Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 206 207 208 209 210 211 212 213 214 ... 322
Перейти на страницу:

Sam luktis kontraŭ sin, argumentante tiel kaj aliel. “Li eble enordas, — li pensis, — tamen aliflanke eble ne. Belaj paroloj eble kaŝas fian koron. — Li oscedis. — Mi povus tradormi tutan semajnon, kaj tio bonfarus al mi. Kaj kion mi povas fari, eĉ se mi maldormas, nur mi sola, kaj inter tiuj grandaj homoj? Nenion, Sam Vato; sed vi devas maldormi ĉiuokaze”. Kaj iel li sukcesis je tio. La lumo forvelkis de la kaverna pordo, kaj la griza vualo de falanta akvo malheliĝis kaj perdiĝis en kreskanta ombro. Ĉiam la sono de la akvo daŭris, neniam ŝanĝante sian tonon, matene, vespere aŭ nokte. Ĝi murmuris kaj flustris pri dormo. Sam frotis la okulojn per la fingrartikoj.

Nun pliaj torĉoj estis fajrigitaj. Bareleto da vino estis truita. Konservaj bareloj estis malfermataj. Viroj alportis akvon el la akvofalo. Iuj lavis siajn manojn en pelvoj. Larĝa kupra pelvo kaj blanka tuko estis portitaj al Faramiro, kaj li sin lavis.

— Veku niajn gastojn, — li diris, — kaj portu al ili akvon. Estas la manĝohoro.

Frodo sidiĝis, oscedis kaj streĉis sin. Sam, ne kutimiĝinte al servado, rigardis iom surprizite la altulon, kiu riverencis, tenante antaŭ li pelvon da akvo.

— Metu ĝin teren, mastro, mi petas! — li diris. — Pli facile por mi kaj por vi. — Poste, mirige kaj amuze por la homoj, li plonĝigis sian kapon en la malvarman akvon kaj plaŭdigis ĝin sur siajn nukon kaj orelojn.

— Ĉu en via lando oni kutime lavas la kapon antaŭ la vespermanĝo? — demandis la viro, kiu servis al la hobitoj.

— Ne, antaŭ la matenmanĝo, — diris Sam. — Sed se mankas dormo, malvarma akvo sur la nuko efikas kiel pluvo sur velka laktuko. Jen! Jam mi povos maldormi sufiĉe longe por manĝi iomete.

Oni kondukis ilin poste al sidlokoj apud Faramiro: bareloj felokovritaj kaj sufiĉe pli altaj ol la benkoj por la homoj por konveni al ili. Antaŭ ol ekmanĝi Faramiro kaj ĉiuj liaj viroj turnis sin fronte al la okcidento dum momenta silento. Faramiro signalis al Frodo kaj Sam, ke ankaŭ ili faru same.

— Tion ni ĉiam faras, — li diris residiĝinte: — ni rigardas al Numenoro estinta, kaj transe al Elfhejmo estanta, kaj al tio, kio estas trans Elfhejmo kaj ĉiam estos. Ĉu vi havas similan kutimon antaŭmanĝan?

— Ne, — diris Frodo, sentante sin strange kamparaneca kaj neinstruita. — Sed se ni estas gastoj, ni riverencas al la gastiganto, kaj manĝinte ni stariĝas kaj dankas lin.

— Tion ankaŭ ni faras, — diris Faramiro.

Post tiom longa vojaĝado kaj bivakado, kaj tagoj pasigitaj en la soleca sovaĝejo, la vespera manĝo ŝajnis al la hobitoj festo: trinki palan flavan vinon, friskan kaj bonodoran, manĝi buterpanojn kaj salitajn viandojn, kaj sekigitajn fruktojn, kaj bonan ruĝan fromaĝon, per la puraj manoj kaj puraj tranĉiloj kaj teleroj. Nek Frodo, nek Sam rifuzis ion ajn proponitan, ankaŭ ne la duan porcion, nek efektive la trian. La vino trafluis iliajn vejnojn kaj lacajn membrojn, kaj ili estis ĝojaj kaj facilanimaj, kiaj ili ne estis de kiam ili forlasis la landon Lorieno.

