Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 207 208 209 210 211 212 213 214 215 ... 322
Перейти на страницу:

» Ja tiel ni taksas la homojn en nia klero, nomante ilin la Altaj, aŭ Homoj de l’ Okcidento, kiuj estis numenoranoj; kaj la Mezaj Popoloj, Homoj de l’ Krepusko, kiuj estas la rohananoj kaj ties parencaro kiuj daŭre loĝas en la nordo; kaj la Sovaĝuloj, la Homoj de l’ Mallumo.

» Tamen nun, kvankam la rohananoj kelkrilate plisimiliĝis al ni, pli spertaj pri la artoj kaj mildeco, ankaŭ ni plisimiliĝis al ili, kaj ni apenaŭ rajtas plu pretendi la titolon Alta. Ni fariĝis Meza Popolo, de la Krepusko, sed memorante aliajn aferojn. Samkiel la rohananoj ni amas jam militon kaj kuraĝon kiel en si mem bonajn, tiel sporton kiel celon; kaj kvankam ni ankoraŭ opinias, ke batalisto devas havi aliajn kapablojn kaj konojn ol la nuran lerton pri armiloj kaj mortigado, ni estimas batalistojn malgraŭ tio pli alte ol la alimetiajn homojn. Tia estas la postulo de nia epoko. Tia estis eĉ mia frato Boromiro: viro bravega, kaj pro tio oni taksis lin la plej elstara viro de Gondoro. Kaj efektive tre valora li estis: neniu heredonto de Minaso Tirit dum longaj jaroj estis tiel hardita en laboro, tiel antaŭenira en batalo, aŭ blovis pli potencan noton per la Granda Korno.

Faramiro suspiris kaj dum iom da tempo silentiĝis.

— Pri la elfoj vi ne diras multon en viaj rakontoj, sinjoro, — diris Sam, subite ekkuraĝiĝante. Li rimarkis, ke Faramiro ŝajnis aludi elfojn kun respekto, kaj tio eĉ pli ol lia ĝentileco, kaj liaj manĝaĵo kaj vinoj, gajnis la respekton de Sam kaj kvietigis liajn suspektojn.

— Efektive ne, mastro Samsaĝo, — diris Faramiro, — ĉar mi ne estas instruita pri elfa klero. Sed tiel vi tuŝis alian punkton, rilate al kiu ni ŝanĝiĝis, dekliniĝante de Numenoro al Mez-Tero. Ĉar kiel vi eble scias, se Mitrandiro estis via kunulo kaj vi parolis kun Elrondo, la edajnoj, la patroj de la numenoranoj, batalis apud la elfoj dum la unuaj militoj, kaj estis rekompencitaj per donaco de la regno meze en la maro, videbla de Elfhejmo. Sed en Mez-Tero, homoj kaj elfoj iĝis misrilataj pro la artoj de la Malamiko dum la mallumaj tagoj, kaj pro la malrapidaj ŝanĝiĝoj tempaj, dum kiuj ĉiu speco marŝadis plu laŭ siaj disiĝintaj vojoj. Homoj nun timas kaj pridubas la elfojn, kaj tamen scias malmulton pri ili. Kaj ni el Gondoro similiĝas al aliaj homoj, al la homoj el Rohano; ĉar eĉ ili, kiuj estas malamikoj de la Malluma Mastro, evitas la elfojn kaj parolas timplene pri la Ora Arbaro. Tamen inter ni ankoraŭ estas iuj, kiuj traktas kun la elfoj kiam eblas, kaj de tempo al tempo iras sekrete al Lorieno, malofte revenonte. Mi ne. Ĉar mi taksas nun danĝera tion, ke mortema homo intence serĉu la Pliaĝan Popolon. Tamen mi envias al vi, ke vi interparolis kun la Blanka Damo.

— La Damo de Lorieno! Galadriela! — ekkriis Sam. — Vi devus vidi ŝin, sinjoro, vere vi devus. Mi estas nur hobito, kaj kultivado estas hejme mia tasko, sinjoro, se vi komprenas min, kaj mi ne tre lertas pri poezio — ne pri verkado: ia komika rimaĵo, eble, de tempo al tempo, vi scias, ne poezio reala — do mi ne povas diri al vi, kion mi volas esprimi. Tio devus esti kantata. Por tio necesus Paŝegulo, alinome Aragorno, aŭ maljuna sinjoro Bilbo. Sed mi ŝatus verki kanton pri ŝi. Bela ŝi estas, sinjoro! Ĉarmega! Jen kiel granda arbo floranta, jen kiel blanka asfodelo, eta kaj svelta, ĉu ne. Diamante dura, lunlume mola. Sunlume varma, malvarma kiel frosto inter la steloj. Fiera kaj fora kiel neĝa monto, kaj tiel gaja kiel ajna junulino iam vidita de mi kun lekantetoj en la hararo dum printempo. Sed tio estas amaso da sensencaĵoj, kaj tute maltrafas la celon.

— Do ŝi devas esti vere elstare bela, — diris Faramiro. — Danĝere bela.

