Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
270
Agamemnono de tiris per mano rapida la glavon,
Kiun li ĉiam portadis ĉe sia ingo longega,
Tranĉis la harojn de l’ kapoj de ŝafoj, kaj tiam l’ heroldoj
Ilin disdonis al ĉefoj de Trojo kaj de Aĥajidoj.
Sed Atreido laŭtege ekpreĝis, la manojn levinte: 275
«Ho, patro Zeŭso, reĝanta sur Ido, plejglora, plejgranda!
Ankaŭ Helio, vi, ĉion vidanta kaj ĉion aŭdanta!
Ho, vi, Riveroj kaj Tero, kaj vi, la subteraj spiritoj,
Homojn mortintajn punantaj, kiuj perfidis ĵuradon!
Ĉiuj vi estu atestoj kaj gardu ĵuradon de l’ ligo. 280
Se Aleksandro nun venkos tie ĉi lin, Menelaon,
Tiam li prenos Helenon kune kun ŝiaj trezoroj,
Ni do revenos en hejmon sur ŝipoj la martranaĝantaj.
Sed se l’ hero’ Menelao Aleksandron mortigos,
Tiam Trojanoj forlasas Helenon kun ŝiaj trezoroj 285
Kaj ankaŭ pagas al la Argoanoj propunon konvenan,
Ankaŭ donotan de la posteuloj estontaj iliaj.
Sed se Priamo kaj la Priamidoj tiam ne volos
Pagi propunon post tiu ĉi falo de Aleksandro,
Tiam denove mi kun miaj viroj, por venĝi l’ ofendon, 290
Faros militon, restante, ĝis mi mian celon atingos.»
Diris li, buĉis per kupro kruela la gorĝojn de ŝafoj
Kaj ilin ambaŭ tremantajn suren sur teron kuŝigis,
Jam elspirantajn la forton de l’ vivo, rabita de kupro.
Ĉiuj nun ĉerpas el kruĉo dolĉvinon per ora pokalo 295
Kaj ĝin elverŝas kaj preĝas la diojn eternevivantajn.
Tiel preĝis al dioj l’ Aĥajoj kaj la Trojanoj:
«Zeŭso plejglora, plejgranda, kaj vi, ĉiuj dioj senmortaj!
Kiu el ni la unua perfidos la sanktan ĵuradon,
Ties cerbon disverŝu kiel vinon sur tero, 300
Lian kaj liajn infanajn, kaj fremdaj ofendu l’ edzinojn.»
Tiel la viroj parolis. Sed Zeŭso ilin ne aŭdis.
La Dardanido Priamo tamen eldiris la vortojn:
«Ho vi, Trojanoj kaj kuproarmitaj Aĥajoj, aŭskultu!
Mi nun denove en Trojon la ventoblovatan revenos, 305
Ĉar mi ne havas kuraĝon vidi per propraj okuloj
Mian filon batali kun Menelao kuraĝa.
Scias nur Zeŭso kaj kun li ĉiuj aliaj senmortaj,
Kiu el ambaŭ al morto estas antaŭdifinita.»
Tiel li diris kaj metis l’ oferojn en sian kaleŝon, 310
Iris en ĝin kaj ekstreĉis la kondukilojn rapide,
Kaj apud li Antenoro stariĝis sur belan kaleŝon,
Kaj returninte sin, ambaŭ veturas rapide en Trojon.
Sed Priamido Hektoro kaj Odiseo la dia
Nun batallokon mezuris kaj poste rapide enĵetis 315
En kupran kaskon lotaĵojn, por scii, al kiu la sorto
Pli antaŭe permesos la ponardegon alĵeti.
Sed la popoloj preĝadis kun manoj levitaj ĉielon.
Multaj el ili, Trojanoj kaj Aĥajidoj, preĝadis:
«Ho, patro Zeŭso, reĝanta sur Ido, plejglora, plejgranda! 320
Kiu el ili elvokis malpacon de ambaŭ popoloj,
Tiun vi ekpereigu kaj ĵetu Aidoloĝejon,
Ke al ni estu la ligo fidela kaj la amikeco.»
Ili preĝadis. La granda kaj kaskobrilanta Hektoro
Ne rigardante skuadis; eliris la loto Parisa, 325
Ĉiuj do viroj sidiĝis en vicoj, kie troviĝis
Ĉies rapidaj ĉevaloj kaj multekoloraj armaĵoj.
