Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 185 186 187 188 189 190 191 192 193 ... 322
Перейти на страницу:

— En ordo, — diris Sam base. — Se devas esti, ni faru ĝin tuj! — Li levis la ŝnuron kaj ligis ĝin sekure al la stumpo plej proksima al la rando; poste la alian finon li ligis ĉirkaŭ la propra talio. Malvolonte li turnis sin kaj pretiĝis transiri la randon duafoje.

Tamen ne rezultis eĉ duone tiel malbone, kiel li atendis. La ŝnuro ŝajnis havigi al li memfidon, kvankam li pli ol unufoje fermis siajn okulojn, kiam li rigardis suben inter la piedoj. Troviĝis unu loko maloportuna, kie mankis breteto kaj la klifo estis vertikala kaj eĉ retroklinita iomete; tie li glitis kaj elsvingiĝis sur la arĝenta fadenego. Sed Frodo mallevis lin malrapide kaj zorgeme, kaj finfine ĉio finiĝis. Lia ĉefa timo estis, ke la ŝnurlongo elĉerpiĝos dum li ankoraŭ altas, sed restis pli kontentiga longo en la manoj de Frodo, kiam Sam atingis la fundon kaj alvokis:

— Mi alvenis!

Lia voĉo klare ascendis de sube, sed Frodo ne povis vidi lin; lia griza elfa mantelo mergiĝis kun la krepusko.

Frodo okupis iom pli da tempo sekvante lin. La ŝnuro ĉirkaŭis lian talion kaj estis sekure ligita supre, kaj li mallongigis ĝin tiel ke ĝi haltigus lin antaŭ ol li atingus la fundon; li tamen ne volis riski pri falo, kaj li ne tute dividis la fidon de Sam pri tiu svelta griza fadenego. Malgraŭ tio li trafis du lokojn, kie li devis tute sin doni al ĝi: glataj surfacoj, kie mankis teneblo eĉ por liaj fortaj hobitaj fingroj kaj la bretetoj estis diste apartaj. Sed finfine ankaŭ li surfundiĝis.

— Nu, — li kriis. — Ni sukcesis! Ni eskapis de Emin Muilo! Kaj kio nun, mi scivolas? Eble ni baldaŭ sopiros ree fidindan duran rokon sub la piedoj.

Sed Sam ne respondis. Li rigardis supren laŭ la klifo.

— Klapomankuloj! — li diris. — Napokapoj! Mia bela ŝnuro! Jen ĝi estas ligita al stumpo, kaj ni ĉe la fundo. Ĝuste bela ŝtupareto por tiu ŝlima Golumo, kiun ni postlasas. Ne forgesu starigi vojindikilon por informi, kien ni iris! Mi taksis tion iom tro facila.

— Se vi kapablas elpensi metodon kaj por uzi la ŝnuron kaj por tamen kunporti ĝin, tiam vi rajtas transigi al mi la klapomankulon aŭ ajnan alian nomon, direktitan al vi de la Avulo, — diris Frodo. — Suprengrimpu kaj malligu ĝin kaj subenigu vin, se tion vi deziras!

Sam gratis sian kapon.

— Ne, mi ne imagas kiel, pardonpete, — li diris. — Sed al mi ne plaĉas postlasi ĝin, jen fakto. — Li karesis la ŝnuron kaj skuis ĝin milde. — Malagrablas disiĝi de io ajn kunportita el la elfa lando. Eble kreis ĝin Galadriela, cetere. Galadriela, — li murmuris, morne kapjesante. Li suprenrigardis kaj tiris lastfoje la ŝnuron kvazaŭ adiaŭe.

Komplete surprizante ambaŭ hobitojn, ĝi malligiĝis. Sam renversiĝis, kaj la longaj grizaj volvaĵoj glisis silente suben sur lin. Frodo ridis:

— Kiu ligis la ŝnuron? Bone, ke ĝi eltenis tiom longe! Konsterne, ke mi konfidis al via nodo mian tutan pezon.

Sam ne ridis.

— Mi eble ne tre kompetentas pri grimpado, sinjoro Frodo, — li diris ofendite, — sed mi iom kompetentas pri ŝnuroj kaj pri nodoj. Tio estas familia afero, oni povas diri. Vidu, mia avo, kaj post li mia onklo Andio, kiu estis la plejaĝa frato de la Avulo, posedis dum multaj jaroj ŝnurfarejon apud Tajkampo. Kaj mi tiel sekure kroĉis la stumpon, kiel povus iu ajn, ĉu en ĉu ekster la Provinco.

— Do devas esti, ke la ŝnuro rompiĝis — frotite per la rokrando atendeble.

— Mi vetas, ke ne! — diris Sam eĉ pli ofendite. Li kliniĝis kaj esploris la finojn. — Ĝi ne frotiĝis. Eĉ neniu plektero!

— Do, mi timas, ke devas temi pri la nodo, — diris Frodo. Sam skuis sian kapon kaj ne respondis. Li pasigis penseme la ŝnuron tra siaj fingroj.

— Kredu kion vi volas, sinjoro Frodo, — li diris finfine, — sed mi opinias, ke la ŝnuro malligiĝis propravole, kiam mi ĝin alvokis. — Li volvis ĝin ameme kaj stivis ĝin en la tornistron.

