Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Сказки народов мира » Magiisto de Smeralda Urbo
Magiisto de Smeralda Urbo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Magiisto de Smeralda Urbo

Электронная книга - «Magiisto de Smeralda Urbo». Краткое содержание книги:

La fabela novelo Magiisto de Smeralda Urbo de A.Volkov estas la unua libro el la ?eno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ?in nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum Mirinda magiisto el la lando Oz aperis en Usono en 1898 kaj tuj fari?is tre populara. ?i libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.
1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 32
Перейти на страницу:

Post kelkaj minutoj Soldato revenis, kaj Elli demandis lin:

- Ĉu vi vidis Gudvin?

— Ho ne, mi neniam lin vidas! — sekvis la respondo. - Grandega Gudvin ĉiam parolas kun mi trans la pordo: verŝajne, li havas tiel teruran aspekton, ke Magiisto simple ne volas timigi la homojn. Mi raportis pri via alveno. Komence Gudvin ekkoleris kaj ne volis aŭskulti. Poste li subite komencis demandi pri tio kiel vi estas vestitaj. Kaj kiam li eksciis, ke vi havas la arĝentajn ŝuetojn, li eksterordinare ekinteresiĝis pri tio kaj diris, ke akceptos vin ĉiujn. Sed ĉiutage li allasas nur unu vizitanton — tio estas lia kutimo. Kaj ĉar vi loĝos ĉi tie kelkajn tagojn, li ordonis doni al vi ĉambrojn, por ke vi ripozu post la longa vojaĝo.

— Transdonu nian dankon al Grandega Gudvin, — respondis Elli.

La knabino decidis, ke Magiisto ne estas tiel terura, kiel oni diras, kaj li revenigos ŝin hejmen.

Din Gior fajfis en verdan fajfileton kaj venis bela junulino en verda silka robo. Ŝi havis belan glatan verdan haŭton, verdajn okulojn kaj luksajn verdajn harojn. Flita (ŝi havis tiun nomon) malalte riverencis al Elli kaj diris:

— Sekvu min, kaj mi kondukos vin en vian ĉambron.

Ili iris tra riĉaj ĉambroj, multfoje malsupreniĝis kaj leviĝis laŭ ŝtuparoj, kaj fine, Elli trafis en sian ĉambron. Tio estis la plej ĉarma kaj komforta ĉambro en la mondo, kun malgranda lito, kun fontano meze, el kiu eliĝis maldika akva striflueto, falanta en belan basenon. Certe, ĉi tie ĉio havis verdan koloron.

— Estu ĉi tie kvazaŭ hejme, — diris la junulino.- Grandega Gudvin akceptos vin morgaŭ matene.

Ŝi lasis Elli kaj diskondukis la aliajn vojaĝantojn en iliajn ĉambrojn. La ĉambroj estis bonege meblitaj kaj lokiĝis en la plej bona parto de la palaco.

Tamen ĉirkaŭa lukso ne impresis Timigulon. Kiam li trafis en sian ĉambron, li staris apud la pordo kun la plej indiferenta aspekto kaj staris samloke ĝis la mateno. La tutan nokton li gapis la al araneeto, kiu senzorge plektis sian reton kvazaŭ estis ne en la bela palaco, sed en malriĉa kabano de botisto.

Fera Hakisto, kvankam li kuŝiĝis sur la liton, tamen faris tion pro la kutimo de tiu tempo, kiam li estis karnosanga. Sed li ne dormis la tutan nokton, senĉese movante la kapon, brakojn kaj gambojn, por konvinkiĝi, ke ili ne rustiĝis.

Leono kun plezuro kuŝiĝus sur pajlan sternaĵon en malantaŭa korto, sed oni ne permesis tion. Li grimpis sur la liton, bulvolviĝis kvazaŭ kato, kaj ronkis tra la tuta palaco. Lian tondran ronkon akompanis maldika ronketo de Totoĉjo, kiu ĉi foje decidis loki sin kune kun sia forta amiko.

Mirindaj transformiĝoj de Magiisto Gudvin

Matene Flita lavis kaj kombis Elli kaj kondukis ŝin en la tronan salonon de Gudvin.

En la halo apud la trona salono kolektiĝis la kortegaj damoj kaj kavaliroj en luksaj kostumoj. Gudvin neniam eliris al ili kaj neniam akceptis ilin en sia ĉambro. Tamen dum multaj jaroj ili ĉiun matenon pasigis en la palaco, mokante kaj klaĉante; ili nomis tion la kortega servo kaj tre fieris pri ĝi.

La korteganoj rigardis al Elli kun miro kaj, rimarkinte ŝiajn arĝentajn ŝuetojn, klinis sin antaŭ ŝi ĝis la planko.

— Feino… Feino… Ŝi estas Feino… — aŭdeblis la flustro.

