Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 211 212 213 214 215 216 217 218 219 ... 322
Перейти на страницу:

— Do mi diras al vi, — diris Faramiro, sin turnante al Golumo, — vi estas mortkondamnita; sed dum vi akompanas Frodon vi estas eksterdanĝera rilate nin. Tamen se iam vi estos trovita de ajna homo el Gondoro vaganta sen li, la kondamno eble efektiviĝos. Kaj morto trovu vin rapide, ĉu en ĉu ekster Gondoro, se vi ne servos lin bone. Nun respondu al mi: kien vi volas iri? Li diras, ke vi estis lia gvidanto. Kien vi gvidis lin?

Golumo ne respondis.

— Pri tio mi ne permesas sekretecon, — diris Faramiro. — Respondu, aŭ mi ŝanĝos mian verdikton!

Golumo daŭre silentis.

— Mi respondos anstataŭ li, — diris Frodo. — Li gvidis min ĝis la Nigra Pordego, laŭ mia peto; sed ĝi estis netrapasebla.

— Ne ekzistas aperta pordo en la Sennoman Landon, — diris Faramiro.

— Vidinte tion, ni turniĝis flanken kaj venis laŭ la suda vojo, — Frodo daŭrigis, — ĉar li diris, ke estas, aŭ eble estas, pado proksime al Minaso Itil.

— Minaso Morgul, — diris Faramiro.

— Mi ne scias precize, — diris Frodo; — sed la pado supreniras, laŭ mia opinio, en la montaron ĉe la norda flanko de tiu valo, en kiu staras la malnova urbo. Ĝi supreniras ĝis alta fendaĵo kaj poste suben ĝis... tio, kio estas pretere.

— Ĉu vi konas la nomon de tiu alta pasejo? — demandis Faramiro.

— Ne, — diris Frodo.

— Ĝi nomiĝas Cirito Ungol. — Golumo siblis akre kaj komencis murmuri al si. — Ĉu ne tiel ĝi nomiĝas? — diris Faramiro, sin turnante al li.

— Ne! — diris Golumo, kaj poste li kriĉis, kvazaŭ io pikus lin. — Jes, jes, ni aŭdis unufoje tiun nomon. Sed kiel gravas al ni la nomo? La mastro diras, ke li devas eniri. Do ni devas provi alian vojon. Ne ekzistas alia provebla vojo, ne.

— Ĉu neniu alia vojo? — diris Faramiro. — Kiel vi scias tion? Kaj kiu esploris la tuton de tiu malhela regno? — Li rigardis longe kaj penseme Golumon. Baldaŭ li parolis denove. — Forkonduku tiun ĉi kreaĵon, Anborno. Traktu lin milde, sed atentu lin. Kaj vi, Smeagolo, ne provu plonĝi en la akvofalon. Tie la rokoj havas tiajn dentojn, kiaj mortigos vin antaŭtempe. Jam lasu nin kaj kunprenu vian fiŝon.

Anborno eliris, kaj Golumo iris antaŭ li kuntiriĝante. La kurtenon oni tiris trans la alkovon.

— Frodo, ŝajnas al mi, ke vi agas tre malprudente en tio ĉi, — diris Faramiro. — Mi opinias, ke vi ne iru kun tiu kreaĵo. Ĝi estas misega.

— Ne, ne komplete misega, — diris Frodo.

— Eble ne tute, — diris Faramiro, — sed malico mordas ĝin kancere, kaj la miseco kreskas. Li gvidos vin al nenio bona. Se vi disiĝos de li, mi donos al li sendanĝeran vojon kaj gvidadon al iu ajn punkto ĉelime de Gondoro laŭ lia elekto.

— Li tion ne akceptos, — diris Frodo. — Li sekvos nin, kiel li jam longe faris. Kaj mi multfoje promesis protekti lin kaj iri tien, kien li gvidos. Vi ne petos min agi pri li kontraŭpromese, ĉu?

— Ne, — diris Faramiro. — Sed tion petus mia koro. Ĉar ŝajnas malpli malbone konsili al alia persono perfidi sian vorton ol tion fari mem, precipe se oni vidas amikon celanta al propra misfortuno. Sed ne, se li insistas iri kun vi, vi devos jam toleri lin. Sed ŝajnas al mi, ke vi ne estas devigita iri al Cirito Ungol, pri kiu li rakontis al vi malpli, ol li scias. Tion mi klare perceptis en lia menso. Ne iru al Cirito Ungol!

— Kien do mi iru? — demandis Frodo. — ĉu reen al la Nigra Pordego por transdoni min al la gardistaro? Kion vi scias kontraŭ tiu loko, kio igas ĝian nomon terura?

