Magiisto de Smeralda Urbo
- Автор: Волков Александр
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ciganov Oleg
- Жанр: Сказки народов мира
Электронная книга - «Magiisto de Smeralda Urbo». Краткое содержание книги:
— Vi estis sufiĉe forta por murdi la malican sorĉistinon, — oponis Kapo.
— Tion faris la sorĉo de Villina, — simple respondis la knabino.- Tio ne estas mia merito.
— Jen estas mia respondo, — diris Viva Kapo, kaj ĝiaj okuloj ekturniĝis tiel rapide, ke Elli time krietis.- Mi nenion faras senpage. Se vi deziras uzi mian magian arton, por reveni hejmen, vi devas fari tion, kion mi ordonos al vi.
La okuloj de Kapo palpebrumis multfoje laŭvice. Malgraŭ timo, Elli kun intereso observis la okulojn kaj atendis kion ili faros plu. La moviĝoj de la okuloj tute ne konformiĝis al la vortoj de Kapo kaj al la voĉtono, kaj al la knabino ŝajnis, ke la okuloj vivas memstare.
Kapo atendis demandon.
— Sed kion mi faru? — demandis mirigita Elli.
— Liberigu Violan Landon de la potenco de la malica sorĉistino Bastinda, — respondis Kapo.
— Tamen mi ne povas! — ekdiris Elli time.
— Sed vi liberigis la Maĉulojn kaj sukcesis ricevi la magiajn arĝentajn ŝuetojn de Gingema. Restas nur unu malica sorĉistino en mia regno, kaj sub ŝia potenco suferas la kompatindaj, nekuraĝaj Palpebrumuloj, la loĝantoj de Viola Lando. Ankaŭ ili bezonas liberon…
— Sed kiel mi faros tion? — demandis Elli.- Ja mi ne povas murdi sorĉistinon Bastinda!
— Hm, hm… — la voĉo iomete eksilentis.- Tio ne gravas por mi. Eblas ŝovi ŝin en kaĝon, eblas forpeli ŝin el Viola Lando, eblas… Do, finfine, vi — ekkoleris la voĉo, — vi surloke ekvidos, kion eblas fari! Gravas nur liberigi la Palpebrumulojn el ŝia potenco, kaj, laŭ viaj rakontoj pri vi mem kaj pri viaj amikoj, vi povas kaj devas fari tion. Tion diris Gudvin, la Grandega kaj Terura, kaj lia vorto estas leĝo!
La knabino ekploris.
— Vi postulas de ni ion neeblan!
- Ĉiu rekompenco devas esti meritita, — sektone kontraŭdiris Kapo.- Jen estas mia lasta vorto: vi revenos en Kansason al la patro kaj patrino, kiam vi liberigos la Palpebrumulojn. Memoru, ke Bastinda estas sorĉistino potenca kaj malica, terure potenca kaj malica, kaj necesas senigi ŝin de la sorĉa forto. Iru kaj ne revenu al mi ĝis vi plenumos vian taskon.
La malgaja Elli lasis la tronan salonon kaj revenis al la amikoj, kiuj maltrankvile atendis ŝin.
— Nenia espero estas! — diris la knabino kun larmoj.- Gudvin ordonis al mi senigi la malican Bastinda de la sorĉa forto, sed mi tion neniam sukcesos!..
Ĉiuj ĉagreniĝis kaj neniu povis konsoli Elli. Ŝi iris en sian ĉambron kaj ploris ĝis ekdormis.
Sekvamatene la verdbarba Soldato venis por Timigulo.
— Sekvu min, vin atendas Gudvin.
Timigulo eniris la tronan salonon kaj ekvidis sur la trono belegan Maran Virinon kun brilanta fiŝa vosto. La vizaĝo de Virino estis senmova kvazaŭ masko, la okuloj rigardis unuflanken, Virino svingis ventumilon, farante per brako unuformajn mekanikajn movojn.
Timigulo atendis vidi Vivan Kapon kaj embarasiĝis, sed poste ekkuraĝis kaj respekteme riverencis. Mara Virino diris per agrabla malalta voĉo, kiu sonis, ŝajne, de flanko:
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio venis al mi?
— Mi estas timigilo, ŝtopita per pajlo, — respondis Timigulo.- Mi petas vin doni al mi cerbon por mia pajla kapo. Tiam mi similos ĉiujn homojn en via regno, kaj tio estas la plej intima mia deziro!
— Kial vi petas pri tio min?
- Ĉar vi estas saĝa, kaj neniu, krom vi, helpos min.