Kiam ĉio estis finita, Faramiro kondukis ilin al alkovo funde de la kaverno, parte ekranita per kurtenoj; kaj seĝon kaj du taburetojn oni alportis tien. Eta argila lampo lumis en niĉo.

— Vi eble baldaŭ deziros dormi, — li diris, — kaj precipe la bona Samsaĝo, kiu ne volis fermi la okulojn antaŭmanĝe: ĉu pro timo, ke li malakrigos la eĝon de nobla malsato, aŭ pro timo pri mi, mi ne scias. Sed ne estas bone, tro baldaŭ ekdormi postmanĝe, precipe sekve de fastado. Ni interparolu iomete. Dum via vojaĝo el Rivendelo certe okazis multaj aferoj rakontindaj. Kaj ankaŭ vi eble volas ekscii iom pri ni kaj la lando, en kiu vi nun estas. Rakontu al mi pri mia frato Boromiro kaj pri maljuna Mitrandiro, kaj pri la bravaj personoj en Lotlorieno.

Frodo jam ne sentis dormemon kaj volonte pretis paroli. Sed malgraŭ tio, ke la manĝaĵoj kaj vino malstreĉis lin, li ne tute perdis sian prudenton. Sam estis ridetanta kaj murmuranta al si, sed kiam Frodo ekparolis, li estis komence kontenta aŭskulti, nur de tempo al tempo riskante eligi konsentan krieton.

Frodo rakontis multajn historiojn, tamen ĉiam li forturnis la temon for de la celo de la Kunularo kaj de la Ringo, prefere insistante pri la kuraĝa rolo de Boromiro en ĉiuj aventuroj: kun la lupoj en la sovaĝejo, en la neĝo sub Karadraso kaj en ŝaktoj de Morio, kie Gandalfo pereis. Faramiro plej emociiĝis pri la historio de la surponta batalo.

— Certe ĝenis Boromiron forkuri de la orkoj, — li diris, — aŭ eĉ de la terura estaĵo nomita de vi, la Balrogo, malgraŭ tio, ke li laste foriris.

— Li estis la lasta, — diris Frodo, — sed Aragorno devis gvidi nin. Nur li konis la vojon post la pereo de Gandalfo. Sed se ni malplivaloruloj ne estus prizorgendaj, al mi ŝajnas, ke nek li nek Boromiro fuĝus.

— Eble estus pli bone, se Boromiro pereus tie kun Mitrandiro, — diris Faramiro, — kaj ne pluirus ĝis la sorto, kiu atendis lin super la akvofaloj de Raŭroso.

— Eble. Sed nun rakontu al mi pri viaj propraj travivaĵoj, — diris Frodo ankoraŭfoje forturnante la temon. — Ĉar mi volas ekscii pli pri Minaso Itil kaj Osgiliado, kaj Minaso Tirit la longedaŭra. Kion vi esperas pri tiu urbo en via longa milito?

— Kion ni esperas? Jam delonge ni ne havas esperon. La glavo de Elendilo, se ĝi fakte revenos, eble reardigos ĝin, sed mi ne kredas, ke tio faros pli ol prokrasti la plagan tagon, krom se venos ankaŭ alia neantaŭvidita helpo de elfoj aŭ homoj. Ĉar la Malamiko plimultiĝas, kaj ni malmultiĝas. Ni estas popolo velkanta, aŭtuno senprintempa.

» La homoj de Numenoro ekloĝis tre vaste sur la bordoj kaj apudmaraj regionoj de la Grandaj Landoj, sed plejparte ili kutimiĝis al misfaroj kaj stultaĵoj. Multaj enamiĝis al la Mallumo kaj la nigraj artoj; iuj transdonis sin tute al mallaboremo kaj lukso, kaj iuj batalis inter si, ĝis ili estis venkitaj pro sia malforto de la sovaĝuloj.

