Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 202 203 204 205 206 207 208 209 210 ... 322
Перейти на страницу:

— La glavo de Elendilo! La glavo de Elendilo venas al Minaso Tirit! Grava novaĵo!

Sed la vizaĝo de Faramiro ne ŝanĝis la esprimon.

— Povas esti, — li diris. — Sed tiel granda pretendo devas esti pruvita, kaj postulataj estos klaraj pruvoj, se tiu Aragorno iam venos al Minaso Tirit. Li ne estis alveninta, nek iu ajn el via Kunularo, kiam mi ekvojaĝis antaŭ ses tagoj.

— Boromiro estis kontenta pri tiu pretendo, — diris Frodo. — Efektive, se Boromiro ĉeestus, li respondus ĉiujn viajn demandojn. Kaj tial ke li estis ĉe Raŭroso antaŭ multaj tagoj kaj tiam intencis iri rekte al via urbo, se vi reiros, vi eble baldaŭ ricevos tie la respondojn. Mia rolo en la Kunularo estis konata al li, samkiel al ĉiuj aliaj, ĉar ĝi estis difinita al mi de Elrondo el Imladriso mem antaŭ la tuta Konsilio. Pro tiu komisio mi venis al tiu ĉi lando, sed mi ne rajtas malkaŝi ĝin al iu ajn ekster la Kunularo. Tamen tiuj, kiuj pretendas kontraŭstari la Malamikon, agus plej bone ne malhelpante ĝin.

La tono de Frodo estis fiera, kion ajn li sentis, kaj Sam aprobis ĝin; sed ĝi ne mildigis Faramiron.

— Do! — li diris. — Vi diras, ke mi pritraktu proprajn aferojn, kaj reiru al mia hejmo kaj lasu vin trankvila. Boromiro rakontos ĉion, kiam li venos. Kiam li venos, vi diras! Ĉu vi estis amiko de Boromiro?

Antaŭ Frodo klare aperis memoro pri la atako de Boromiro kontraŭ li, kaj momente li hezitis. La okuloj de Faramiro rigardantaj lin malmoliĝis.

— Boromiro estis kuraĝa ano de nia Kunularo, — diris Frodo fine. — Jes, mi estis lia amiko, miaflanke.

Faramiro amare ridetis:

— Sekve vi funebrus, eksciinte, ke Boromiro mortis?

— Mi certe funebrus, — diris Frodo. Poste, rimarkinte la esprimon de la okuloj de Faramiro, li stumblis. — Ĉu mortis? Ĉu vi diras, ke li fakte mortis, kaj ke vi sciis tion? Ĉu vi provis trompi min per vortoj, ludante pri mi? Aŭ ĉu vi nun provas trompi min per mensogo?

— Mi ne volus trompi eĉ orkon per mensogo, — diris Faramiro.

— Kiel do li mortis, kaj kiel vi scias pri tio? Ja vi diris, ke neniu el la Kunularo atingis la urbon antaŭ ol vi lasis ĝin.

— Rilate la manieron de lia morto, mi esperis, ke lia amiko-kunulo sciigos al mi, kiel tio okazis.

— Sed li estis viva kaj forta, kiam ni disiĝis. Kaj li daŭre vivas laŭ tio, kion mi scias. Kvankam vere estas en la mondo multaj danĝeroj.

— Ja multaj, — diris Faramiro, — kaj perfido ne la malpleja.

Sam fariĝis ĉiam pli senpacienca kaj kolera pro tiu konversacio. Tiuj lastaj vortoj estis pli ol li kapablis toleri, kaj trarompiĝinte en la cirklon li alpaŝis la flankon de sia mastro.

— Pardonpete, sinjoro Frodo, sed tio ĉi jam sufiĉe longe daŭris. Li ne rajtas alparoli vin tiel. Post ĉio, kion vi travivis, tiom por la profito de tiu kaj ĉiuj jenaj grandaj viroj, kiom por iu ajn alia. Do vidu, militestro! — Li starigis sin solide antaŭ Faramiro, kun la manoj surkokse, kaj mieno kvazaŭ alparolante junan hobiton, kiu respondis impertinente, demandite pri vizitoj al la fruktoĝardeno. Aŭdiĝis iom da murmurado, sed ankaŭ rikanis kelkaj el la spektantoj: vidi ilian estron sidanta sur la tero inter kvar okuloj kun juna hobito diskrura kaj kolere kuspa, estis unika sperto. — Vidu do! Al kio vi celas? Ni atingu la celon antaŭ ol ĉiuj orkoj de Mordoro atakos nin! Se vi pensas, ke mia mastro murdis tiun Boromiron kaj poste forkuris, mankas al vi sagaco; sed diru tion, kaj finu la aferon! Kaj poste sciigu al ni, kion vi intencas fari pri tio. Sed estas domaĝe, ke personoj kiuj priparolas bataladon kontraŭ la Malamiko ne pretas lasi, ke aliaj kontribuu sian moneron senmalhelpe. Li estus ege kontenta, se Li povus vidi vin nun. Li supozus, ke Li akiris novan amikon.

— Paciencon! — diris Faramiro senkolere. — Ne parolu anstataŭ via mastro, kies saĝo pli grandas ol la via. Kaj mi bezonas neniun por instrui al mi pri nia danĝero. Malgraŭ tio, mi utiligas mallongan tempon por juĝi juste en afero malfacila. Se mi estus tiel hastema kiel vi, mi eble mortigus vin antaŭlonge, ĉar al mi estas ordonite mortigi ĉiujn, kiujn mi trovas en tiu ĉi lando sen permeso de la Mastro de Gondoro. Sed mi mortigas nek homon nek beston nenecese, kaj ne ĝoje eĉ kiam tio necesas. Mi ankaŭ ne parolas vane. Do estu konsolita. Sidu apud via mastro kaj silentu!