— Mi ne disdonas la favoron senpage, — respondis Mara Virino.- Kaj jen estas mia respondo: senigu Bastinda de la sorĉa forto, kaj mi donos al vi tiom da cerbo, bonega cerbo, ke vi fariĝos la plej saĝa homo en la regno de Gudvin.
— Sed vi la samon ordonis al Elli! — mire diris Timigulo.
— Por mi ne gravas kiu faros tion, — respondis la voĉo. - Tamen sciu: dum la Palpebrumuloj restas la sklavoj de Bastinda, via peto ne plenumiĝos. Iru kaj meritu la cerbon.
Timigulo malgaje plandis al la amikoj kaj rakontis al ili, kiel lin akceptis Gudvin.
Ĉiuj miris, kiam eksciis, ke Gudvin aperis antaŭ Timigulo en la aspekto de la belega Mara Virino.
Sekvatage Soldato elvokis Feran Hakiston. Kiam li venis en la tronan salonon, portante sur ŝultro la toporon, kiun neniam lasis, li ekvidis nek Vivan Kapon, nek Maran Virinon. Sur la trono amasiĝis monstra besto. Lia muzelo estis kvazaŭ rinocera, kaj sur ĝi estis dislokitaj ĉirkaŭ dek okuloj, stulte rigardantaj diversflanken. Dek du diversampleksaj piedoj pendis de la mallerta korpo. La haŭto de la besto ie estis kovrita de vila hararo; ie estis nuda kaj sur ĝia kruda griza surfaco elŝoviĝis verukaj tuberoj.
Pli malagrabla monstro ne estus imagebla. La koro de ĉiu homo vidanta ĝin ekbatus pro teruro. Sed Hakisto ne havis koron, tial li ne ektimis kaj ĝentile salutis la monstron. Tamen li forte seniluziiĝis, ĉar atendis vidi Gudvin en la aspekto de la belega Virino, kiu, laŭ la opinio de Hakisto, pli baldaŭ donus al li koron.
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! — ekmuĝis la besto per voĉo, kiu eliĝis ne el la faŭko de la besto, sed el malproksima angulo de la ĉambro.- Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?
— Mi estas Hakisto farita el fero. Mi ne havas koron kaj ne povas ami. Donu al mi koron, kaj mi amos same kiel la aliaj homoj. Tio estas mia la plej intima deziro.
— Nur deziroj kaj deziroj! Vere, por plenumi ĉiujn viajn intimajn dezirojn, mi devas tage kaj nokte sidi antaŭ miaj magiaj libroj.- Kaj post paŭzo la voĉo aldonis: — Se vi volas havi koron, perlaboru ĝin!
— Kiel?
— Kaptu Bastinda, enigu ŝin en ŝtonan karceron! Vi ricevos la plej grandan, la plej bonan kaj la plej plenaman koron en la regno de Gudvin! — elmuĝis la monstro.
Fera Hakisto ekkoleris kaj paŝis antaŭen prenante la toporon de la ŝultro. La ago de Hakisto estis tiel rapida, ke la besto ektimis. Ĝi kolere jelpis:
— Tuj haltu! Ankoraŭ unu paŝo kaj por vi kaj viaj amikoj estos malbone!
Fera Hakisto konfuzite lasis la tronan salonon kaj hastis kun la malbona informo al siaj amikoj.
Timema Leono kolere diris:
— Malgraŭ ke mi estas poltrono, mi devas mezuri la fortojn kun Gudvin. Se li aperos en la aspekto de Besto mi muĝegos kiel al la sabrodentaj tigroj kaj timigos ĝin. Se li akceptos la aspekton de Mara Virino, mi kaptos ŝin kaj parolos kun ŝi laŭ mia kutimo. Sed pli bone, ke li estu Viva Kapo, — mi rulus ĝin de unu angulo al alia kaj suprenĵetus ĝin, kvazaŭ pilkon ĝis ĝi plenumus niajn dezirojn.
Sekvamatene estas la vico de Leono iri al Gudvin, sed kiam li venis en la tronan salonon, tiam li desaltis kun mirego: super la trono ŝvebis kaj brilegis Fajra Globo. Leono duonfermis la okulojn.
El angulo eksonis la voĉo:
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj kial vi tedas min?
— Mi estas Timema Leono! Mi volus ricevi de vi iomete da braveco, por fariĝi la reĝo de la bestoj, kiel ĉiuj min nomas.
— Helpu forpeli Bastinda el Viola Lando, kaj la tuta braveco, kiu estas en la palaco de Gudvin, estos via! Sed, se vi ne faros tion, vi ĉiam restos poltrono. Mi ensorĉos vin, kaj vi timos eĉ la musojn kaj ranojn!