Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kien ci iras? - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kien ci iras?

Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:

Internacie ĉi tiu verko estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo «Marta» kaj «Faraono» estas pli aŭtoritataj.
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
1 ... 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150
Перейти на страницу:

triklinio (lat. triclinium) — manĝoĉambro kun sofoj laŭantaj 3 flankojn de manĝotablo, sur kiuj oni duonkuŝis dum manĝado.

tunelo — ĉi-verke la vorto estas uzata por la signifo «subtera irejo en cirko» (responde al lat. cuniculum).

unktoriounctuarium, unctorium = oleadejo.

vazetoj ← epilichnia

velariisto ← lat. velarius

velario ← lat. velarium — antikva speco de tolmarkezo, kurteno ŝirmanta kontraŭ sunradioj.

Venero [Z, NPIV] ← lat. Venus / Veneris — Roma diino de la amo responda al gr. Afrodito.

vestalo [PIV] ← lat. virgo vestalis (QE: vestpastrino)

vestofaldistino ← lat. vestiplica [45].

vigiloj ← lat. vigiles urbani — urbaj gardistoj (policanoj) kaj fajresingistoj.

vomitorioj ← lat. vomitoria

zorgato [UV] ← alumnus (alumna, alumni) — neplenaĝa persono edukata kiel adoptita infano.

Latinaj vortoj kaj esprimoj.

arbiter elegantiarum — plej eleganta kaj bonmaniera homo.

capitium [kapítium] → [kapícium] — korsaĵo, vesto kovranta la bruston.

carissima! [karisima] — plej kara, karulino!

carissime! [karisime] — plej kara, karulo!

cingulum — zono.

domina — sinjorino.

eheu! (lat.) → aĥ ne!; ho ve!

evoe! — ĝojkrio dum festo de Bakĥo.

flava coma — flava aŭ blonda hararo.

habet — li havas, li estas trafita, sufiĉe.

imaginarii — sklavoj portantaj portretojn de la imperiestro.

innoxia corpora — senkulpaj korpoj.

ínsula → en ĉi tiu romano: = domo.

janitor — pordisto.

lampadarii — sklavoj portantaj torĉojn.

lanista — posedanto de lernejo por gladiatoroj, gladiatoro.

ludus matutinus — ludo, spektaklo matena en cirko.

lupanar [QP1] — malĉastejo [QE]

macte! [makte] — latina interjekcio responda al la moderna «Brave!»

mastigophori (QPM: mastygoforowie) → mastigoforoj — homoj armitaj per vipoj, kiuj vipis stimulante la luktantojn sur cirkareno.

mensa → tablo.

matricida → patrinmurdinto.

ocelle mi — okuleto mia (karesa esprimo)

oleotechium — vd elæothesium

ostium (lat.) — pord(eg)o, enirejo.

panem et circenses! — panon kaj cirkaĵojn!

pax vobiscum → paco al vi [Luk 24:36, Joh 20:21]

peractum est! — iĝis!, plenumite!, prete!

prandium — en la imperia epoko: la dua matenmanĝo, tagmanĝo.

pro Christo → pro Kristo.

puticuli — malŝata nomo de komunaj tomboj, kavoj kien oni ĵetis kadavrojn de sklavoj kaj mizeruloj.

quo vadis, Domine? — kien ci iras, Sinjoro?

salve! — saluton!

sagatio — ludo, konsistanta en suprenĵetado de fraŭlino sur soldata mantelo.

sannio — amuzisto, komikulo.

sarmentitii (semaxii) — vivaj torĉoj el homoj alligitaj al fostoj kaj bruligataj.

scriptæ duodecim — antikva formo de damludo.

synthesis — malstrikta hejma vesto.

univira — «unuedza», (pri virino kiu nur unufoje estis edziniĝinta)

via — vojo, strato.

vicus — mallarĝa strateto.

Roma domo riĉula.

(Adaptita bildo el Vikipedio.)

1 ... 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)