L’ edzo de la belabukla Heleno, la dia Pariso,
Sur siajn ŝultrojn surmetis siajn armaĵojn belegajn,
Alfortikigis al siaj piedoj tibidefendaĵojn 330
Belajn, per bukoj arĝentaj ilin fortege li fermis,
Poste li metis ĉirkaŭe sur bruston kirason de frato
Likaono (ĝi estis laŭ lia brustolarĝeco),
Poste pendigis sur ŝultrojn la arĝentonajlan glavegon
Kuprotranĉantan kaj prenis la ŝildon fortikan kaj grandan, 335
Kaskon ĉevalokolharan surmetis sur kapon potencan
Kaj, balancante terure tiun ĉi kaskopenikon,
Li ponardegon ekprenis, la plej oportune leveblan.
Tiel same sin armis l’ Aresoamat’ Menelao.
Tiel arminte sin (ĉiu en mezo de sia viraro), 340
Ambaŭ elpaŝis inter Trojanoj kaj viroj Aĥajoj
Kun minacantaj rigardoj, kaj ilin miregis vidintoj,
Kuproarmitaj Aĥajoj, Trojanoj ĉevalobriduloj.
Nun ili alproksimiĝis al loko ĉirkaŭmezurita,
La ponardegojn svingante kaj de koler’ plenigitaj. 345
La ponardegon longombran ekĵetis Pariso l’ unua
Kaj ĝin faligis en ŝildon rondetan de Menelao,
Sed ne trahakis la kupron, ĉar refleksiĝis la pinto
Kontraŭ la ŝildo malmola. Sed levis nun al ponardegon
Li, Menelao Atrido, kaj Zeŭson laŭtege ekpreĝis: 350
«Zeŭso potenca, vi donu, ke mi l’ ofendinton nun punu,
Ke mia mano lin venku, la dian heroon Parison,
Por ke de tiu ĉi tempo timu eĉ la posteuloj
Malutiligi amikon, kiu montriĝas gastama.»
Diris li kaj ponardegon longombran svingitan ekĵetis, 355
Kaj ĝi entrafis la ŝildon rondetan de la Priamido.
La ponardego fortega trahakis la ŝildon brilantan,
Ankaŭ trairis la arte ĉirkaŭbeligitan kirason,
Apud ingveno disŝiris ĥitonon de la heroo,
Sed deturniĝis Pariso kaj morton la nigran evitis. 360
Tiam l’ Atrido eltiris la glavon kun najloj arĝentaj
Kaj ĝin svinginte surbatis la kaskon, sed tamen la glavo
Tuj ekrompiĝis triope, kvarope, kaj falis el mano,
Kaj l’ Atreido ekĝemis, ekrigardinte ĉielon.
«Ho, patro Zeŭso, vi estas la plej kruela el dioj! 365
Mi Aleksandron malnoblan esperis puni hodiaŭ,
Sed la glavego peciĝis kaj la ponardego elfalis
El mia mano senfrukte, kaj tute mi lin eĉ ne vundis.»
Diris li kaj lin atakis kaj kaptis ĉe kaskopeniko
Kaj lin rapide fortiris al kuproarmitaj Aĥajoj. 370
Forte la gorĝon alpremis rimeno la artebrodita,
Kiu sub lia mentono servis por kaskoligilo.
Lin Menelao fortirus kaj havus gloriĝon eternan,
Se Afrodito, filino de Zeŭso, ne vidus ĉi tion.
Si la rimenon disŝiris, el felo fortega de bovo, 375
Kaj nur la kasko alsekvis tiam la manon potencan,
Kaj la heroo ĝin ĵetis al kuproarmitaj Aĥajoj,
Alteksvinginte; ĝin levis liaj amikoj fidelaj.
Nun li denove alkuris, por lin jam fine mortigi
Per ponardego la kupra. Sed lin Afrodito fortiris, 380
Kiel diino facile, kaj lin per nebulo ĉirkaŭis
Kaj lin sidigis en domo lia bonegeodora.
Ŝi do mem iris tuj serĉi Helenon, kiu ankoraŭ
Estis kun aro da Trojavirinoj sur turo altega,
Kaj, ĉe vestaĵo la boneodoran mallaŭte tuŝinte, 385
Diris ŝi, similĝinte al la teksistino maljuna,
Kiu en tempo pasinta por ŝi en Lakedemono
Belajn lanaĵojn laboris kaj kiun ŝi amis tre multe.
Tiun ĉi similiĝinte, eldiris nun Afrodito.
«Iru, vin vokas Pariso, por veni kun mi en domegon. 390
Kuŝas li en dormoĉambro, sur la belega kuŝejo,
Bela, en vesto ĉarmanta, kvazaŭ li nun ne revenis
De la batalo, kaj kvazaŭ preparas sin iri al danco
Aŭ sidiĝis, por iom ripozi de la dancado.»
Tiel ŝi diris kaj tuj ŝian koron en brusto ekmovis. 395
Tamen apenaŭ ekvidis ŝi nukon diinan la belan
Kaj l’ ĉarman bruston kaj ŝiajn agrable brilantajn okulojn,
Ŝi ekmiregis kaj diris, tiel al ŝi turniĝinte:
«Ho vi, kruela, pro kio vi volas min ree delogi?
