Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 166 167 168 169 170 171 172 173 174 ... 322
Перейти на страницу:

— Troviĝas okuloj! Okuloj elrigardas el la ombroj de la branĉoj! Mi neniam antaŭe vidis tiajn okulojn.

La aliaj, surprizitaj de lia krio, haltis kaj turniĝis; sed Legolaso komencis retrorajdi.

— Ne, ne! — kriis Gimlio. — Faru laŭplaĉe en via frenezeco, sed unue lasu min elseliĝi! Neniajn okulojn mi volas vidi!

— Restu, Legolaso Verdfolio! — diris Gandalfo. — Ne reiru en la arbaron. Ankoraŭ ne! Nun ne estas via tempo.

Ĝuste dum li parolis, venis antaŭen el inter la arboj tri strangaj figuroj. Tiel altaj kiel troloj ili estis, dek du futojn aŭ pli ilia alto; iliaj fortaj korpoj, fortikaj kiel junaj arboj, ŝajnis vestitaj per robo aŭ felo el dense alĝustigitaj grizo kaj bruno. Iliaj membroj estis longaj, kaj iliaj manoj estis multfingraj; iliaj haroj estis rigidaj kaj iliaj barboj estis muskece grizverdaj. Ili elrigardis per okuloj gravmienaj, sed ne la rajdistojn ili rigardis; iliaj okuloj turniĝis norden. Subite ili levis siajn longajn manojn al la buŝoj kaj eligis sonorajn kriojn, klarajn kiel notoj de korno, sed pli muzikaj kaj variaj. La krioj estis responditaj; kaj returniĝinte la rajdistoj vidis pliajn kreaĵojn samspecajn proksiraiĝi, paŝantajn tra la herbo. Ili venis rapide el la nordo, paŝante simile al vadantaj ardeoj, sed ne samrapide; ĉar la longpaŝaj kruroj taktis pli rapide ol ardeaj flugiloj. La rajdistoj pro miro laŭte ekkriis, kaj kelkaj metis manon al siaj glavteniloj.

— Armilojn vi ne bezonas, — diris Gandalfo. — Tiuj estas nuraj paŝtistoj, efektive ili tute ne interesiĝas pri ni.

Ŝajnis esti tiel; ĉar dum li parolis, la altuloj sen ekrigardo al la rajdistoj enpaŝis la arbaron kaj malaperis.

— Paŝtistoj! — diris Teodeno. — Kie estas iliaj gregoj? Kio ili estas, Gandalfo? Ĉar estas klare, ke almenaŭ al vi ili ne estas nekonataj.

— Ili estas paŝtistoj de la arboj, — respondis Gandalfo. — Ĉu pasis tiom da tempo, de kiam vi aŭskultis rakontojn apudfajruje? Troviĝas en via lando infanoj, kiuj el torditaj rakontofadenoj scius elpinĉi la respondon al via demando. Entojn vi ĵus vidis, ho reĝo, entojn el la Fangorna Arbarego, kiun vialingve oni nomas la Entarbaro. Ĉu vi supozis tiun nomon donita nur pro sencela fantazio? Ne, Teodeno, estas alie: por ili vi estas nur la pasema historio; ĉiuj jaroj de Eorlo la Juna ĝis Teodeno la Maljuna malmulte kalkuliĝas por ili; kaj ĉiuj faroj de via domo estas negrava afero.

La reĝo silentis.

— Entoj! — li diris finfine. — El la ombroj de legendo mi komencas iomete kompreni la mirindaĵon de l’ arboj, ŝajnas al mi. Mi ĝisvivis tagojn strangajn. Jam longe ni paŝtigis niajn bestojn kaj kultivis niajn kampojn, konstruis niajn domojn, faris niajn laborilojn, aŭ forrajdis por helpi pri la militoj de Minaso Tirit. Kaj tion ni nomis la vivo de l’ homoj, la moraro de la mondo. Nin malmulte koncernis tio, kio ekzistis ekster la limoj de nia lando. Kantojn ni havas, kiuj pritraktas tiajn aferojn, sed tiujn ni forgesas, instruante ilin nur al infanoj laŭ malzorga kutimo. Kaj nun descendis la kantoj inter nin el strangaj lokoj kaj iras videblaj sub la suno.

— Vi devus ĝoji, reĝo Teodeno, — diris Gandalfo. — Ĉar ne nur la eta vivo de la homoj estas nun endanĝerigita, sed ankaŭ la vivo de tiuj kreaĵoj, kiujn vi supozis legenda afero. Vi ne malhavas aliancanojn, eĉ se tiujn vi ne konas.

— Tamen mi devus ankaŭ tristi, — diris Teodeno. — Ĉar kiel ajn rezultiĝos la milita fortuno, ĉu ĝi eble ne tiel finiĝos, ke multo antaŭe bela kaj miriga, jam por ĉiam forpasos el Mez-Tero?

— Povas esti, — diris Gandalfo. — La malvirto de Saŭrono ne povas esti komplete rebonigita, nek farita kvazaŭ neniam estinta. Sed al tiaj tagoj ni estas kondamnitaj. Ni nun daŭrigu la komencitan vojaĝon!