— Nenion certan, — diris Faramiro. — Ni en Gondoro neniam pasas orienten de la Vojo nuntempe, kaj neniu el ni, pli junaj homoj, iam ajn faris tion, kiel ankaŭ neniu el ni surpaŝis la Montojn de l’ Ombro. Pri ili ni konas nur malnovajn raportojn kaj la onidirojn de l’ antaŭa epoko. Sed iu malhela teruraĵo loĝas en la pasejoj super Minaso Morgul. Se Cirito Ungol estas nomata, maljunuloj kaj kleruloj paliĝas kaj silentiĝas. La valo de Minaso Morgul maliciĝis antaŭ tre longe, kaj ĝi jam estis minaco kaj timigo, kiam la forpelita Malamiko ankoraŭ loĝis malproksime, kaj Itilio estis ankoraŭ plejparte sub nia regado. Kiel vi scias, tiu urbo estis iam fortikaĵo, fiera kaj bela, Minaso Itil, ĝemelo de nia propra urbo. Sed ĝi estis kaptita de krueluloj, kiujn la Malamiko en sia freŝa forto dominis, kaj kiuj vagis senhejme kaj senmastre post lia malvenko. Oni diras, ke iliaj estroj estis homoj el Numenoro, kiuj fariĝis malhele misfaraj; al ili la Malamiko donis potencringojn, kaj li voris ilin: vivaj fantomoj ili fariĝis, teruraj kaj malicegaj. Post lia foriro ili kaptis Minason Itil kaj ekloĝis tie, kaj ili plenigis ĝiri kaj la tutan ĉirkaŭan valon je putro: ĝi ŝajnis senhoma kaj ne estis tia, ĉar senforma timo estadis malantaŭ la ruinigitaj muroj. Naŭ princoj estis, kaj post la reveno de ilia mastro, kiun ili helpis kaj preparis sekrete, ili iĝis denove fortaj. Tiam la Naŭ Rajdantoj eliris el la pordego de hororo, kaj ni ne povis kontraŭstari ilin. Ne proksimiĝu al ilia citadelo. Oni rimarkos vin. Ĝi estas loko de sendorma malico, plena de senpalpebraj okuloj. Ne iru laŭ tiu vojo!

— Sed kien krome vi direktos min? — diris Frodo. — Vi mem ne povas, vi diras, gvidi min al la montoj, ankaŭ ne trans ilin. Sed trans la montojn mi celas, pro solena promeso al la Konsilio, por trovi vojon aŭ perei dumserĉe. Kaj se mi retroirus, rifuzante la vojon je la amara fino, kien do mi irus inter elfoj kaj homoj? Ĉu vi volas, ke mi venu al Gondoro kun tiu ĉi Aĵo, tiu Aĵo, kiu frenezigis vian fraton per deziro? Kian sorĉon ĝi plenumus en Minaso Tirit? Ĉu estu du urboj Minaso Morgul, rikanante unu la alian trans morta lando plena je putriĝo?

— Tion mi ne volas, — diris Faramiro.

— Do kion vi volas, ke mi faru?

— Mi ne scias. Tamen mi ne volas, ke vi iru al morto aŭ al turmentado. Kaj mi ne opinias, ke Mitrandiro elektus tiun vojon.

— Sed ĉar li jam foriris, mi devas sekvi tiajn vojojn, kiajn mi trovas. Kaj mankas tempo por longa serĉado, — diris Frodo.

— Dura sorto kaj senespera komisio, — diris Faramiro. — Sed almenaŭ memoru mian averton: gardu vin de tiu gvidonto, Smeagolo. Li antaŭe kulpis murdon. Tion mi legas en li. — Li ĝemspiris. — Nu, do ni renkontiĝis kaj disiĝos, Frodo, filo de Drogo. Al vi ne necesas molaj vortoj: mi ne esperas revidi vin je ajna alia tago sub tiu ĉi suno. Sed vi foriros kun mia beno al vi kaj al via tuta popolo. Ripozu iom, dum manĝaĵo estas preparata por vi. Mi volonte ekscius, kiel tiu rampa Smeagolo ekposedis tiun Aĵon, pri kiu ni parolas, kaj kiel li perdis ĝin, sed mi ne ĝenos vin nun. Se iam preterespere vi revenos al la landoj de l’ vivantoj, kaj ni rerakontos niajn historiojn, sidante apud muro sub la suno, ridante pri malnovaj zorgoj, tiam vi rakontos al mi. Ĝis tiam, aŭ alia okazo ekster la vidkapablo de la Aŭgur-ŝtonoj de Numenoro, adiaŭ!

Li stariĝis kaj profunde riverencis al Frodo, kaj tirinte la kurtenon forpaŝis en la kavernon.

7

Vojaĝo al la Krucvojo

Frodo kaj Sam reiris al siaj litoj kaj kuŝis tie en silento ripozante dum iom da tempo, dum homoj ekaktivis kaj komenciĝis la aferoj de la tago. Post kelka tempo akvo estis alportita al ili, kaj poste oni kondukis ilin al tablo, sur kiu estis manĝaĵo por tri. Faramiro matenmanĝis kun ili. Li ne dormis depost la batalo de l’ antaŭa tago, tamen li ne aspektis laca.

Finmanĝinte ili stariĝis.

— Ke neniu malsato ĝenu vin survoje, — diris Faramiro. — Vi havas malmultan provianton, sed mi ordonis, ke stoketon da nutraĵo konvena por vojaĝantoj oni metu en viajn tornistrojn. Ne mankos al vi akvo dum vi vojaĝos en Itilio, sed ne trinku el iu ajn rojo, kiu fluas de Imlado Morgul, la Valo de Dumviva Morto. Ankaŭ jenon mi devas diri al vi. Miaj skoltoj kaj vaĉantoj jam ĉiuj revenis, eĉ kelkaj kiuj ŝteliris al viddistanco de Moranono. Ĉiuj trovis strangaĵon. La tereno estas malplena. Nenio estas sur la vojo, kaj nenie aŭdiĝas bruo de piedoj, kornoj, aŭ pafarkaj ŝnuretoj. Atendema silento ŝvebas super la Sennoma Lando. Mi ne scias, kion tio aŭguras. Sed la tempo rapidas al iu granda konkludo. Ŝtormo venas. Rapidu, dum vi povas! Se vi estas pretaj, ni iru. La suno baldaŭ leviĝos super la ombraĵo.

1 ... 211 212 213 214 215 216 217 218 219 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)