Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Сказки народов мира » Magiisto de Smeralda Urbo
Magiisto de Smeralda Urbo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Magiisto de Smeralda Urbo

Электронная книга - «Magiisto de Smeralda Urbo». Краткое содержание книги:

La fabela novelo Magiisto de Smeralda Urbo de A.Volkov estas la unua libro el la ?eno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ?in nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum Mirinda magiisto el la lando Oz aperis en Usono en 1898 kaj tuj fari?is tre populara. ?i libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 32
Перейти на страницу:

Kiel ŝi estis kolera kiam ekvidis, ke la vojaĝantoj daŭrigas iri, sed la fidelaj lupoj kuŝas mortaj!

Bastinda fajfis dufoje, kaj en aero rondflugis aro da rabaj kornikoj kun feraj bekoj. La sorĉistino kriis:

— Flugu okcidenten. Tie estas alilandanoj! Beku ilin ĝismorte! Rapidu! Rapidu!

La kornikoj kun furioza grakado rapidflugis renkonten al la vojaĝantoj. Ekvidinte ilin Elli ektimegis. Sed Timigulo diris:

— Ilin venki estas mia devo! Ja mi ne vane estas porkornika timigilo! Staru post mi! — Kaj li surŝovis la ĉapon sur la frunton, larĝe etendis la brakojn kaj ekhavis la aspekton de reala timigilo.

La kornikoj konsterniĝis kaj senorde ekturniĝis en aero. Sed la kornikestro raŭke grakis:

— Kion vi timas? La timigilo estas pajloŝtopita! Jen kiel mi punos ĝin!

Kaj la estro volis sidiĝi sur la kapon de Timigulo, sed tiu kaptis lian flugilon kaj momente rompis lian kolon. Poste alia korniko ĵetis sin samdirekten kaj ankaŭ lian kolon rompis Timigulo. Kvardek rabajn kornikojn kun feraj bekoj havis Bastinda, kaj kolojn de ĉiuj rompis la brava Timigulo kaj ĵetis ilin amase.

La vojaĝantoj dankis Timigulon pro la konjektemo kaj denove movis sin orienten.

Kiam Bastinda ekvidis, ke ŝiaj fidelaj kornikoj kuŝas sur la tero mortamase, sed la vojaĝantoj sentime iras antaŭen, ŝin plenigis kaj kolero kaj timo.

— Kiel? Ĉu ne sufiĉas mia sorĉarto por haltigi la arogantan knabinon kaj ŝiajn kunulojn?!

Bastinda ekfrapis per la piedoj kaj trifoje blovis en la fajfilon. Al ŝia voko kunflugis amaso da kruelaj nigraj abeloj, kies mordo estas mortiga.

— Flugu okcidenten! — elmuĝis la sorĉistino.- Trovu tie la alilandanojn kaj mordpiku ilin ĝismorte! Rapidu! Rapidu!

Kaj la abeloj kun surdiga zumado flugis renkonten al la vojaĝantoj. Fera Hakisto kaj Timigulo rimarkis ilin demalproksime. Timigulo tuj konjektis kion fari.

— Prenu mian pajlon! — kriis li al Fera Hakisto.- Kovru per ĝi Elli, Leonon kaj Totoĉjon, kaj la abeloj ne atingos ilin!

Li lerte malbutonumis la kaftanon, kaj de tie elŝutis la tutan amason da pajlo. Leono, Elli kaj Totoĉjo ĵetis sin surteren. Hakisto rapide kovris ilin kaj rektstature staris.

La amaso da abeloj kun furioza zumado ĵetis sin al Fera Hakisto. Hakisto ekridetis: la abeloj rompis la venenajn pikilojn kontraŭ la fero kaj tuj mortis, ĉar abelo ne povas vivi sen la pikilo. Ili falis, anstataŭ ili flugis aliaj kaj ankaŭ provis piki la feran korpon de Hakisto.

Baldaŭ ĉiuj abeloj kuŝis mortaj sur la tero kvazaŭ amaso da nigraj karberoj. Leono, Elli kaj Totoĉjo elgrimpis el sub la pajlo, kolektis ĝin kaj ŝtopis Timigulon. La amikoj daŭrigis la vojon.

La malica Bastinda neordinare ekkoleris kaj ektimis, kiam ŝi estis vidinta, ke ŝiaj fidelaj abeloj pereis, sed la vojaĝantoj pluiras antaŭen. Ŝi ŝiris la harojn, knaris per la dentoj kaj pro kolero longe ne povis diri eĉ unu vorton.

Fine la sorĉistino sin ekposedis. kaj vokis siajn servistojn — Palpebrumulojn. Bastinda ordonis al ili armiĝi kaj ekstermi la arogantajn vojaĝantojn. La Palpebrumuloj estis ne tro kuraĝaj — ili kompatinde ekpalpebrumis kaj larmoj glitis el iliaj okuloj, sed ili ne aŭdacis malobei la ordonon de sia reĝino kaj komencis serĉi la armilojn. Tamen ĉar ili neniam militis (Bastinda la unuan fojon turnis sin al ilia helpo), tial ili neniajn armilojn havis, kaj ili armis sin kiu per kaserolo, kiu per pattenilo, kiu per florpoto, kaj iuj laŭte klakis per infanaj klakiloj.