Ĉu vi denove nun volas en urbojn multegeloĝitajn, 400
En Meonion ĉarmantan aŭ en Frigion min treni?
Ĉu ankaŭ tie vi havas favoritojn mortemajn?
Ĉar Menelao ĵus venkis la dian heroon Parison
Kaj nun min, la malamatan, volas en hejmon konduki,
Ĉu vi pro tio ĉi venis kun viaj trompemaj ruzaĵoj? 405
Al li sidiĝu vi mem, deturniĝu de dioj senmortaj,
Vian piedon ne metu plue sur sanktan Olimpon,
Maltrankviliĝu por li kaj prizorgu kaj gardu lin ĉiam:
Eble li prenos vin kiel edzinon aŭ kiel sklavinon!
Mi do, neniam mi iros tien, ĉar ja malhonore 410
Estus dividi la liton kun li, ĉar tiam min ĉia
Troja virino insultos, kaj mi jam sen tio doloras.»
Ekkolerinta, al ŝi Afrodito diina respondis:
«Min ne ekscitu, malsaĝa, mi povas kolere vin lasi
Kaj ekmalami vin, kiel mi vin ĝis hodiaŭ amegis. 415
Baldaŭ mi ĵetos la flamon malpacan en ambaŭ popolojn,
En la Aĥajojn kaj Trojon, kaj vi pereos mizere.»
Tiel ŝi diris. Ektimis Heleno la Zeŭsonaskita
Kaj per arĝentokovrilo kovriĝis kaj iris silente.
Nerimarkita de ĉiuj, ŝi Afroditon alsekvis. 420
Kiam ŝi venis en belan domegon de Aleksandro,
La servantinoj rapide sin metis al domlaborado.
Ŝi do, la dia virino, eniris en ĉambron altegan.
Tie la ravridetanta Kiprido seĝon ekprenis,
Ŝi, la diino, ĝin metis kontraŭ l’ heroo Pariso, 425
Sur ĝin sidiĝis Heleno, filino de Zeŭso potenca,
Siajn okulojn deturnis kaj jene riproĉis la edzon:
«Jen de batalo vi venis! Ho, se vi pereus mizere
Tie, de l’ viro potenca, de mia edzo unua!
Vi fanfaronis multfoje, ke vi Menelaon kuraĝan 430
Per ponardego kaj mano kaj per kuraĝeco superos,
Iru do nun kaj elvoku vi Menelaon kuraĝan,
Por lin kontraŭbatali. Sed ne! Mi konsilas, trankvile
Restu, evitu vi tiun ĉi blondan heroon Atridon
Kaj arogante vi ne kuraĝiĝu lin kontraŭbatali, 435
Se vi ne volas tuj morti sub la ponardego potenca.»
Tamen Pariso respondis, al ŝi eldirinte la vortojn:
«Ho vi, edzino, ne piku la koron per vortoj maldolĉaj!
Nun, Menelao min venkis per helpo de dia Ateno,
Sed mi repagos al li, ĉar la dioj nin ankaŭ favoras. 440
Venu do nun, ni kunkuŝos kaj ĝuos ambaŭ la amon.
En mia koro neniam tiel la fajro flamegis,
Eĉ en la tago, en kiu de Lakedemono agrabla
Naĝis mi, vin kondukante for en niaj ŝipoj rapidaj,
Kaj sur insulo Kranao ni ĝuis kundormon kaj amon, 445
Kiel hodiaŭ mi flamas, pikita de dolĉa deziro.»
Diris li, kaj al kuŝejo aliris; lin sekvis l’ edzino.
Ambaŭ ili ripozis kune sur lito belega.
Sed Atreido vagadis, simila al besto rabema,
Ĉu ne fariĝos vidita la dia hero’ Aleksandro. 450
Sed el Trojanoj neniu, neniu el gloraj liganoj
Povis ekmontri Parison al li, Menelao kuraĝa.
Se ili vidus lin, certe lin pro amikeco ne kaŝus,
Ĉar lin nun ĉiuj malamis, kiel la nigran pereon.
Tiam la reĝo de viroj Agamemnono elvokis: 455
«Vi min aŭskultu, Trojanoj, Dardanoj kaj vi, liganoj!
Estas vidata al ĉiuj la venko de Menelao.
Tial vi nun l’ Arganinon Helenon kun ŝiaj trezoroj
Al ni redonu kaj kune mono propunan konvenan,
Kiun ankaŭ pagados la posteuloj estontaj.» 460
Tiel Arido eldiris, kaj lin la Aĥajoj laŭdadis.
Перейти на страницу: