Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 169 170 171 172 173 174 175 176 177 ... 322
Перейти на страницу:

— Vere tiel estas, mastro, — diris Gaja.

— Ekzemple, — diris Teodeno, — mi ne aŭdis, ke ili sputas fumon el siaj buŝoj.

— Ne surprize, — respondis Gaja, — ĉar tio estas arto kiun ni praktikas dum ne pli ol kelkaj generacioj. Estis Toboldo Kornblovulo el Longfundo en la Sud-kvarono, kiu la unua kultivis la malfalsan pip-herbon en siaj ĝardenoj ĉirkaŭ la jaro 1070 laŭ nia datumo. Kiel maljuna Toĉjo akiris la plantaĵon...

— Vi ne komprenas vian endanĝeriĝon, Teodeno, — interrompis Gandalfo. — Tiuj hobitoj pretas sidi rande de ruino kaj diskuti la plezurojn de la manĝotablo, aŭ la bagatelajn agojn de siaj patroj, avoj, praavoj kaj gekuzoj ĝis la naŭa grado, se vi kuraĝigas ilin per troa pacienco. Iu alia tempo estus pli konvena por la historio de fumado. Kie estas Arbobarbo, Gaja?

— Fore ĉe la norda flanko, laŭ mia supozo. Li iris trovi trinkon — da pura akvo. La pli multaj aliaj entoj estas kun li, ankoraŭ farante sian laboron — jen tie. — Gaja gestis per sia mano al la vaporanta lago; kaj rigardante ili aŭdis foran murmuradon kaj klakadon, kvazaŭ lavango falus de la montflanko. Malproksime aŭdiĝis hum-hum, kvazaŭ de kornoj triumfe blovataj.

— Kaj ĉu do Ortanko estas sengarde lasita? — demandis Gandalfo.

— Estas la akvo, — diris Gaja. — Sed Rapidtrunko kaj kelkaj aliaj privaĉas ĝin. Ne ĉiuj ĉi fostoj kaj pilastroj sur la ebenaĵo estas starigitaj de Saramano. Rapidtrunko, mi opinias, estas apud la roko proksime al la ŝtupara subo.

— Jes, alta griza ento troviĝas tie, — diris Legolaso, — sed liaj brakoj apudas la flankojn kaj li staras senmova kiel pordofosto.

— Estas post la tagmezo, — diris Gandalfo, — kaj ni, almenaŭ, ne manĝis post la frumateno. Tamen mi volas laŭeble baldaŭ interparoli kun Arbobarbo. Ĉu li ne lasis por mi mesaĝon, aŭ ĉu pletoj kaj boteloj forpelis ĝin el via menso?

— Mesaĝon li postlasis, — diris Gaja, — kaj mi intencis diri ĝin, sed malhelpis min multaj aliaj demandoj. Mi devis diri ke, se la Mastro de Markio kaj Gandalfo rajdos ĝis la norda muro, ili tie trovos Arbobarbon, kaj li bonvenigos ilin. Mi rajtas aldoni, ke ili trovos ankaŭ plej altkvalitan nutraĵon tie, ĉar ĝin trovis kaj elektis viaj humilaj servantoj. — Li riverencis.

Gandalfo ridis:

— Jam pli bone! Nu, Teodeno, ĉu vi rajdos kun mi por trovi Arbobarbon? Ni devas ĉirkaŭiri, sed ne estas malproksime. Kiam vi vidos Arbobarbon, vi lernos multon. Ĉar Arbobarbo estas Fangorno, la plej aĝa kaj ĉefa el la entoj, kaj interparole kun li vi aŭdos la parolon de la plej maljuna el ĉiuj vivantoj.

— Mi akompanos vin, — diris Teodeno. — Adiaŭ, miaj hobitoj! Ni renkontiĝu denove en mia domo! Tie vi sidos apud mi kaj rakontos al mi ĉion kion deziros viaj koroj: la farojn de viaj avoj ĝis la limoj de via kalkulo; kaj ni parolos ankaŭ pri Toboldo la Maljuna kaj ties plantaĵo-klero. Adiaŭ!

La hobitoj profunde riverencis.

— Do tiu estas la Reĝo de Rohano! — diris Grinĉjo subvoĉe. — Brava maljunulo! Tre ĝentila.

9

Rubo kaj forĵetaĵo

Gandalfo kaj la reĝa trapo forrajdis, turnante sin orienten por ĉirkaŭiri la ruinigitajn murojn de Isengardo. Sed Aragorno, Gimlio kaj Legolaso ne iris. Lasinte Arodon kaj Hasufelon vagi serĉante herbon, ili venis kaj sidiĝis apud la hobitoj.

— Nu, nu! Finiĝis la ĉasado kaj finfine ni rerenkontiĝas tie, kien neniu el ni iam supozis alveni, — diris Aragorno.

— Kaj nun kiam la gravuloj iris diskuti aferojn altnivelajn, — diris Legolaso, — la ĉasintoj povas eble ekscii la respondojn al siaj propraj rebusetoj. Ni spuris vin ĝis la arbaro, sed ekzistas ankoraŭ multaj aferoj pri kiuj mi ŝatus scii la veron.

— Kaj ekzistas ankaŭ multo, kion ni volas scii pri vi, — diris Gaja. — Kelkajn aferojn ni eksciis per Arbobarbo, la maljuna ento, sed tiom tute ne sufiĉas.