Kiam Leono ekvidis, kiel la Palpebrumuloj singardeme proksimiĝas, kaŝante sin unu post alia, puŝante unu alian kaj time palpebrumante kaj duonfermante la okulojn, li ridetis:

— Kontraŭ ĉi tiuj la batalo estos nelonga!

Li elpaŝis antaŭen, malfermis la grandan faŭkon kaj tiel ekmuĝegis, ke la Palpebrumuloj ellasis la potojn, patojn kaj klakilojn kaj diskuris diversflanken.

La malica Bastinda fariĝis verda pro teruro, ekvidinte, ke la vojaĝantoj iras kaj iras antaŭen kaj jam proksimiĝas al ŝia palaco.

Ŝi devis uzi la lastan magian rimedon, kiun ŝi havis. Ŝi havis Oran Ĉapon kaŝitan en sekretan kofron. La posedanto de Ora Ĉapo povis, kiam li volis, voki la potencan tribon de la Flugantaj Simioj kaj devigi ilin plenumi ĉiun ordonon. Sed Ĉapo estis uzebla nur trifoje, kaj Bastinda jam dufoje ĝis nun vokis la Flugantajn Simiojn. Unuan fojon ŝi kun ilia helpo fariĝis reĝino de la lando de la Palpebrumuloj, la duan fojon ŝi kontraŭatakis la armeojn de Gudvin la Terura, kiu provis liberigi Violan Landon de ŝia potenco.

Jen pro tio Gudvin timis la malican Bastindan kaj sendis al ŝi Elli, esperante je la forto de ŝiaj arĝentaj ŝuetoj.

Bastinda tre ne volis uzi Ĉapon la trian fojon: ja post tio finiĝos ŝia magia forto. Sed la sorĉistino jam havis nek la lupojn, nek la kornikojn, nek la nigrajn abelojn, kaj la Palpebrumuloj okazis malbonaj militistoj, kaj ne eblis fidi al ili.

Kaj jen Bastinda prenis Ĉapon, surkapigis ĝin kaj komencis sorĉi. Ŝi frapis per piedo kaj laŭte eldiris la magiajn vortojn:

— Bambara, ĉufara, loriki, eriki, pikapu, trikapu, skoriki, moriki! Aperu antaŭ mi, la Flugantaj Simioj!

Kaj la ĉielo malheliĝis pro la aro de la Flugantaj Simioj, kiuj rapidflugis al la palaco de Bastinda per siaj fortaj flugiloj. La tribestro Uorra alflugis al Bastinda kaj diris:

— Vi vokis nin la trian kaj la lastan fojon! Kion vi ordonos?

— Ataku la alilandanojn, venintajn en mian landon, kaj ekstermu ĉiujn krom Leono! Lin mi jungados en mian kaleŝon.

— Tio estos plenumita! — respondis la tribestro, kaj la tuta aro forflugis okcidenten.

Venko

La vojaĝantoj kun teruro rigardis la proksimiĝon de la amaso de la Flugantaj Simioj — kontraŭ tiuj batali ne eblis.

La simioj alflugis amase kaj kun jelpo ĵetis sin al la embarasitaj piedirantoj. Neniu povis helpi al alia, ĉar ĉiuj devis batali kontraŭ la malamikoj.

Fera Hakisto vane svingis la toporon. La simioj ĉiuflanke atakis lin, elŝiris la toporon, levis la kompatindan Hakiston alte en aeron kaj ĵetis lin en montfendejon sur akrajn rokojn. Fera Hakisto estis kripligita, li ne povis eĉ moviĝi. Post li en la montfendejon estis ĵetita lia toporo.

La alia parto de la simioj finvenkis Timigulon. Ili sentripigis lin, la pajlon disĵetis laŭ vento, kaj la kaftanon, kapon, ŝuojn kaj ĉapelon ĉifis en buleton kaj ĵetis sur pinton de alta monto.

Leono turniĝis samloke kaj pro timo tiel minace muĝis, ke la simioj longe ne aŭdacis proksimiĝi al li. Sed finfine ili sukcesis, ĵetis ŝnurojn sur Leonon, faligis lin surteren, ĉirkaŭvolvis la piedojn, ŝtopis la faŭkon, levis lin aeren kaj solene portis en la palacon de Bastinda. Tie ili lokis lin en feran kaĝon kaj Leono kolere ruliĝis sur la planko penante disronĝi la ŝnurojn.

La timigita Elli atendis kruelan ekzekuton. Al ŝi ĵetis sin la tribestro de la Flugantaj Simioj kaj jam etendis al la gorĝo de la knabino la longajn brakojn kun akraj ungegoj. Sed subite li ekvidis sur la piedoj de Elli la arĝentajn ŝuetojn kaj lia muzelo deformiĝis pro teruro. Uorra desaltis reen kaj, barante Elli kontraŭ la subuloj, kriis:

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)