Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 205 206 207 208 209 210 211 212 213 ... 322
Перейти на страницу:

Unufoje, subite retrorigardante, kvazaŭ iu juko atentigus lin, ke li estas rigardata deposte, al li ŝajnis, ke li ekvidas etan malhelan figuron kaŝiĝantan malantaŭ arbotrunko. Li malfermis sian buŝon parolonte kaj refermis ĝin. “Mi ne certas, — li diris al si, — kaj kial mi memorigu ilin pri la maljuna kanajlo, se ili elektis forgesi lin? Mi ŝatus mem forgesi!”

Do, ili pluiris, ĝis la arbaro maldensiĝis, kaj la tereno komencis subeniri pli krute. Tiam ili denove flankenturniĝis, dekstren, kaj baldaŭ alvenis rivereton en mallarĝa kanjoneto: tiu estis la sama rojo, kiu likiĝis el la ronda lageto tre supre, jam iĝinta rapida torento, saltanta malsupren trans multajn ŝtonojn sur profunde fendita bedo, superkreskita de ileksoj kaj etaj buksoj. Okcidente ili povis vidi, sub ili en lumnebuleto, ebenaĵojn kaj larĝajn herbejojn, kaj la larĝajn akvojn de Anduino ekbrilantaj malproksime sub la okcidentiĝa suno.

— Ĉi tie, ho ve! mi devas trakti vin malĝentile, — diris Faramiro. — Mi esperas, ke vi pardonos tion al iu, kiu ĝis nun ĝentile esprimis siajn ordonojn kaj nek mortigis, nek ligis vin. Sed estas ordonite, ke neniu fremdulo, eĉ ne iu el Rohano, kiu batalas apud ni, vidu la padon nun irotan per okuloj nekovritaj. Ni devas blindumi vin.

— Laŭ via volo, — diris Frodo. — Eĉ la elfoj tion faras laŭnecese, kaj blindumite ni transiris la limon de la bela Lotlorieno. La gnomo Gimlio malvolonte akceptis tion, sed la hobitoj ĝin toleris.

— Al loko ne tiom bela mi kondukos vin, — diris Faramiro. — Sed mi ĝojas, ke vi akceptos tion volonte kaj ne perforte.

Li mallaŭte vokis, kaj tuj Mablungo kaj Damrodo paŝis el inter la arboj kaj revenis al li.

— Blindumu tiujn gastojn, — diris Faramiro. — Firme, sed ne tiel, ke ili sentu malkomforton. Ne ligu iliajn manojn. Ili promesos ne provi ekvidi. Mi povas fidi, ke ili propravole fermu siajn okulojn, sed la okuloj nepre palpebrumas, se la piedoj stumblas. Konduku ilin tiel, ke ili ne hezitu.

Per verdaj skarpoj la du gardistoj kovris la okulojn de la hobitoj, kaj subentiris la kapuĉojn preskaŭ ĝis iliaj buŝoj; poste ili rapide prenis mane po unu kaj daŭrigis sian vojon. Ĉion, kion Frodo kaj Sam sciis pri tiu lasta vojmejlo, ili lernis per nura konjektado. Post iom da tempo ili konstatis, ke ili marŝas laŭ pado, kiu descendas apike; baldaŭ ĝi tiel mallarĝiĝis, ke ili iris spalire, frotante ŝtonan muron ambaŭflanke; iliaj gardantoj stiris ilin deposte per manoj kroĉante firme iliajn ŝultrojn. De tempo al tempo ili alvenis lokojn malebenajn kaj estis suprenlevitaj kelkan tempon kaj poste restarigitaj. Ĉiam la bruo de la fluanta akvo aŭdiĝis dekstre, kaj ĝi pli kaj pli proksimiĝis kaj laŭtiĝis. Finfine oni haltigis ilin. Rapide Mablungo kaj Damrodo girigis ilin plurfoje, kaj ili perdis sian direktosenton. Ili iomete grimpis supren: sentiĝis malvarmo, kaj bruo de la rojo estis mallaŭta. Poste ili estis levitaj kaj subenportitaj, suben laŭ multaj ŝtupoj, kaj ĉirkaŭ angulon. Subite ili aŭdis denove la akvon, jam laŭtan, rapidan kaj plaŭdan. Ĝi ŝajnis ĉie ĉirkaŭe, kaj ili sentis fajnajn gutojn sur la manoj kaj vangoj. Finfine oni starigis ilin denove. Momente ili staris tiel, duone timantaj, blindumite, ne sciante, kie ili estas; kaj neniu parolis.

Tiam aŭdiĝis la voĉo de Faramiro proksime post ili.

— Ili vidu! — li diris. La skarpoj estis forigitaj kaj suprenŝovitaj la kapuĉoj, kaj ili palpebrumis kaj spasme spiris.

Ili staris sur malseka planko el polurita ŝtono, la sojlo tiel-dire de krude hakita rokpordo malhele aperta malantaŭ ili. Sed antaŭe maldensa akvovualo estis pendigita, tiel proksime, ke Frodo povus ŝovi en ĝin etenditan brakon. Ĝi frontis okcidenten. La ebenaj radioj de l’ subiranta suno malantaŭe trafis ĝin, kaj ties ruĝa lumo frakasiĝis je multaj flagraj radioj el ĉiamvaria koloro. Estis kvazaŭ ili starus antaŭ fenestro de elfa turo, kurtenita de treditaj juveloj el arĝento kaj oro, kaj rubenoj, safiroj kaj ametistoj, ĉiuj ĉenditaj per ĉionkonsuma fajro.