La trupo tiam forturniĝis de la plataĵo kaj de la arbaro kaj sekvis la vojon direkte al la Travadejoj. Legolaso sekvis malvolonte. La suno estis for, jam sinkinta malantaŭ la randon de la mondo, sed kiam ili elrajdis el la ombro de la montetoj kaj rigardis okcidenten al Breĉo de Rohano la ĉielo ankoraŭ ruĝis, kaj sub la flosantaj nuboj estis brulanta lumo. Malhelaj kontraŭ ĝi fluge rondiris multaj nigrafluĝilaj birdoj. Iuj preterpasis supre kun mornaj krioj, reirante al siaj hejmoj inter la rokoj.

— La karnomanĝantoj okupiĝis en la batalkampo, — diris Eomero. Ili nun rajdis malurĝe, kaj mallumo volvis ĉirkaŭ ili la ebenaĵon.

La lanta luno supreniris, jam kreskinta al la pleno, kaj en ties frida arĝenta lumo la ŝvelaj herbejoj leviĝis kaj falis kvazaŭ larĝa griza maro. Ili rajdis proksimume kvar horojn ekde la voja disduiĝo kiam ili proksimiĝis al la Travadejoj. Longaj deklivoj descendis rapide ĝis kie la rivero larĝiĝis en ŝtonozaj malprofundaĵoj inter altaj herbaj terasoj. Portatan per la vento ili aŭdis ululadon de lupoj. Iliaj koroj estis pezaj pro memoro pri la multaj homoj, kiuj batalpereis ĉi-loke.

La vojo subeniris inter supreniĝaj torfaroj, tranĉe penetrante la terasojn ĝis rando de l’ rivero kaj denove supren aliflanke. Troviĝis tri vicoj da plataj pasoŝtonoj tra la fluo, kaj inter ili vadejoj por ĉevaloj, kiuj kondukis de ambaŭ randoj ĝis meza insuleto. La rajdistoj rigardis suben al la transirejoj, kaj ŝajnis al ili strange; ĉar la Travadejoj ĉiam estis loko plena je rapido kaj babilo de transŝtona akvo; sed nun ili estis silentaj. La fundoj de la rivereto estis preskaŭ sekaj, nuda dezertejo el rulŝtonetoj kaj griza sablo.

— Ĝi jam iĝis loko senĝoja, — diris Eomero. — Kia malsano trafis la riveron? Multajn belaĵojn detruis Sarumano: ĉu li ankaŭ voris la fontojn de Iseno?

— Ŝajnas, ke jes, — diris Gandalfo.

— Ve! — diris Teodeno. — Ĉu ni devas iri ĉi-voje, kie la karnomanĝantoj voras tiom da bravaj rajdistoj el Markio?

— Ĝi estas nia vojo, — diris Gandalfo. — Plorinda estas la pereo de viaj viroj; sed vi vidos almenaŭ ke la montaraj lupoj ne voras ilin. Per siaj amikoj, la orkoj, ili aranĝas sian feston: tia fakte estas la amikeco de ilia specio. Venu!

Ili descendis al la rivero, kaj kiam ili venis, la lupoj ĉesigis sian ululadon kaj forŝteliĝis. Timo trafis ilin, kiam ili vidis Gandalfon en la lunlumo kaj lian ĉevalon Ombrofakso brilanta kiel arĝento. La rajdistoj transpasis ĝis la insuleto, kaj ekbrilaj okuloj rigardis ilin pale el la ombroj de la bordoj.

— Vidu! — diris Gandalfo. — Ĉi tie laboris amikoj.

Kaj ili vidis, ke meze de la insuleto estis teramaso ĉirkaŭita per ŝtonoj kaj ĉirkaŭfermita per multaj lancoj.

— Ĉi tie kuŝas ĉiuj viroj de Markio, kiuj pereis apude, — diris Gandalfo.

— Ĉi tie ili ripozu! — diris Eomero. — Kaj kiam iliaj lancoj estos putrintaj kaj rustiĝintaj, ilia teramaso longe staru gardante la Travadejojn de Iseno!

— Ĉu tiu ĉi faro ankaŭ estas via, Gandalfo mia amiko? — demandis Teodeno. — Vi multon plenumis dum unu vespero kaj unu nokto!

— Per helpo de Ombrofakso... kaj de aliaj, — diris Gandalfo. — Mi rajdis fore kaj longe. Sed ĉi tie apud la teramaso mi volas diri jenon por via konsolo: multaj pereis dum la bataloj ĉe la Travadejoj, sed malpli ol onidiroj kalkulis. Pli multaj estis disigitaj ol mortigitaj; mi kunigis ĉiujn, kiujn mi sukcesis trovi. Iujn mi sendis kun Grimboldo el Ŭestfaldo aliĝe al Erkenbrando; iujn mi ordonis al tiu ĉi laboro kiun vi vidas, kaj tiuj jam reiris kape kun via marŝalo Elfhelmo al Edoraso. Ankaŭ multajn aliajn mi pli frue sendis tien por gardi vian domon. Mi sciis, ke Sarumano sendis kontraŭ vin sian tutan forton, kaj liaj servantoj deviis de ĉiuj ceteraj taskoj kaj iris al la Profundaĵo de Helmo; la landoj ŝajnis malplenaj de malamikoj; tamen mi timis, ke luprajdistoj kaj kaperistoj malgraŭ tio rajdos al Meduseldo, dum ĝi estas nedefendata. Sed jam laŭ mia opinio ne necesas, ke vi timu! Vi trovos vian domon bonveniganta vian revenon.

1 ... 166 167 168 169 170 171 172 173 174 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)