Unu el la plej kuraĝaj korteganoj proksimiĝis al Elli kaj, senĉese riverencante, demandis:

— Mi kuraĝas demandi, kara sinjorino Feino, ĉu vi vere havos aŭdiencon ĉe Gudvin la Terura?

— Jes, Gudvin volas min vidi, — modeste demandis Elli.

En la amaso traflugis mirbruo. Ĉi-tempe sonoris tintilo.

— La signalo! — diris Flita.- Gudvin postulas vin en la tronan salonon.

Soldato malfermis la pordon. Elli nekuraĝe eniris kaj trafis en mirindan lokon. La trona salono de Gudvin estis ronda kun alta volba plafono; kaj ĉie — sur la planko, plafono, muroj — brilis sennombraj juvelaj ŝtonoj.

Elli rigardis antaŭen. En la centro de la ĉambro staris la trono el verda marmoro, brilanta per smeraldoj. Kaj sur ĉi tiu trono kuŝis grandega Viva Kapo, nur kapo, sen korpo…

Kapo havis tian sugestan aspekton, ke Elli estis konsternita. La vizaĝo de Kapo estis glata kaj polurbrilanta, kun pufaj vangoj, kun grandega nazo, kun ampleksaj firme kunpremitaj lipoj. La nuda kranio brilis kvazaŭ konveksa spegulo. Kapo ŝajnis kvazaŭ senviva: nek sulko estis sur la frunto, nek falto ĉe la lipoj, kaj sur la tuta vizaĝo vivaj estis nur la okuloj. Ili kun nekomprenebla lerteco turniĝis kaj direktiĝis plafonen. Kiam la okuloj moviĝis, en silento de la salono aŭdeblis knaro, kaj tio konsternis Elli.

La knabino rigardis al la nekomprenebla moviĝo de la okuloj kaj tiel embarasiĝis, ke forgesis saluti Kapon.

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?

Elli rimarkis, ke la buŝo de Kapo ne moviĝas kaj la voĉo, nelaŭta kaj eĉ agrabla, aŭdiĝas kvazaŭ deflanke.

La knabino vigliĝis kaj respondis:

— Mi estas Elli, malgranda kaj malforta. Mi alvenis demalproksime kaj petas vin helpi.

La okuloj denove turniĝis kaj fiksiĝis rigardante flanken; ŝajnis, ke ili deziras rigardi al Elli, sed ne povas.

La voĉo demandis:

— De kie vi prenis la arĝentajn ŝuetojn?

— El la kaverno de la malica sorĉistino Gingema. Sur ŝin falis mia dometo kaj dispremis ŝin, kaj nun la karaj Maĉuloj estas liberaj…

- Ĉu la Maĉuloj estas liberigitaj? — vigliĝis la voĉo. - Kaj Gingema ne ekzistas plu? Tio estas agrabla novaĵo! — La okuloj de Viva Kapo ekturniĝis kaj, fine, direktiĝis al Elli. - Sed kion vi volas de mi?

— Revenigu min en la patrujon, en Kansason, al la paĉjo kaj panjo…

- Ĉu vi estas el Kansaso? — interrompis ŝin la voĉo, kaj en ĝi aŭdiĝis la bonaj homaj voĉtonoj.- Kaj kiel nun estas tie… — Sed la voĉo subite eksilentis, kaj la okuloj turniĝis flanken de Elli.

— Mi estas el Kansaso, — ripetis la knabino.- Kaj kvankam via lando estas bonega, sed mi ne ŝatas ĝin, — kuraĝe daŭrigis ŝi. Ĉi tie ĉiupaŝe estas danĝeroj.

— Sed kio okazis al vi? — interesiĝis la voĉo.

— Dumvoje min atakis Hommanĝulo. Li formanĝus min, se al mi ne helpus miaj fidelaj amikoj, Timigulo kaj Fera Hakisto. Poste nin persekutis sabrodentaj tigroj… Kaj poste ni trafis en teruran papavan kampon… Ho, tio estis vera dorma regno! Mi, Leono kaj Totoĉjo ekdormis tie. Kaj se ne helpus Timigulo kaj Fera Hakisto, kaj ankoraŭ la musoj, ni ĉiuj dormus tie ĝis nun, ĝis ni mortus… Sed por ĉion rakonti ne sufiĉos la tuta tago. Kaj nun mi petas vin, bonvolu plenumi tri intimajn dezirojn de miaj amikoj, kaj kiam vi ilin plenumos, vi devos revenigi min hejmen.

— Sed kial mi devas revenigi vin hejmen?

- Ĉar tio estas skribita en la magia libro de Villina…

— Ah, tiu estas bona sorĉistino el Flava Lando, mi aŭdis pri ŝi, — diris la voĉo. Ŝiaj aŭguroj ne ĉiam plenumiĝas.

— Kaj krome, — daŭrigis Elli, — ĉar la fortaj devas helpi al la malfortaj. Vi estas grandega saĝulo kaj magiisto, sed mi estas mallerta malgranda knabino.

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)