Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Сказки народов мира » Magiisto de Smeralda Urbo
Magiisto de Smeralda Urbo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Magiisto de Smeralda Urbo

Электронная книга - «Magiisto de Smeralda Urbo». Краткое содержание книги:

La fabela novelo Magiisto de Smeralda Urbo de A.Volkov estas la unua libro el la ?eno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ?in nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum Mirinda magiisto el la lando Oz aperis en Usono en 1898 kaj tuj fari?is tre populara. ?i libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.
1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 32
Перейти на страницу:

Incitita Leono komencis ŝteliri al Globo, por kapti ĝin, sed li eksentis tian varmegon, ke ekmuĝis kaj kunpreminte la voston forkuris el la salono. Li revenis al la amikoj kaj rakontis pri la akcepto, kiun aranĝis al li Gudvin.

— Kio okazos al ni plue? — malgaje demandis Elli.

— Nenio restas, krom provi plenumi la ordonon de Gudvin, — diris Leono.

— Sed kio okazos, se ni ne sukcesos? — oponis la knabino.

— Mi neniam ricevos bravecon, — respondis Leono.

— Mi neniam ricevos cerbon, — diris Timigulo.

— Mi neniam ricevos koron, — aldonis Hakisto.

— Kaj mi neniam revenos hejmen, — eldiris Elli kaj ekploris.

— Kaj la najbara Hektoro la tutan vivon konfirmos, ke mi forkuris de la farmejo nur pro tio, ke ektimis la decidan batalon kontraŭ li, — finis Totoĉjo.

Poste Elli viŝis la larmojn kaj diris:

— Mi provos! Sed mi certas, ke eĉ por ĉiuj bonoj de la mondo, mi ne aŭdacos levi manon kontraŭ Bastinda.

— Mi iru kun vi, — diris Leono.- Kvankam mi estas tro timema por helpi al vi en la lukto kontraŭ la malica sorĉistino, sed eble mia helpo estos utila por vi.

— Ankaŭ mi iru, — diris Timigulo.- Kvankam mi per nenio povas esti utila: ĉar mi estas tro stulta!

— Mi ne havas sufiĉe da fortoj por ofendi Bastinda, malgraŭ ke ŝi estas treege aĉa virino, — diris Fera Hakisto.- Sed se vi iros, mi, certe, iru kun vi, amikoj!

— Do, Totoĉjo, — grave deklaris la hundeto, — Totoĉjo, certe, neniam lasas la amikojn en embaraso.

Elli fervore dankis la fidelajn amikojn.

Ili decidis foriri frumatene morgaŭ.

Fera Hakisto akrigis la toporon, zorgeme lubrikis ĉiujn artikojn kaj plenigis ĝis la kovrilo la lubrikilon per la plej bona oleo. Timigulo petis ŝtopi lin per freŝa pajlo. Elli trovis penikon kaj farbojn kaj renovigis liajn okulojn, buŝon kaj orelojn, kiuj senkoloriĝis pro polvo kaj suno. Flita plenigis la korbon de Elli per bongustaj manĝaĵoj. Ŝi kombis la hararon de Totoĉjo kaj ligis al lia kolo arĝentan tintilon.

Frumatene ilin vekis krio de verda koko, kiu loĝis en la malantaŭa korto.

La lasta sorĉo de Bastinda

Al la pordego de Smeralda Urbo la vojaĝantojn kondukis la verdbarba Soldato. Pordega Gardisto deprenis iliajn okulvitrojn kaj metis ilin en la sakon.

- Ĉu vi jam forlasas nin? — ĝentile demandis li.

— Jes, ni devas iri, — malgaje respondis Elli.- Kie komenciĝas la vojo en Violan Landon?

— Tien ne ekzistas vojo, — respondis Faramant.- Neniu volonte iras en la landon de la malica Bastinda.

— Do kiel ni trovos ŝin?

— Vi ne devos maltrankviliĝi pri tio, — diris Pordega Gardisto.- Kiam vi venos en Violan Landon, Bastinda mem trovos kaj sklavigos vin.

— Sed povas esti, ke ni sukcesos senigi ŝin de ŝia magia forto? — diris Timigulo.

— Ah, ĉu vi deziras venki Bastinda? Des pli malbone estas por vi! Kontraŭ ŝi ankoraŭ neniu provis batali, krom Gudvin, sed li, — Pordega Gardisto mallaŭtigis la voĉon, — malsukcesis. Ŝi penos kapti vin antaŭ ol vi povos ion aranĝi. Estu singardemaj! Bastinda estas ege malica kaj lerta sorĉistino, kaj venki ŝin estas tre malfacile. Iru tien, de kie leviĝas la suno, kaj vi venos en ŝian landon. Mi deziras sukcesojn al vi!