Sam peze sidiĝis ruĝvizaĝe. Faramiro ree turnis sin al Frodo.

— Vi demandis, kiel mi scias, ke la filo de Denetoro estas mortinta. Mortosciigoj havas multajn flugilojn. Nokto ofte portas novaĵojn al proksimaj parencoj, oni diras. Boromiro estis mia frato. — Ombro de tristo trapasis lian vizaĝon. — Ĉu vi memoras ion pri speciala marko, kiun princo Boromiro kunportis inter siaj havaĵoj?

Frodo pensis momente, timante plian trukon, kaj scivolante kiel finiĝos tiu ĉi debato. Apenaŭ li savis la Ringon el la fiera kroĉo de Boromiro, kaj li ne sciis, kiel li nun fartos inter tiom da militpretaj kaj fortaj viroj. Tamen li sentis en sia koro, ke Faramiro, kvankam aspekte li multe similis sian fraton, estis viro malpli sinrigarda, tiel pli severa kiel pli saĝa.

— Mi memoras, ke Boromiro portis kornon, — li diris finfine.

— Vi memoras bone, kaj kiel iu kiu vere vidis lin, — diris Faramiro. — Do eble vi povas vidi ĝin mense: granda korno de granda uro de l’ oriento, damaskenita je arĝento kaj surskribita per antikvaj literoj. Tiun kornon portis dum multaj generacioj la plejaĝa filo de nia domo; kaj oni diras, ke se ĝi estos blovata en okazo de neceso ie ajn inter la pratempaj limoj de Gondoro, ĝia voĉo ne estos ignorata.

» Kvin tagojn antaŭ ol mi ekiris ĉi-aventure, mi aŭdis blovadon de tiu korno: el la nordo, ŝajne, sed mallaŭte, kvazaŭ ĝi estus nur eĥo en la menso. Antaŭsciigo pri misfarto mi supozis ĝin, mia patro kaj mi, ĉar neniun sciigon ni aŭdis pri Boromiro post lia foriro, kaj neniu gardanto de niaj limoj vidis lin pasi. Kaj je la tria posta nokto alia kaj pli stranga afero okazis al mi.

» Mi sidis nokte apud Anduino en la griza mallumo sub la juna pala luno, rigardante la ĉiam-moviĝantan fluon; kaj la malgajaj kanoj susuris. Tiel ni ĉiam vaĉas la bordojn proksime al Osgiliado, kiun niaj malamikoj nun parte okupas kaj eliras el ĝi por ataki niajn terenojn. Sed tiunokte dormis la tuta mondo je la noktmeza horo. Tiam mi vidis, aŭ ŝajnis ke mi vidas, boaton flosantan sur la akvo, trembrile grizan, malgrandan boaton fremdforman kun alta pruo, kaj neniu enestis por remi aŭ stiri ĝin.

» Imponiĝo inundis min, ĉar ĉirkaŭis ĝin pala lumo. Sed mi leviĝis kaj iris al la riverbordo, kaj komencis elpaŝi en la fluon, ĉar mi estis logita al ĝi. Tiam la boato turniĝis al mi kaj ĉesigis sian iradon, kaj preterflosis malrapide en atingo de mia mano, tamen mi ne aŭdacis tuŝi ĝin. Ĝi iris profunde, kvazaŭ ĝi estus peze ŝarĝita, kaj ŝajnis al mi, kiam ĝi pasis sub mia rigardo, ke ĝi estis preskaŭ plenigita de klara akvo, de kiu venis la lumo, kaj en la akvo kuŝis dormanta batalinto.

» Rompita glavo estis sur lia genuo. Mi vidis sur li multajn vundojn. Tiu estis Boromiro, mia frato, mortinta. Mi rekonis lian armaĵon, lian glavon, lian amatan vizaĝon. Nur unu aĵo mankis: lia korno. Nur unu aĵon mi ne konis: belan zonon, kvazaŭ el interplektitaj oraj folioj ĉirkaŭ lia talio. Boromiro! — mi kriis. — Kie estas via korno? Kien vi iras? Ho Boromiro! Sed li estis jam for. La boato turniĝis en la fluon kaj pasis trembrile en la nokton. Sonĝeca tio estis, kaj tamen ne sonĝo, ĉar ne okazis vekiĝo. Kaj mi ne dubas, ke li estas mortinta kaj forpasis laŭ la Rivero al la Maro.

— Ve! — diris Frodo. — Tiu ja estis Boromiro, kia mi konis lin. Ĉar la oran zonon al li donis en Lotlorieno la Damo Galadriela. Estis ĝuste ŝi, kiu vestis nin tiel, kiel vi vidas nin, en elfa grizo. Tiu ĉi broĉo estas de la sama metilerto. — Li tuŝis la verdan-arĝentan folion, kiu bukis lian mantelon sub lia gorĝo.

Faramiro rigardis ĝin atente.

— Ĝi estas bela, — li diris. — Jes, ĝi estas verko sammetia. Sekve vi trapasis la landon Lorieno? Laŭrelindorinano ĝi nomiĝis pratempe, sed jam delonge ĝi kuŝas ekster la kono de la homoj, — li aldonis mallaŭte, taksante Frodon kun nova miro en la okuloj. — Multon, kio estis stranga pri vi, mi jam komencis kompreni. Ĉu vi ne rakontu al mi pli? Ĉar amare estas pensi, ke mortis Boromiro en vidodistanco de sia hejmlando.

1 ... 202 203 204 205 206 207 208 209 210 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)