» Oni ne diras, ke oni iam praktikis la misajn artojn en Gondoro, nek ke la Sennomulo iam estis tie nomita honore; kaj la malnovaj saĝo kaj belo kunportitaj el la okcidento restis longe en la regno de l’ filoj de Elendilo la Bela, kaj ili ankoraŭ restas tie. Tamen malgraŭ tio estis Gondoro, kiu kaŭzis la propran putriĝon, iom post iom kadukiĝante kaj pensante, ke la Malamiko dormas, kiu estis nur elpelita, ne detruita.

» Morto ĉiam ĉeestis, ĉar la numenoranoj daŭre, kiel en la malnova regno kaj tial ili perdis ĝin, sopiris senifinan vivon senŝanĝan. Reĝoj konstruis tombojn pli majestajn ol domoj de la vivantoj, kaj taksis malnovajn nomojn en la analoj de siaj generacioj pli karaj ol la nomojn de filoj. Seninfanaj princoj sidis en antikvaj haloj meditante pri heraldiko; en sekretaj ĉambroj kadukuloj kreis fortajn eliksirojn, aŭ en altaj malvarmaj turoj starigis demandojn al la steloj. Kaj la lasta reĝo en la linio de Anariono malhavis heredonton.

» Sed la regantoj estis pli saĝaj kaj pli bonŝancaj. Pli saĝaj, ĉar ili varbis la forton de nia popolo inter la fortikuloj de l’ marbordo kaj inter la harditaj montaranoj de Eredo Nimrajs. Kaj ili interkonsentis militpaŭzon kun la fieraj popoloj de la nordo, kiuj ofte atakis nin, homoj feroce kuraĝaj, sed niaj parencoj el malproksimo, malkiel la sovaĝaj orientanoj aŭ la kruelaj haradanoj.

» Tial okazis dum la tagoj de Ciriono la Dek-dua Reganto (kaj mia patro estas la dudek-sesa), ke ili rajdis helpe al ni kaj sur la granda Kampo de Celebranto ili detruis niajn malamikojn, kiuj kaptis niajn nordajn provincojn. Tiuj estis la rohananoj, kiel ni nomas ilin, mastroj de l’ ĉevaloj, kaj ni cedis al ili la kampojn de Kalenardhono, kiuj de tiam nomiĝas Rohano; ĉar tiu provinco estis delonge malmulte loĝata. Kaj ili fariĝis niaj aliancanoj, kaj ĉiam pruviĝis lojalaj al ni, helpante nin laŭbezone, kaj gardante niajn nordajn limregionojn kaj la Breĉon de Rohano.

» Pri niaj klero kaj kutimoj ili lernis tiom, kiom ili volis, kaj iliaj estroj parolas nian lingvon laŭbezone; tamen plejparte ili sekvas la kutimojn de siaj propraj prapatroj kaj la proprajn memorojn, kaj inter si ili parolas la propran nordan lingvon. Kaj ni amas ilin: altaj viroj kaj belaj virinoj, ambaŭ same kuraĝaj, orhararaj, helokulaj kaj fortaj; ili memorigas nin pri la juneco de la homoj, kiaj ili estis dum la Praaj Tagoj. Efektive, estas dirite de niaj kleruloj, ke ili ekde la pratempo havas kun ni parencecon: ili devenas de tiuj samaj Tri Domoj de Homoj, kiel la numenoranoj en la komenco; eble ne de Hadoro la Orharara, tiu elf-amiko, tamen de tiuj el ties filoj kaj popolo, kiuj ne iris transmaren al la okcidento, rifuzinte la alvokon.

1 ... 206 207 208 209 210 211 212 213 214 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)