La vojaĝantoj adiaŭis al Faramant, kaj li fermis post ili la pordegon de Smeralda Urbo. Elli turnis sin orienten, la aliaj sekvis ŝin. Ĉiuj estis malgajaj, ĉar sciis kiel malfacilan taskon ili devas plenumi. Nur senzorga Totoĉjo gaje kuradis tra kampo kaj pelis grandajn buntajn papiliojn: li kredis la fortojn de Leono kaj Fera Hakisto kaj esperis la inventemon de Timigulo.

Elli ekrigardis la hundeton kaj kriis de miro: la rubando ĉirkaŭ lia kolo el la verda transformiĝis en la blankan.

— Kion signifas tio? — demandis ŝi la amikojn.

Ĉiuj rigardis unu al alia, kaj Timigulo profundpense konstatis:

— Tio estas sorĉo!

Ĉar la aliaj variantoj ne ekzistis, ĉiuj konsentis tion kaj iris pluen. Smeralda Urbo malaperis fore. La lando fariĝis dezerta: la vojaĝantoj proksimiĝis al la regno de Bastinda.

Ĝis la tagmezo la suno lumis en la okulojn, blindigante ilin, sed ili iris tra ŝtonoza plataĵo kaj estis eĉ ne unu arbo por kaŝi sin en la ombron. Vespere Elli laciĝis kaj Leono vundis la piedojn kaj lamis.

Ili haltis por tranokto. Timigulo kaj Fera Hakisto staris garde, la aliaj ekdormis.

* * *

La malica Bastinda havis nur unu okulon, sed vidis ŝi tiel, ke ne ekzistis anguleto en Viola Lando, kiu kaŝiĝus de ŝia akrevida rigardo.

Vespere elirante por sidi sur la peroneto, Bastinda pririgardis per la okulo sian bienon kaj ektremis de kolero: tre malproksime, sur la limo de sia lando, ŝi ekvidis la malgrandan dormantan knabinon kaj ŝiajn amikojn.

La sorĉistino blovis en fajfilon. Al la palaco de Bastinda brue alkuris aro da grandaj lupoj kun furiozaj flavaj okuloj, kun grandaj kojnodentoj, elŝoviĝantaj el la malfermitaj faŭkoj. La lupoj eksidis sur la malantaŭajn piedojn kaj spiregante rigardis Bastindan.

— Kuru okcidenten! Tie vi trovos malgrandan knabinon, arogante penetrintan mian landon kaj kun ŝi la kunulojn. Ĉiujn disŝiru peceten!

— Kial vi ne kaptas ilin por sklavigi? — demandis la luparestro.

— La knabino estas malforta. Ŝiaj kunuloj ne povas labori: unu estas pajloŝtopita, la alia — fera. Kaj kun ili estas Leono, kiu ankaŭ estas senutila.

Jen kiel vidis Bastinda per la sola okulo!

La lupoj kuregis.

- Ŝiru peceten! Peceten! — jelpis la sorĉistino al ili.

Sed Timigulo kaj Fera Hakisto ne dormis. Ili ĝustatempe rimarkis la proksimiĝon de la lupoj.

— Veku Leonon, — proponis Timigulo.

— Ne necesas, — respondis Fera Hakisto.- Tio estas mia afero — venki la lupojn. Mi aranĝos al ili bonan renkonton!

Kaj li elpaŝis antaŭen. Kiam la luparestro atingis Feran Hakiston, larĝe malfermante la ruĝan faŭkon, Hakisto svingis la bone akrigitan toporon kaj senkapigis la lupon. La lupoj kuris vice, unu post alia; kiam la sekva ĵetis sin al Fera Hakisto, tiu jam preparis sin kaj staris kun la suprenlevita toporo, kaj la kapo de la lupo falis surteren.

Kvardek kruelajn lupojn havis Bastinda kaj kvardekfoje levis Fera Hakisto sian toporon. Kaj kiam li levis ĝin la kvardek unuan fojon neniu lupo estis viva: ĉiuj kuŝis ĉe la piedoj de Fera Hakisto.

— Bonega batalo! — admiris Timigulo.

— La arbojn haki estas pli malfacile, — modeste respondis Hakisto.

La amikoj ĝisatendis la matenon. Vekiĝinte kaj ekvidinte la amason de la mortaj lupoj, Elli ektimis. Timigulo rakontis pri la nokta batalo, kaj knabino tutanime dankis Feran Hakiston. Post la matenmanĝo la kompanio brave ekvojaĝis.

La maljuna Bastinda ŝatis dolĉe kuŝi en la lito. Ŝi leviĝis malfrue kaj eliris sur la peroneton por demandi la lupojn, kiel ili forronĝis la arogantajn vojaĝantojn.

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)