— Ĝi certe venis, — diris Frodo, — kaj jen la ĉefaĵo. Sed nun ni devas pripensi nian sekvan paŝon. Nokto baldaŭ alvenos. Kiel belaj estas la steloj kaj la luno!

— Ili ja feliĉigas la koron, ĉu ne? — diris Sam, suprenrigardante.

— Elfecaj ili estas, iel. Kaj la luno kreskas. Ni ne vidis ĝin jam de du-tri noktoj dum tiu ĉi nuboplena vetero. Ĝi komencas havigi notindan lumon.

— Jes, — diris Frodo, — sed ĝi ne estos plena dum ankoraŭ pluraj tagoj. Mi opinias, ke ni ne provu la marĉojn en lumo de duona luno.

Sub la unuaj noktombroj ili komencis la postan stadion de sia vojaĝo. Post iom da tempo Sam turnis sin kaj retrorigardis al la trapasita vojo. La elirejo de l’ ravineto estis nigra noĉo en la malhela klifo.

— Mi ĝojas, ke ni havas la ŝnuron, — li diris. — Ni ĉiuokaze starigis etan problemon por tiu vojrabisto. Li provu sur tiuj bretetoj siajn frapajn fipiedojn!

Ili paŝis zorgeme for de la klifosubo, en dezerto de rokoj kaj malglataj ŝtonoj, malsekaj kaj glitigaj pro la peza pluvo. La tereno ankoraŭ abrupte fordeklivis. Ili ne tre longe iris, kiam ili malkovris grandan fendaĵon subite oscedantan nigre antaŭ iliaj piedoj. Ĝi ne estis larĝa, sed ĝi tro larĝis por transsalto en la malhela lumo. Al ili ŝajnis, ke ili aŭdas glugladon de akvo en ĝia profundo. Maldekstre ĝi forkurbiĝis norden, retro al la montetoj, kaj tiel baris al ili la vojon tiudirekte, almenaŭ en la periodo de mallumo.

— Prefere ni serĉu vojon suden laŭ la linio de la klifo, ŝajnas al mi, — diris Sam. — Ni eble trovos tie niĉon aŭ eĉ kavernon aŭ simile.

— Supozeble jes, — diris Frodo. — Mi estas laca, kaj mi opinias, ke mi ne kapablas longe plu grimpaĉi inter ŝtonoj hodiaŭ nokte, kvankam mi domaĝas la prokraston. Mi volas, ke estu klara pado antaŭ ni: tiuokaze mi daŭrigus ĝis miaj kruroj kolapsus.

Ili ne progresis pli facile ĉe la malebena subo de Emin Muilo. Sam ankaŭ ne trovis niĉon aŭ kavaĵon por ŝirmi sin: nur nudajn ŝtonozajn deklivojn albrovumatajn de la klifo, kiu jam denove leviĝis pli alte kaj pli apike, dum ili retroiris. Finfine, elĉerpite, ili simple ĵetis sin surteren malantaŭ rokego kuŝanta ne malproksime de la subo de la krutegaĵo. Tie dum kelka tempo ili sidis mizere kunpremite en la malvarma ŝtoneca nokto, dum dormo ektrafis ilin spite al ĉio, kion ili povis fari por rifuzi ĝin. La luno nun ŝvebis alta kaj klara. Ties maldensa blanka lumo lumigis la facojn de la rokoj kaj inundis la fridajn malridajn murojn de la klifo, igante la tutan baŭman mallumon frosta pala grizo trastrekita de nigraj ombroj.

— Nu, — diris Frodo, stariĝante kaj ĉirkaŭvolvante sin pli strikte per sia mantelo. — Dormu iomete, Sam, kaj prenu mian lankovrilon. Mi marŝos sentinele dum kelka tempo. — Subite li rigidiĝis, kliniĝinte kaptis la brakon de Sam kaj flustris: — Kio estas tio? Rigardu tien ĉe la klifo!

Sam rigardis kaj akre enspiris tra la dentoj.

— Ssss! — li diris. — Jen kio ĝi estas. Estas tiu Golumo! Serpentoj kaj vipuroj! Kaj imagu, ke mi supozis perpleksi lin per nia grimpeto! Rigardu lin! Kvazaŭ fia rampa araneo sur muro.

Suben laŭ la surfaco de krutegaĵo, kiu aspektis apika kaj preskaŭ glata en la pala lunlumo, eta nigra figuro moviĝis kun disetenditaj membroj. Eble ĝiaj molaj kroĉiĝemaj manoj trovadis fendetojn kaj elstaraĵojn, kiujn neniu hobito povus vidi aŭ utiligi, sed ĝi aspektis kvazaŭ ĝi simple subenrampus per gluecaj kusenetoj, kvazaŭ ia granda ŝteliranto insektspeca. Kaj ĝi descendis kaposuben, kvazaŭ ĝi elflarus la vojon. De tempo al tempo ĝi levis malrapide la kapon, komplete returnante ĝin sur la longa maldikega kolo, kaj la hobitoj ekvidis du palajn brilantajn lumetojn, la okulojn kiuj palpebrumis momente al la luno kaj poste rapide rekovriĝis palpebre.

1 ... 185 186 187 188 189 190 191 192 193 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)