! — li siblis. — La hobitoj ĉiam tre ĝentilas, jes. Ho, afablaj hobitoj! Smeagolo gvidas ilin laŭ sekretaj vojoj, kiujn neniu alia scius trovi. Laca li estas, soifa li estas, jes soifa; kaj li gvidas ilin kaj li serĉas padojn, kaj ili diras: ŝteliri, ŝteliri. Tre afablaj amikoj, ho jes, mia trezoro, tre afablaj.

Sam sentis sin iom rimorsa, tamen ne pli fidema.

— Pardonpete, — li diris. — Mi bedaŭras, sed vi abrupte vekis min. Kaj mi devis ne dormi, kaj tio iom akrigis min. Sed sinjoro Frodo tiom lacas, ke mi petis lin fermi la palpebrojn, kaj, nu, tia estas la afero. Pardonpete. Sed kie vi efektive estis?

— Ŝteliris, — diris Golumo, kaj la verda ekbrilo ne forlasis liajn okulojn.

— Ho, tre bone, — diris Sam, — laŭ via volo! Supozeble ne malproksime de la vero. Kaj nun ni prefere ĉiuj ŝteliru kune. Kioma horo estas? Ĉu estas hodiaŭ aŭ morgaŭ.

— Estas morgaŭ, aŭ hodiaŭ estis morgaŭ, kiam la hobitoj ekdormis. Tre stulte, tre danĝere, se kompatinda Smeagolo ne ŝtelirus sentinele.

— Mi opinias, ke ni ĉiuj baldaŭ tediĝos pri tiu vorto, — diris Sam. — Sed ne ĝenu vin. Mi vekos la mastron. — Li delikate forpuŝis la hararon de l’ frunto de Frodo, kaj kliniĝinte suben alparolis lin mallaŭte.

— Vekiĝu, sinjoro Frodo! Vekiĝu!

Frodo ekmoviĝis kaj malfermis siajn okulojn, kaj ridetis vidante la vizaĝon de Sam klinitan super li.

— Vekas min frue, ĉu ne, Sam? — li diris. — Estas ankoraŭ mallume!

1 ... 218 219 220 221 222 223 224 225 226 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)