— Ĉio siatempe, — diris Legolaso. — Ni estis la ĉasantoj, kaj vi devus unue liveri historion pri vi mem.

— Aŭ due, — diris Gimlio. — Tio irus pli glate post manĝo. Mia kapo doloras min kaj estas post la tagmezo. Vi foririntoj povus reguligi la konton trovante por ni iom el la priparolita kaperaĵo. Manĝaĵo kaj trinkaĵo repagus iom el via ŝuldo al mi.

— Do vi ricevos ilin, — diris Grinĉjo. — Ĉu vi prenos ĝin ĉi tie, aŭ pli komforte en la restaĵo de l’ gardistejo Sarumana — jen tie, sub la arkaĵo? Ni devus pikniki ĉi tie ekstere por gvati la vojon.

— Duongvati! — diris Gimlio. — Sed mi eniros neniun orkan domon, nek tuŝos orkan manĝaĵon aŭ ion ajn pripalpitan de ili.

— Tion ni ne postulus de vi, — diris Gaja. — Sufiĉas al ni orkoj por unu vivodaŭro. Sed multaj aliaj popoloj estis en Isengardo. Sarumano retenis sufiĉe da saĝo por ne fidi al siaj orkoj. Li havis homojn por gardi siajn pordojn; verŝajne iuj el la plej fidelaj servantoj. Ĉiuokaze ili estis favoritaj kaj ricevis bonan provianton.

— Kaj pip-herbon? — demandis Gimlio.

— Ŝajnas al mi, ke ne, — Gaja ridis. — Sed tio estas alia historio, kiu povas atendi ĝis post la tagmanĝo.

— Nu, ni iru tagmanĝi do! — diris la gnomo.

La hobitoj gvidis antaŭen; kaj ili pasis sub la arkaĵo kaj alvenis larĝan pordon maldekstre, supre de ŝtuparo. Ĝi malfermiĝis rekte al granda ĉambro kun alia malpli granda pordo ĉe la fora ekstremo kaj kameno kaj fumtubo unuflanke. La ĉambro estis elhakita el la ŝtono; kaj certe ĝi iam estis malhela, ĉar ĝiaj fenestroj elrigardis nur en la tunelon. Sed lumo nun envenis tra la rompita tegmento. En la kameno brulis ligno.

— Mi bruligis iom da fajro, — diris Grinĉjo. — Ĝi plezurigis nin en la nebuloj. Malmultaj branĉofaskoj haveblis, kaj la pliparto de la trovitaj lignaĵoj estis malseka. Sed en la fumtubo estas forta trablovo; ĝi ŝajnis serpentumi supren tra la roko kaj feliĉe ĝi ne estas ŝtopita. Fajro utilas. Mi faros por vi iom da rostita pano. La pano aĝas tri aŭ kvar tagojn, bedaŭrinde.

Aragorno kaj liaj kunuloj sidiĝis ĉe la tablo kaj la hobitoj malaperis tra la interna pordo.

— Varĉambro tie kaj feliĉe super la inundo, — diris Grinĉjo kiam ili revenis ŝarĝitaj je pletoj, bovloj, tasoj, tranĉiloj kaj ĉiaspeca nutraĵo.

— Kaj ne necesas grimaci pri la provianto, Mastro Gimlio, — diris Gaja. — Tio ĉi ne estas orka fatraso, sed homnutraĵo, laŭ esprimo de Arbobarbo. Ĉu vi preferas vinon aŭ bieron? Barelo troviĝas tie interne — tre akceptinda. Kaj tio ĉi estas unuagrada porkaĵo salita. Aŭ mi povas tranĉi por vi kelkajn pecojn da lardo kaj tiujn rosti se vi volas. Mi bedaŭras, ke mankas verdaĵo: la liveroj estis iom interrompitaj lastatempe! Mi ne povas proponi ion poste krom butero kaj mielo por via pano. Ĉu vi kontentas?

— Vere jes, — diris Gimlio. — La ŝuldo estas multe reduktita. La triopo baldaŭ okupiĝis pri sia manĝaĵo; kaj la du hobitoj senĝene ekmanĝis la duan fojon.

— Ni devas imiti la gastojn, — ili diris.

— Vi tre ĝentilas hodiaŭ matene, — ridis Legolaso. — Sed eble, se ni ne alvenus, vi jam imitus denove unu la alian.

— Eble; kaj kial ne? — diris Grinĉjo. — Ni manĝis fiaĵon ĉe la orkoj kaj sufiĉe malmulte dum tagoj antaŭe. Ŝajnas longa tempo de kiam ni povis satmanĝi kontentige.

— ŝajnas ke tio ne malutilis al vi, — diris Aragorno. — Efektive vi aspektas impone bonsanaj.

— Jes, tio estas fakto, — diris Gimlio rigardante atente ilin trans la randon de sia kruĉo. — Vidu, via hararo estas duoble pli densa kaj bukla ol ĉe nia disiĝo; kaj mi ĵurus ke vi ambaŭ iom kreskis, se tio eblas al hobitoj viaaĝaj. Tiu Arbobarbo ĉiuokaze ne lasis vin malsataj.

1 ... 169 170 171 172 173 174 175 176 177 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)