— Almenaŭ ni venis bonŝance je la ĝusta horo por kompensi vian paciencon, — diris Faramiro. — Tio estas la Fenestro de l’ Sunsubiro, Heneto Anun, la plej bela el la akvofaloj de Itilio, lando de multaj fontanoj. Malmultaj fremduloj vidis ĝin. Sed ne troviĝas reĝeca halo malantaŭe por egali ĝin. Eniru jam kaj vidu!

Ĝuste dum li parolis, la suno sinkis, kaj la fajro forvelkis en la fluanta akvo. Ili turnis sin kaj eniris sub la malalta timiga arkaĵo. Tuj ili trovis sin en roka ĉambro, larĝa kaj kruda, kun malebena kliniĝa plafono. Kelkaj torĉoj estis fajrigitaj kaj ĵetis malfortan lumon al la briletantaj muroj. Multaj viroj jam ĉeestis. Aliaj ankoraŭ envenis po du kaj tri tra malhela mallarĝa pordo je unu flanko. Kiam iliaj okuloj kutimiĝis al la ombreco la hobitoj vidis ke la kaverno estas pli granda ol ili supozis kaj estas plenigita de granda kvanto da armiloj kaj nutraĵoj.

— Nu, jen nia rifuĝejo, — diris Faramiro. — Ne grandkomforta loko, sed ĉi tie vi povos pasigi trankvile la nokton. Almenaŭ ĝi estas seka, kaj troviĝas manĝaĵo, kvankam ne fajro. Iam la akvo subenfluis tra tiu ĉi kaverno kaj eksteren pere de l’ arkaĵo, sed ĝia direkto estis ŝanĝita pli alte en la kanjoneto, de pratempaj laboristoj, kaj la rojo estis sendita suben en falo duoble alta super la rokoj supre. Ĉiuj enirejoj al tiu ĉi groto estis poste sigelitaj kontraŭ eniro de akvo aŭ io alia, krom nur unu. Ekzistas nun nur du elirejoj: tiu pasejo, laŭ kiu vi venis blindumite kaj la fenestrokurteno en profundan basenon plenan de tranĉilecaj ŝtonoj. Jam ripozu iom, ĝis la vespera manĝo estos preta.

La hobitojn oni kondukis al angulo, kaj ili ricevis malaltan liton, sur kiu ili kuŝu laŭplaĉe. Dume homoj okupiĝis tra la kaverno, kviete kaj kun orda rapideco. Malpezaj tabloj apogitaj al la muroj estis metitaj sur stablojn kaj ŝarĝitaj je manĝilaro. Ĝi estis plejparte ordinara kaj senornama, sed fortike kaj faklerte farita: rondaj pladoj, bovloj kaj ujoj el glazura bruna argilo aŭ tornita buksligno, glata kaj pura. Ie-tie estis taso aŭ pelvo el polurita bronzo; kaj kaliko el senornama arĝento estis metita antaŭ la sidloko de la militestro meze de la plej interna tablo.

Faramiro ĉirkaŭiris inter la homoj, pridemandante ĉiun, kiam tiu venis, per voĉo mallaŭta. Iuj revenis el persekutado de la sudanoj; aliaj, postlasitaj kiel skoltoj proksime al la vojo, venis laste. Ĉiuj sudanoj estis prinotitaj, krom nur la granda mumako: kio okazis al ĝi, neniu povis diri. De la malamikoj neniu moviĝo estis rimarkebla; neniu orka spiono moviĝis.

— Vi vidis kaj aŭdis nenion, Anborno, ĉu? — Faramiro demandis al la plej lasta veninto.

— Nu, ne, estro, — diris tiu. — Almenaŭ neniun orkon. Sed mi vidis, aŭ supozis vidi, ion iomete strangan. Ekkrepuskiĝis profunde, kiam okuloj pligrandigas pli ol devus esti. Do eble tio estis nenio pli ol sciuro. — Je tio Sam ekatentis. — Tamen se jes, ĝi estis sciuro nigra, kaj voston mi ne vidis. Ĝi similis ombron sur la tero, kaj ĝi saltis malantaŭ arbotrunkon, kiam mi proksimiĝis, kaj suprengrimpis tiel rapide kiel iu ajn sciuro. Vi ne volas, ke ni mortigu sovaĝajn bestojn sencele, kaj tiu ne ŝajnis alia, do mi sagon ne ekspedis prove. Estis ĉiuokaze tro mallume por certa pafado, kaj la kreaĵo malaperis en la senlumon de la folioj fulmrapide. Sed mi restis kelkan tempon, ĉar tio ŝajnis stranga, kaj poste mi rerapidis. Ŝajnas al mi, ke mi aŭdis tiun aĵon sibli al mi, kiam mi forturniĝis. Sciurego, eble. Eble sub la ombro de la Sennomulo iuj bestoj el Mornarbaro vagas ĉi tien al nia arbaro. Tie la sciuroj estas nigraj, onidire.

— Eble, — diris Faramiro. — Sed tio estas misaŭguro, se tiel estas. Ni ne deziras la fuĝintojn el Mornarbaro en Itilio.

Sam opiniis, ke li haste ekrigardis la hobitojn dumparole, sed Sam diris nenion. Dum iom da tempo li kaj Frodo dorsapogiĝis kaj rigardis la torĉlumon kaj la homojn irantajn tien-reen parolantajn per sordinitaj voĉoj. Tiam subite Frodo endormiĝis.

1 ... 205 206 207 208 209 210 211 212 213 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)