— Mi ne scias pri danĝere, — diris Sam. — Ŝajnas al mi, ke oni komprenas en Lorieno la propran danĝeron, kaj trovas ĝin tie, ĉar ili ĝin kunportis. Sed eble vi rajtus nomi ŝin danĝera, ĉar ŝi tiom fortas en si mem. Vi, vi povus frenezece disbati vin kontraŭ ŝin, kiel ŝipo kontraŭ rokon; aŭ droni, kiel hobito en rivero. Sed nek roko nek rivero kulpus. Nu, Boro... — Li silentiĝis kaj lia vizaĝo ruĝiĝis.

— Jes? Nu, Boromiro, vi volis diri? — diris Faramiro. — Kion vi volas diri? Ĉu ke li kunprenis sian danĝeron?

— Jes, sinjoro, pardonpete, kaj brava viro estis via frato, se mi rajtas diri. Sed la tutan tempon vi spuris la predon. Nu, mi rigardis Boromiron kaj aŭskultis lin, la tutan vojon de Rivendelo — prizorgante mian mastron, kiel vi povas kompreni, kaj ne celante damaĝi al Boromiro — kaj mi opinias, ke en Lorieno li vidis la unuan fojon klare, kion mi pli frue divenis: kion li deziris. Ekde la momento kiam li unuafoje vidis ĝin, li deziris la Ringon de l’ Malamiko!

— Sam! — kriis Frodo konsternite. Li profundiĝis kelkan tempon en propraj pensoj, kaj subite rekonsciiĝis, tro malfrue.

— Savu min! — diris Sam, blankiĝante kaj poste skarlatiĝante. — Jen mi denove! “Kiam ajn vi malfermas vian buŝon, vi faras fuŝon[10]”, la Avulo kutimis diri al mi, kaj prave. Ho ve, ho ve! Nu, vidu, sinjoro! — li turniĝis fronte al Faramiro kun ĉiom da kuraĝo, kiom li povis retrovi. — Ne profitu de mia mastro pro tio, ke lia servanto estas tutsimple stultulo. Vi parolis tre bele la tutan tempon, malprudentigis min parolante pri elfoj kaj tiel plu. Sed belaj faroj beligas, ni diras. Jen okazo por montri vian kvaliton.

— Tiel ŝajnas, — diris Faramiro, malrapide kaj mallaŭte, kun stranga rideto. — Do jen la respondo al ĉiuj enigmoj! La Unu Ringo, kiu supozite lasis la mondon peree. Kaj Boromiro provis kapti ĝin perforte, ĉu? Kaj vi eskapis, ĉu? kaj kuris la tutan vojon... al mi! Kaj ĉi tie en la sovaĝejo mi havas vin: du duonuloj, kaj amaso da viroj vokeblaj de mi, kaj la Ringo el Ringoj. Bela turniĝo de l’ fortuno! Okazo, ke Faramiro, militestro de Gondoro, montru sian kvaliton! Ha! — li rektiĝis, tre alta kaj severa, la grizaj okuloj ekbrilis.

Frodo kaj Sam salte forlasis siajn taburetojn kaj starigis sin dorse al la muro palpserĉante siajn glavtenilojn. Estiĝis silento. Ĉiuj homoj en la kaverno ĉesis paroli kaj alrigardis ilin mire. Sed Faramiro residiĝis sur sian seĝon kaj komencis mallaŭte ridi, kaj poste subite reserioziĝis.

— Ve pri Boromiro! Tro malfacila elprovo! Kiom vi plifortigis mian funebron, vi, du fremdaj vaguloj el fora lando, portantaj la danĝeron al homoj! Sed vi malpli kompetente juĝas homojn ol mi hobitojn. Ni, homoj el Gondoro, estas verparolantoj. Ni malofte fanfaronas kaj poste plenumas aŭ mortas klopodante. Mi ne prenus tiun ĉi aĵon, se ĝi kuŝus apud la vojo, mi diris. Eĉ se mi estus tia homo, kiu dezirus tiun aĵon, kaj kvankam mi ne sciis precize, kio ĝi estas, kiam mi parolis, mi taksus tiujn vortojn voto kaj konformiĝus al ili. Sed tia homo mi ne estas. Aŭ mi estas sufiĉe saĝa por scii, ke ekzistas certaj danĝeroj, de kiuj oni devas fuĝi. Sidiĝu trankvile! Kaj estu konsolita, Samsaĝo. Se ŝajnas, ke vi stumblis, pensu ke tio estis antaŭdestinita. Via koro estas tiel sagaca kiel fidela, kaj vidis pli klare ol viaj okuloj. Ĉar eĉ se ŝajnas strange, estis senriske deklari tion al mi. Tio eble eĉ helpos la mastron, kiun vi amas. La afero elturniĝos liaprofite, se tion mi kapablos aranĝi. Do konsoliĝu. Sed neniam denove nomu tiun aĵon voĉe. Unufoje sufiĉas.

La hobitoj reiris al siaj sidlokoj kaj sidis tre kviete. La homoj returniĝis al siaj trinkaĵoj kaj sia interparolado, perceptante ke ilia estro dividis iun ŝercon kun la etaj gastoj, kaj tio finiĝis.

вернуться

10

Traduko de Edmundo Grimley Evans.

1 ... 207 208 209 210 211 212 213 214 215 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)